Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sep vangofrapoj
Titolo Sep vangofrapoj
 
Aŭtoro Károly Aszlányi 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 4.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapest, 1984 (2a eld) 
EldonintoHEA 
KlarigojAmuza romano de populara verkisto.
Tradukisto, lingvoL. Somlai / El la hungara
ISBN/ISSN963571131X 
Formato 148+13 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Osmo Buller

Vangofrapo ĉiutage

Fonto: Hungara Vivo 1985:6
Aldonita de Osmo Buller (2009-12-11)

Inĝeniero Tenson MacPhab estas senlabora jam de pli ol unu jaro. Lia situacio fariĝis jam ege minaca, ĉar se li ne baldaŭ pagos la ŝuldon de sep pundoj, li perdos sian loĝejon. Sed oni vivas en ekonomia marasmo kaj ĝenerala senlaboreco. Do, Tenson decidas iri rekte al Astor Terbanks, potenca ŝtalreĝo, por peti dungiĝon. Lia peto estas tamen krude malakceptita.

Tenson, kiu "finis la mondmiliton kun bonegaj rezultoj", ĝisoste ofendiĝas kaj decidas venĝi sin. Per gazetanonco li sciigas, ke sinjoron Terbanks "dum unu semajno komence de morgaŭ mi vangofrapos unu fojon ĉiutage antaŭ atestantoj. En tio povos min malhelpi nek ĉiela nek tera potenco."

Ĉio ekfebras. Ĉu Tenson MacPhab sukcesos efektivigi la minacon ĝis la lasta vangofrapo? Vetado estas organizata kaj la sumoj plialtiĝas post ĉiu sukceso de Tenson. Terbanks randas freneziĝon. Ekrolas Maisie, lia filino, por savi la honoron de sia patro. La tuta polica aparato estas alarmita. Ĵurnalisto Wennington-Laskett, fripono, kiu asertas abomeni la agadon de Tenson, vekas ĵaluzon de rivalaj gazetoj, ĉar ĉiun vangofrapon li raportas la unua. Per mirigaj spirito kaj ruzo Tenson triumfas de frapo al frapo. Sed kio okazos pri la sepa?

Tiu ĉi vere amuza verko aperis en 1936 kaj fariĝis la plej granda sukceso de Károlyi Aszlányi. Ĝi estis ankaŭ filmita. László Somlai tradukis ĝin Esperanten. Lia traduko estas tre klara, tiel ke mi volonte rekomendas la libron tute aparte al tiuj, kiuj ankoraŭ ne havas multan legosperton.

HEA represis la unuan eldonon de 1943 tiel fidele, ke eĉ la librofina katalogo de la tiama eldonejo estas kunprenita. Tiun superfluaĵon ĉiu kolektanto povas nur saluti.

 

Via opinio pri Sep vangofrapoj