Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Abritus - Poezia kaj humura antologio
Titolo Abritus - Poezia kaj humura antologio
 
KategorioPoezio originala, Prozo originala
Prezo 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRazgrad, 2016 
EldonintoEsperantista domo pri kulturo "D-ro Ivan Kirĉev" 
KlarigojPremiitaj verkoj de la internacia literatura konkurso EKRA, 1991-2015. Kvindeko da aŭtoroj.
KontribuantojKompilis Ivaniĉka Maĝarova, Dimitrinka Kateva 
ISBN/ISSN9786199060407 
Formato 112 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Abritus: resumo de 25 jaroj

Fonto: Esperantista tribuno, 2016, n-ro 1 (30)
Aldonita de Valentin Melnikov (2017-03-23)

En 1991 Esperantista domo pri kulturo (ĉu similaj ekzistas aliloke?) en Razgrad, Bulgario – lanĉis la internacian konkurson de poezio kaj humuro “EKRA”. Tiam la konkurson iniciatis d-ro Ivan Kirĉev, nun la kulturdomo inde portas lian nomon, kaj la konkurso fariĝis tradicia, ĉiujara. La ĉefa motoro ĉiam estas s-ino Ivaniĉka Maĝarova, kaj la ĵurion dum longa tempo prezidis karmemora Ljubomir Trifonĉovski. Pasis jam 25 jaroj; intertempe EKRA eble ankoraŭ ne atingis famon kaj prestiĝon de Belartaj Konkursoj de UEA, sed certe konsidereblas kiel la dua laŭ graveco.

Dum 25 jaroj estis premiitaj multaj konkursaĵoj, kaj nature aperis bezono eldoni la antologion de la konkurso (fakte, mi sugestis tiun ideon al kolegino Maĝarova – eble ne nur mi). Do en 2016 la 112-paĝa antologio “Abritus” aperis. Denove interesa paraleleco kun Belartaj Konkursoj de UEA: ankaŭ ties antologio, aperinta en 1977, enhavas ĝuste 25-jaran materialon.

La antologio “Abritus” enhavas verkojn de 54 aŭtoroj el 26 landoj de la tuta mondo. Poezio okupas pli ol duonon – necesas diri, ke la humura branĉo kutime malpli fortas kaj malpli popularas, kelkfoje (2010, 2011, 2014, 2015) okazis, ke neniaj premioj en la humura branĉo estis donitaj, manke de indaj verkoj.

Mi mem plurfoje partoprenis la konkurson, ricevis premiojn – do estas agrable vidi en la libro miajn poemojn kaj unu humuraĵon. Inter poem-aŭtoroj ni vidas tiom konatajn nomojn kiel Carmel Mallia (Malto), Dimitrije Janičić (Serbio), Ĥristo Gorov kaj Lilia Nikolova (Bulgario), Jaroslav Krolupper (Ĉeĥio), Lina Gabrielli kaj Nicolino Rossi (Italio), Mao Zifu (Ĉinio), Neide Barros Rêgo (Brazilo), ankaŭ aŭtorojn el Francio, Germanio, Japanio, Kongo...

La verkoj mem estas plejparte altnivelaj, kio ja atendeblas por duŝtupa (konkurso mem + kompilo de la antologio) selekto el granda kvanto. Kiel mi jam diris, poemoj ĝenerale pli fortas ol humuraĵoj; pri kelkaj pecoj en “humura” parto mi vere ne komprenas, kial ili trafis tien. La rakonto “Bonvenon, kuzo” estas tro longa kaj neniom sprita; miniaturoj de Zorka Vinceljak eble konvenus por poezia rubriko, sed enhavas neniom da humuro.

Inter la poemoj elstaras la soneto de Nicolino Rossi memore al Ljubomir Trifonĉovski, longa poemo de Dimitrije Janičić “Al libroj”, ĉarmaj porinfanaj versetoj de Elena Popova (kvazaŭ reviviĝis Ludmila Jevsejeva, ŝajne neniu alia tiel majstre versis por infanoj!), aŭtuna elegio “La pluvo” de Klara Ilutoviĉ, meditoj “Vivsentence kaj pripense” de Nicolino Rossi; impresas per originaleco kaj pensprofundo la poemoj de Evgenij Georgiev... eblas listigi longe.

La ĉefa malbonaĵo de la libro estas, ve, multegaj preseraroj. Ŝajne, provlegado tute ne okazis. Eĉ nomoj de aŭtoroj enhavas erarojn: Benito Philippe (en ĉiuj aliaj fontoj li estas Benoît), unu sama persono sur unu p.26 estas Jean-Marie, sur p.76 – Ĵan Marie; misaj kaj mankantaj supersignoj eble malpli okulpikas. Pli bedaŭrindas misoj en la tekstoj, ofte fuŝantaj la sencon. Mi vidas tiajn fuŝojn en miaj verkoj, ekz. p.59: “La poeto de l’ skolo libera / iam verkis laŭ stilo libera.” – sed mi ja skribis “La poeto de l’ skolo Ibera // ĉiam verkis laŭ stilo libera.” Probable similaĵoj troveblas ankaŭ plurloke – ne ĉiam kompreneblas, ĉu pri fuŝoj kulpas la aŭtoro aŭ malzorgema redaktoro. Oni ja alsendis la verkojn elektronike, do tute neklaras, de kie aperis la misoj, se ne okazis retajpado.

Do tamen, entute la antologio sukcesis. Kaj mi deziras, ke la konkurso en Razgrad daŭru plu kaj alportu al legantoj novajn poeziaĵojn kaj humuraĵojn. Mi jam preparis la verkojn por konkursi en 2017, en ambaŭ branĉoj.

 

Opinioj pri Abritus - Poezia kaj humura antologio

JovanA (2017-03-24):
La libro estus eĉ pli valora, se iu estus kontrolleginta ĝin kaj foriginta almenaŭ parton el la abundo da (tajp)eraroj.


Via opinio pri Abritus - Poezia kaj humura antologio