Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Aspiroj
Titolo Aspiroj
Kroniko de neanoncita murdo
 
Aŭtoro Lode Van de Velde 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 15.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaros.l, 2020 
EldonintoEldonejo Libera 
KlarigojOriginala krimromano, pli psikologia ol detektiva.
ISBN/ISSN9780244264208 
Formato 241 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

En Eŭropo ie...

Fonto: revuo Esperanto, 5 / 2020
Reta ligilo al la originalo: http://literaturo.esperanto.net/uea/aspirrec.html
Aldonita de Valentin Melnikov (2021-05-28)

«Aspiroj» de Lode Van de Velde havas ĉiujn trajtojn de detektivromano: sur la unua paĝo okazas murdo, polico esploras, ĵurnalistoj raportas... Mi ĝenerale ne ŝatas detektivaĵojn, sed min allogis la aŭtora frazo, ripetita en socia reto: “«Aspiroj» ne estas klasika detektiva romano en kiu oni serĉas la kulpinton, sed psikologia mozaik-romano kiu ekzamenas la influon je la ĉirkaŭaĵo. Atentema leganto tamen trovos la solvon.”

Plejparte temas ĝuste pri psikologiaĵoj. Eblas eĉ diri, ke la murdo estas nur preteksto por esplori homajn interrilatojn. Eventoj, priskribitaj sur preskaŭ 250 paĝoj, okazas nur dum kvar tagoj.

Martin, la viktimo, havis, krom la amanta edzino:
•Aristokratan patron, kiu firme kredas, ke fiulino de “malnobla” deveno trompe edziniĝis al Martin celante lian monon – do li malŝategas la bofilinon.
•Diboĉeman monavidan bofraton, drogaĉ-konsumanton.
•Envieman kolegon kiu revas okupi lian lokon.
•Amikojn, kun kiuj li iam riske veturadis motorcikle kaj havis akcidenton.
•Apenaŭ menciitan kromedzinon ie eksterlande, eble eĉ kelkajn.

Tamen ŝajne neniajn vere gravajn konfliktojn, kiuj povus kaŭzi la murdon. Do kial? Ni observas diversajn scenojn kun diversaj homoj. Siajn psikologiajn problemojn havas parencoj kaj boparencoj de Martin, najbaroj, ĵurnalistoj, poŝtistoj kaj eĉ policistoj mem. Krome, estas laborserĉado, butikumado, amorado (priskribita senpudore), drinkado, ĵaluzo ktp. Iuj scenoj eble aspektos malplaĉaj al iuj legantoj – sed tia estas la vivo! Poste evidentiĝas, ke la mondo estas pli komplika kaj pli malvasta ol oni kredis. Pli proksime al la fino, ĉio ekevoluas rapidege kaj neatendite...

Se post finlego vi havos senton de ia necerteco, nekompreno – nu, jen la vivo, ĝi estas pli multflanka ol niaj imagoj pri ĝi. Kaj se iuj scenoj evidentiĝis havi nenian rilaton al la krimo kaj krimesploroj – nu, ili ja okazis, kaj aldonis ion al “psikologia portreto” de tiu aŭ alia persono.

Ĉio okazas en nenomita nordeŭropa lando, kie oni kvazaŭ nature parolas Esperanton. En dialogoj aperas netradukeblaj vortludoj, iam vere brilaj; simplaj homoj scias kiu estas Peter Peneter, legas krimromanojn de Sten Johansson kaj de Ronald Cecil Gates; sonas kvazaŭĵargonaj vortoj “kripo” (krim-polico), “poteo” (portebla telefono), “ĉefko” (ĉefkomisaro) ks. Krimemaj junuloj parolas per nuraj apostrofitaj radikoj, sen gramatiko. Sprite... Plezurego por literaturŝatantoj estas aludoj kiel “Rakonto de Oĉamak, el la libro “Ekstermoj”, novelaro de la Siberia skolo”. Ne hazarde sepultisto havas familinomon Schwartz – ne pro tio ke nigra koloro simbolas funebron, sed – ankaŭ por ebligi pliajn vortludojn kaj aludojn... Ankaŭ kelkaj aliaj nomoj ne estas hazardaj. Kaj certe, junulo diras al sia amatino: “Ho mia kor’!”; sonas ankaŭ aliaj citaĵoj el niaj konataj beletraĵoj. Lorjak kaj Louis Beaucaire aplaŭdas el transmondo! Jam pro tiu mirinda etoso la libro meritas legon, eĉ sendepende de enhavo. Tamen “Aspirojn” plezure legos ŝatantoj de detektivaĵoj, de psikologiaĵoj kaj ankaŭ de erotikaĵoj.

Bedaŭrinde la libro ne estas bone redaktita-provlegita. Tajperaroj rimarkeblas nur ĉe atenta lego, sed, pli grave – kelkloke estas metitaj malĝustaj nomoj; kaj ie-tie en dialogoj la replikoj estas mistranĉitaj, do malfacilas kompreni, kiu kion diras.

Lode Van de Velde, kiun ni jam konis kiel interesan poeton, tradukiston, fotiston, nun montris plian flankon de sia talento.

 

Via opinio pri Aspiroj