Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Gvidlibro tra Esperantio
Titolo Gvidlibro tra Esperantio
(konciza leksikono de la Esperanto-kulturo: esperantonimoj, realioj kaj flugilhavaj vortoj)
 
Aŭtoro Aleksandro S. Melnikov 
KategorioLingvistiko, Movado
Prezo 39.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRostov-na-Donu, 2015 
EldonintoAleksandro S. Melnikov 
KlarigojDe "abismoj" ĝis "zeoj" kaj multe pli.
ISBN/ISSN9785986151472 
Formato 527 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Bind. Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Carlo Minnaja

Kiel moviĝi en Esperantio?

Fonto: Literatura Foiro
Aldonita de Carlo Minnaja (2018-09-29)

Kiel moviĝi en Esperantio?

Aleksandro Melnikov: Gvidlibro tra Esperantio, Rostov-na-Donu, 2015, p. 528


Kiam oni iras al nekonata lando, oni bezonas gvidlibron: lokoj, diroj, bildoj kutimaj al indiĝenoj estas ofte enigmoj por eksterlandano. Ĉu ankaŭ Esperantio bezonas gvidlibron? Ĉu ankaŭ ĉe ni oni trafas ofte al esprimoj ne perfekte konataj, al sigloj misteraj, al aludoj pri eventoj ne travivitaj, al spritaĵoj kiujn la kursfininto ne komprenas sed lia instruisto jes ja?
Respondo: jes, certe. Nia popolo jam konstruis al si domojn, stratojn, parkojn, kie la popolanoj vivas; ekster metaforo, niaj asocioj, komunumoj, verkoj, gvidantoj konsistigas specialan medion por kiun trapenetri necesas gvidilo. Kaj jen akademiano Aleksandr Melnikov provizas nin ĝuste per tia libro, verkata, malkonstruita, reverkata, ĝisdatigata dum pluraj jaroj. Ĝi estas absolute nova kiel strukturo, kaj nova kiel spirito. Ĉu ĵusa kursfininto kaptas, ke jam temp’ está ke li aliĝu al la loka grupo kaj minimume al la landa asocio? Ĉu persono kiu alproksimiĝis al nia mondo en la nuna jarmilo kaptas la aludon, ke, se UEA ne bone funkcias, estas la risko pri nova Hamburgo? Kaj ĉu ĉiu kiu ja konas la Akademion de Esperanto kaj ĝian gvidan rolon en la kontrolado de la lingvouzo, scias kiel kaj kiam ĝi naskiĝis, kiel kaj kiam ĝi alistrukturiĝis, kion ĝi produktis dum jarcento? ZEOJ, kio ili estas? Kaj ĉu eĉ bona konanto de la Belartaj Konkursoj de UEA scias, ke ekzistas konkurso “La verko de la jaro” administrata de la PEN-centro, aŭ stipendio Lapenna por la plej bona disertacio prezentita por fina diplomo ĉe universitato?
Pri ĉi tiuj demandoj kaj pri multaj aliaj Gvidlibro tra Esperantio donas respondojn. La subtitola klarigo diras: “konciza leksikono de la Esperanto-kulturo”. Jes ja, ĉar nia lingvo arigis personojn kiuj kreis specifan kulturon de la komunumo mem. Ĉiu nova libro, ĉiu nova kunveno, ĉiu nova konkurso pliampleksigas la kulturon de nia popolo. La Gvidlibro ne estas arangita kiel enciklopedio kun sekaj artikoloj sub kapvortoj, sed pli gravaj temoj ampleksas plenajn paragrafojn, kun resendo al aliaj artikoloj se necese, kvankam la ĉeftemoj estas ja aranĝitaj laŭ alfabeta ordo. Estas traktataj ĉiuj revuoj ekde la unua tempo, ĉiuj gvidantoj eĉ nur iomete gravaj, la plej signifaj verkoj, kies titoloj ofte utilas por antonomazioj aŭ parodioj, pluraj versoj aŭ esprimoj kutimaj en nia mondo. Oni trovas informojn pri kandidatiĝoj al la Nobel-premioj (literaturo kaj paco), pri la diverslandaj Esperanto-muzeoj, pri la supozata nombro de esperanto-parolantoj, pri la peticioj al UN, fakte pri ĉio. La enkonduko listigas jenajn facetojn: “realioj” (realaĵoj konkretaj specifaj de iu kulturo, ĉi-okaze la esperanta), perifrazoj, metaforoj, sigloj, famaj esprimoj. Troviĝas ampleksa artikolo pri UEA, malpli ampleksa pri la Esperanta Civito, adekvata pri SAT, sed, eĉ se nur per la klarigo de la siglo, estas menciitaj multegaj esperantistaj asocioj, eĉ malgrandaj.
Legante oni rimarkas, flanke, ke la esperantistoj tute bone kapablas ridi pri si mem (vidu la artikolon “Akuzativo, Sisterona”, “Stereotipoj de agado”, aŭ plurajn karikaturajn bildojn). Sed io komika sidas ankaŭ en la sennombraj diskutoj/disputoj, jen pri la pasivaj participoj, jen pri la sistemo de la landnomoj, jen pri la manko de pronomo ne sekse markita kiam la sekson de animalo (ĉefe homo) oni ne konas aŭ ĝi ne gravas: estas menciitaj provoj kiaj ri, shli, sufikso -iĉ-; aliteme, estis provita prepozicio na por indiki objektan komplementon, kiam ĝi devus trafi al nomo ne esperantigita, kiu do ne facile akceptas la akuzativigon per -n. La diskutado pri tiuj temoj ofte kaŝis lukton (kelkfoje lukteton) por povo en la esperanta komunumo, kelkfoje ĝi atingis vere komikajn pintojn.
Multaj kaj tre utilaj estas la citaĵoj ene de la artikoloj; ili indikas la gravecon aŭ oftecon de la koncerna kapvorto; ne malofte ili estas citaĵoj el verkoj de Melnikov mem, aliajn fojojn ili estas sprite mokaj.
Senkonsidere al la tridek-paĝa indekso, estas 150-paĝa suplemento kolektanta la plej gravajn dokumentojn de nia kulturo “en zamenhofaĵoj, rezolucioj, manifestoj, poemoj kaj aliaj materialoj”. Troviĝas la traktatoj de Zamenhof, la Deklaracioj de Bulonjo (1905) kaj de Tireso (1969), la “Manifesto 77 - Por Paco en Libereco - Por Libereco en Paco” iniciatita de Ivo Lapenna, la manifestoj de Raŭmo (1980) kaj de Prago (1996), la proklamo de Voss (1991), la principaro de Frostavallen (1956) kaj aliaj. Kun certa bedaŭro oni konstatas, ke multo el la iam proklamitaj planoj restis neplenumitaj, aŭ ke iuj principoj deklaritaj esencaj en nia movado tamen restis kaj plu restas nerespektataj.
La legado de la Gvidlibro estas tre instrua, kaj, sincere dirite, plaĉa, eĉ se oni legas ĝin laŭ alfabeta ordo de komenco ĝis fino; nia movado donas ofte motivojn se ne por ridi, tamen por rakonti la aferojn per bona humoro.
Post la legado aŭ insista konsultado de pli ol 500-paĝa libro estus malnoble flanke de recenzanto diri, ke mankas io. Kaj tamen oni povus riproĉi al la verkinto ke inter la lingvo-ekzamenoj menciitaj ne troviĝas ĝuste tiu de la Kultura Centro Esperantista, la sola kiu kontentigas ĉiujn nivelojn de la asocio de lingvo-testistoj en Eŭropo (ALTE), aŭ ke inter la literaturaj skoloj ne estas menciita la itala, poezia, proza kaj muzika, startinta en la Sepdekaj, aŭ ke la junularslanga vorto “mojosa” ne troviĝas. Sed ja, infinitezimoj de supera ordo, samkiel sporadaj preseraretoj. La verko estas mejloŝtono de nia kulturo; partaj antaŭuloj de ĝi povas esti Esperanta frazeologio de Sabine Fiedler, korespondantino de la Akademio, tamen limigita al nur et-eta parto de la temoj, kaj la 280-paĝa Vojaĝo en Esperanto-lando de akademiano Boris Kolker, aranĝita kiel triagrada lingvo-kurso.

Carlo Minnaja

 

Opinioj pri Gvidlibro tra Esperantio

Bernardo (2015-08-10):
Kritiko de la artikolo pri "Fundamentisto" en trifoje w.ipernity.com/blog/55667/1479244. Tiu artikolo estas plene netaŭga. Oni povas nur esperi, ke la resto de la verko estas pli bona.


Via opinio pri Gvidlibro tra Esperantio