Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Laminarioj
Titolo Laminarioj
 
Aŭtoro Suso Moinhos 
KategorioPoezio originala
Prezo 7.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPartizánske, 2016 
EldonintoEspero 
KlarigojPoemaro de nova (kaj juna) iberia poeto.
ISBN/ISSN9788089366576 
Formato 64 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Carlo Minnaja

Recenzo

Fonto: Literatura Foiro 283 (oktobro 2016)
Aldonita de Luca Gancitano (2016-10-05)

Kiam en familio naskiĝas nova bebo oni kutime diras, ke la familio plilarĝiĝis. Kiam Albert Goodheir komencis poeti, jam kelke da jaroj post la laŭte trumpetita ekesto de la skota skolo, kritikistoj ekdiris, ke li estas plia kunfrato de la skotaskolanoj, kiuj origine sin prezentis per Kvaropo: do al la kvaro aldoniĝis kvina partoprenanto, simila en la celoj, en la temoj kaj ankaŭ en la adopta patrujo, ĉar origine Goodheir estis nederlandano.
Ĉu analogan fenomenon ni povas konstati ĉe Suso Moinhos koncerne la iberan grupon? Ni provu difini ĉi lastan, kiu sin prezentis kiel kvaropon per Ibere libere: Miguel Fernández, Liven Dek, Georgo Camacho kaj Gonçalo Neves. Tio ne signifas, ke ne estis akompano relative vasta, de Ana Manero al Antonio Valén, de Hèctor Alòs al Joxemari Sarasua, kun laŭtaj aplaŭdoj ankaŭ el eksterlando (1). Kiel aĝo Moinhos estus la plej juna, naskiĝinte en 1970, do post la plej juna grupano, Camacho (n. 1966). Ĉi lasta mem en la antaŭparolo difinas Moinhos “samgrupano, plia poetofrato en la ibera grupo, kompreneble kun karaktero kaj voĉo tute propraj.” Do la nova bebo estas oficiale akceptita en la familion. Laŭ la antaŭparolo li studis galegan filologion en la “universitato de Santiago de Compostela”: surprize, preskaŭ obstine, la nomo ne estas esperantigita al “Kompostelo”, kiel aperas unuafoje en la dua represo de Historio de la esperanta literaturo kaj fine nun ankaŭ en Vikipedio (paĝo laste redaktita je 9 apr. 2016).
Laminario estas mara brunalgo, kies nomon nefakulo kutime ne konas. Tiu titolo verŝajne volis analogi al la Camacha Celakantoj, fiŝoj supozitaj estingitaj de ĉ. 65 milionoj da jaroj (kiel registras NPIV) kaj tute abrupte retrovitaj en 1938 kiel plu vivantaj. La komuna eco de la titoloj ŝajnas, ke ambaŭ volas paradi per klero, impresi la leganton, kiu sentu sin ignoranto kaj tuj kuru al vortaro aŭ enciklopedio. Se Camacho naskiĝis en profunda interno de la ibera duoninsulo, do fiŝoj ne estis lia regno, male Moinhos naskiĝis en Vigo, ĉefjorda haveno, kun la maro enmetiĝanta profunde en la teron. La maro, ja la maro estas lia inspirotemo, la maraj estaĵoj estas al li konataj, do li distingas, ni diru denaske, intue unu fiŝon de alia, unu maran specion de simila, same kiel eskimo kapablas distingi dekkelkon da malsamaj konsistoj de neĝo. La maro protagonistas en la poemoj: Sed preter la reflektoj sur mar-glaŭko , / trans terkonturoj kaj insul’ Marola / koŝmaraj marserpentoj ŝlimen migras. // Kaj kie nokt’ apertas kiel faŭko / droninte mi marfunde kuŝas sola / ĉe nigraj algoj, nigra roko, sablo nigra. Tutan familian tradicion Moinhos heredis: Mia avo estis maristo. / En l’ okuloj li distilis bluon / kaj matenobrumon el sep maroj trairitaj; aŭ, alipoeme: Onklon José / la maro englutis, sed repelis el sia fundo, / el obskura silento nur aŭdebla / post kutimiĝo al la pezo de la likvo, / al la aspro de la faltoj sur la fingropintoj. / Alimonda gasto ĉe la sargoj, la platesoj, / la pleŭronektoj, li reflosis / kun diatomeoj por ĉiam en la stomako, / kun adulterita sango. La maro kun siaj tajdoj kaj plaŭdoj, kun sia forto kaj kunpreno, kun sia silento kaj muĝo longe restas en la orelo kaj en la sento de la leganto.
La valoro de la unuopa vorto montriĝas en la sinsekvo de fiŝonomoj: mureno, moruo, mugilo, molao. La leganto devas postkuri la terminojn por ke la sceno aspektu precize klara. Sed estas kuro ne ja laciga, kaj la esplorado pri la vortoj havas sian spiritan rekompencon. Neniu el la esperanto-poetoj, eĉ el la iberaj, postulas tiom da atenta kono de la terminoj, tamen ne temas pri parademo; se mankus la preciza vorto, ŝrumpus la tuta poezia konstruo. Poligloto, nun plu lernanto ĉe la Interlingvistikaj Studoj de pola universitato, Moinhos estas trempita en la galega kulturo, tradukas al la galega esperantajn poemojn; li instruis esperanton en Mazara del Vallo, en tiu eksperimento financita de la Itala E-Federacio kiu celis, kaj parte sukcesis, igi esperanton komunikilo vaste konata en tiu sicilia haveno, vojkruco de la mediteraneaj civilizoj, kun fiŝista floto inter la plej grandaj.
Ne alvenis grandaj venkoj en la UK-aj belartaj konkursoj, tamen en malpli renomaj jes ja, kio kuraĝigis al publikigo; ne oftis aperoj en gazetoj, tamen en kelkaj; tradukoj al naciaj lingvoj de iuj liaj eroj jam indikas literaturan aŭtoritatecon, konfirmitan per la pasintjara eniro en la redaktan komitaton de Beletra Almanako. Se oni devus serĉi iun lian poezian prapatron, tiun oni vidus en Victor Sadler kaj ties Memkritiko. Ĉu tio jam sufiĉas por deklari Suson Moinhos matura poeto, jam pli ol promesplena debutanto? Eble jes, sed singardo postulas ke juĝo estu definitiva post aperigo de pliaj poem(ar)oj.

(1) Vidu ampleksan eseon de Miguel Fernández, Konfesinde: ni vivis kaj plu vivas, en Beletra Almanako 14 kun sekvo en 15.

 

Via opinio pri Laminarioj