Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ne ekzistas verdaj steloj
Titolo Ne ekzistas verdaj steloj
60 mikronoveloj kun suplemento
 
Aŭtoro Liven Dek 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNovjorko, 2012 
EldonintoMondial 
ISBN/ISSN9781595692351 
Formato 122 paĝoj, 22 cm 
RecenzojMalgranda aspekte, sed granda intelekte de Anna kaj Mati Pentus
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Verdaj steloj, la aliaj...

Fonto: http://disvastigo.esperanto.it/
Reta ligilo al la originalo: http://disvastigo.esperanto.it/index.php/eo-eo/libroj/3573-verdaj-steloj-la-aliaj
Aldonita de Valentin Melnikov (2014-01-09)

De Liven Dek (vera nomo Miguel Gutiérrez Adúriz), sufiĉe konata verkisto de t.n. ibera skolo, aperis kolekto de 60 mikronoveloj kun suplemento – “Ne ekzistas verdaj steloj”.

Ne indas kredi (kaj Giulio Cappa en la antaŭparolo prave avertas), ke la ĝenro de mikronoveloj aperis en la nuna hasta epoko, kune kun sms-mesaĝoj. Ankaŭ ne kredu, ke tion oni povas verki facile kaj rapide. Iujn pecojn Liven Dek “stufis” dum multaj jaroj.

Aliflanke: ĉiu el vi certe legis iun dikan libron, de kiu poste restis en memoro nur 1-2 frazoj. Do ĉu necesis verki kaj legi la ceteron?..

Preface estas menciitaj majstroj de la ĝenro, kiujn Liven Dek citas, omaĝas aŭ parodias – Fénéon, Borges, Monterroso. Mi nenion legis el tiuj, sed povas diri, ke mikronoveloj ne estas specife hispana (nek specife moderna) fenomeno. Ruslingve en simila ĝenro jam antaŭ duonjarcento verkis Feliks Krivin. Ankaŭ en Esperanto tiu libro ne estas unika: legu ekzemple samstilajn “Sep rakontetojn” de Jorge Camacho en novelkolekto “Vizaĝoj”, aŭ la parton “kelklinie” en – eble jam forgesita – libro de Viktor Sapoĵnikov “Ljusjka Benc” (1992).
Etaj desegnaĵoj de Maria Zocato disdividas “ĉapitrojn”, t.e. grupojn de noveloj, ligitajn teme.
Iuj el la mikronoveloj enhavas profundan filozofion, edifon, io eĉ similas antikvajn biblieskajn aŭ orient-saĝajn rakontojn (“Godabuk”) – sed en modernaj cirkonstancoj. Ĉio (krom eble kelkaj infanaj kvazaŭrememoraĵoj – “Infano kaj fiŝo”, “Mi havis biciklon”) nepre estas absolute malrealeca – nu, Liven Dek ja pleje famas kiel verkisto de fikciaĵoj. Ie la etoso estas emfaze absurda (“La malsama infano”), ie, multloke – makabre-koŝmara, memorigas verkojn de Higinio García kaj Manuel de Seabra – ĉu eble la “nigra stilo” estas specife ibera? Sed ne mankas ankaŭ humuraj pecoj – kvankam ankaŭ humuro povas esti nigra (“Natura sekvo”), aŭ krude mokanta modernajn maniaĵojn (“La virino kiu legis psikologiajn librojn”). Precipe plaĉis al mi la pecoj, spitantaj la “tradiciajn” (pli ĝuste – trudatajn) valorojn: “Amo”, “Dioj”.
Io – sed ne multo – estas ligita kun Esperanto, sufiĉe ironie.
La “suplemento” – longa novelo “Semo”, premiita en Belartaj Konkursoj de UEA en 1993, estas verkita en sama fabela stilo.
Fine de la libro estas la listo de dediĉoj: duono el la mikronoveloj estas dediĉitaj al konkretaj esperantistoj (ĉ. trideko da). Aliaj recenzintoj skribas, ke kelkaj konataj nomoj helpis (pli bone) kompreni la ideon de la koncerna miniaturo. Kredeble jes, sed apenaŭ iu konas pli ol 7-10 personojn el tiu listo sufiĉe por imagi iliajn karakterojn kaj inklinojn...
...por konservi la intrigon, mi diru, ke la menciitaj en la titolo de unu noveleto kaj de la tuta libro verdaj steloj havas nenian rilaton al simbolo de Esperanto.

 

Via opinio pri Ne ekzistas verdaj steloj