Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Malamiko de Putin, La
Titolo Malamiko de Putin, La
Aleksej Navalnij kaj liaj apogantoj
 
Aŭtoro Kalle Kniivilä 
KategorioPolitiko
Prezo 15.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNovjorko, 2021 
EldonintoMondial 
KlarigojLibro pri la, eble, plej konata politika malliberulo nuntempa, kiun la sekurservo de la Putina Rusio ne sukcesis mortigi... almenaŭ ĝis nun.
ISBN/ISSN9781595694225 
Formato 159 paĝoj, 22 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jesper Lykke Jacobsen

Pri malamikeco

Fonto: Beletra Almanako
Aldonita de Istvan Ertl (2022-01-21)

Unu el la aferoj, kiujn mi kelkfoje bedaŭras, estas la relativa malfacilo povi informiĝi pri aktualaj politikaj temoj en esperanto. Kiom agrable estus povi ŝalti la televidilon je la oka horo vespere kaj spekti raportojn pri la okazantaĵoj en la mondo laŭ vere internacia vidpunkto! Kompreneble estas utopie revi pri regulaj televidaj elsendoj tiuspecaj en nia lingvo, sed eblas kontentiĝi pri malpli. Ni povas ĝoji disponi revuojn kiel Le monde diplomatique en espéranto kaj Monato. Ankaŭ Kontakto regule traktas aktualajn politikajn temojn, sed plejofte en la formo de kuriozaĵoj por distri progresantojn pri aferoj, kiuj pasas sub la radaro de la internacia gazetaro.
Pro tiuj kialoj la agado de Kalle Kniivilä estas tre laŭdinda kaj unika en Esperantujo. De 2014 li verkas serion da libroj en la stilo de esplora ĵurnalismo pri temoj rilataj al Rusio kaj la baltaj landoj. Du el tiuj (nome Homoj de Putin el 2014 kaj Krimeo estas nia el 2015) eksplicite celas prilumi la rolon de Vladimir Vladimiroviĉ Putin en la nuntempa historio de Rusio, kaj la recenzata libro daŭrigas tiun linion. La malamiko de Putin, finredaktita en junio 2021 kaj eldonita samtempe en la sveda kaj Esperanto, estas 159-paĝa pritrakto fare de profesia ĵurnalisto pri la rolo de Aleksej Navalnij kaj liaj apogantoj kiel opoziciantoj al la reĝimo de Putin. La libro ŝajnas aparte aktuala, ĉar ĝuste en la tago (la 20-a de oktobro), en kiu mi klavas tiujn ĉi liniojn, Navalnij ricevis la Saĥarov-Premion por pensa libereco (kelkfoje kromnomatan la “EU-premio pri homaj rajtoj”) pro la agado, kiun priskribas ĉi tie Kniivilä.
Oni verŝajne devas vivi en kunikla truo por ne koni la ĉefajn liniojn de la rakonto. Post la malaperigo aŭ neŭtraligo de liaj antaŭuloj, Navalnij en la somero de 2020 aperis kiel la ĉefa obstaklo al pluaj dek ses jaroj da prezidanteco sub Putin. Estante jam prezidanto de Rusio ekde 2000 — ĉu laŭnome, ĉu kiel marionetisto de sia pajlohomo Medvedev — la konstitucia ŝanĝo de julio 2020 ĵus permesis al Putin prezenti sin al pluaj du oficperiodoj post la nuna. Navalnij intertempe establis opozician reton tra Rusio kaj en interreto, senlace denuncante la korupton de la Putin-a reĝimo. Tiam okazis provo murdi Nalvalnij per nerva veneno de la tipo noviĉok, atenco kiun li apenaŭ supervivis dank’ al neesperita eblo kuraciĝi en Germanio. En januaro 2021 Navalnij elektis reveni al Rusio por daŭrigi sian batalon, sed estis tuj arestita kaj enkarcerigita pro tre dubindaj akuzoj. Du tagojn poste li enretigis furoran duhoran filmon, en kiu li povis riveli detalojn pri palaco konstruita apud la Nigra Maro por la persona uzo de Putin, je kosto de pli ol unu miliardo da eŭroj. Antaŭ la fino de januaro jam pli ol 100 milionoj da homoj spektis tiun filmon. La afero Navalnij provizore finiĝis en februaro 2021, kiam li estis kondamnita al tri-kaj-duonjara restado en Punkolonio 2 en Prokrov. Liaj politikaj retoj estis deklaritaj “ekstremismaj organizaĵoj” en aprilo 2021, kaj tiel la videbla flanko de lia kontraŭstaro laŭfakte malaperis de la rusia pejzaĝo.
La libro de Kniivilä estas tre lerte organizita kaj legeblas preskaŭ kiel krimromano. La komenca ĉapitro okazas dum la venena atenco kaj iom post iom aperas malsamaj retrorigardoj, kiuj ebligas al la leganto kompreni la personan kaj politikan historion de Navalnij kaj de kelkaj liaj proksimaj familianoj kaj kunlaborantoj. La aliro estas tiu de profesia ĵurnalisto, kun kvarpaĝa listo de la uzitaj fontoj trovebla je la fino de la libro. Temas pri multflanka kolekto de personaj intervjuoj (iom bedaŭrinde ne kun Navalnij mem), gazetaj artikoloj de rusiaj kaj okcidentaj fontoj, televidaj kaj interretaj filmoj kaj dokumentoj, medicinaj esploroj ktp. Librofine troviĝas ankaŭ tre utila kronologio kaj kelkaj gravaj dokumentoj per la mano de Navalnij mem: lia defenda parolado de la proceso en februaro 2021 kaj du liaj postaj leteroj el la arestejo.
Ŝajnas relative malfacile por okcidenta observanto kiel mi ne konkludi, laŭ la materialo disponebla en tiu ĉi libro kaj aliloke en multaj aliaj fontoj, kiujn mi konsultis dum la pasintaj jaroj, ke la reĝimo de Putin estas senhonta totalisma kleptokratio. Tial la batalo de Navalnij kaj tute aparte lia decido reveni en Rusion komence de 2021 impresas kiel la agoj de kuraĝa kaj eĉ temerara persono. Sed la libro de Kniivilä neniel estas hagiografio. Dum la plej granda parto de la libro li pacience disvolvas la faktojn, skrupule citante siajn fontojn, sen forgesi mencii la kelkajn malpli klarajn (kaj eventuale kritikindajn) flankojn de la antaŭa agado de Navalnij (kiujn Kremlo cetere de jaroj gurdadas por malkredindigi Navalnij entute). Li ankaŭ raportas kelkajn ekzemplojn de opinioj de t.n. “ordinaraj” rusoj kaj montras la teknikojn, per kiuj Putin manipulas la publikan opinion en sia lando. Neeviteble, sub la pezo de la pruvitaj faktoj, la rakonta fadeno fariĝas pli engaĝiĝinta je la fino, sed se ne cedi al la nuntempe furora manio prezenti al ĉiu fakto iun “alternativan veron”, tiu fina konkludo ŝajnas al mi nekontestebla. Estas entute malfacile legi ĝis la fino de tiu ĉi libro sen profunde indigni, sed oni devas agnoski ke kvankam Kniivilä verŝajne dividas kaj estas pelita de tiu sama indigno, li restas profesia en sia pritrakto de la temo ĝis la lasta paĝo.
La lingvo uzata en la libro estas modele flua, verva kaj tre preciza. Eĉ hipoteza leganto, kiu tute ne interesiĝas pri la temo, sed kiu ja deziras vidi kiom elegante eblas pritrakti nuntempan socian kaj politikan temon en esperanto, povas ĝui tiun ĉi tekston. La atento de la aŭtoro mem kaj la zorga provlego de István Ertl sukcesis limigi la nombron de mistajpoj kaj pretervidoj je malpli ol dek en la tuta libro. Se iom pedanti, mi demandas min, ĉu oportunas la ŝancelo inter prezidanto kaj prezidento por la sama ofico (p. 17), aŭ inter operaco kaj operacio por la sama ago (p. 42-43). Cetere la termino lizingo (p. 58) por prunta kontrakto kun aĉeta opcio ŝajnas al mi maloportuna, kaj mi preferus lizado (el verba radiko lizi), kiel jam pluraj vortaristoj.

 

Via opinio pri Malamiko de Putin, La