Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Orm la ruĝa
Titolo Orm la ruĝa
 
Aŭtoro Frans G. Bengtsson 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 8.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMalmö, 1989 
EldonintoEldona Societo Esperanto 
KlarigojAventura kaj humurplena proza eposo pri la vikinga socio kaj la alveno de kristanismo.
Tradukisto, lingvoB. Nilsson / El la sveda
ISBN/ISSN9185288160 
Formato 216 paĝoj, 22 cm 
Recenzoj Recenzoj mankas. Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Orm la Ruĝa

Reta ligilo al la originalo: http://www.angelfire.com/ok/stenjo/rec/ormrugrec.html
Aldonita de Sten Johansson (2004-08-11)

Frans G. Bengtsson (1894-1954) estis elstara eseisto pri historiaj kaj literaturaj temoj. Li ankaŭ verkis beletre, kaj prozon kaj poezion. Lia plej grava sukceso estis la historia romano Orm la Ruĝa (Röde Orm, 1941 kaj 1945) pri aventuroj en la vikinga epoko. Ties unuan parton nun prezentas Eldona Societo Esperanto, en esperanta traduko de Bertil Nilsson.

Orm la Ruĝa estis granda sukceso inter la legantoj kaj fariĝis sveda klasikaĵo. Ĉe historiistoj kaj literaturistoj oni rigardis ĝin iomete de supre, senkaŭze laŭ mia opinio. Ĝi leviĝas alte super la nivelo de ordinaraj historiaj aventuroj. Ne hazarde ĝi estas unu el malmultaj svedaj romanoj, kiuj kreis "vortojn kun flugiloj". Antaŭ ĉio ĝi estas tre amuza. Kompreneble ĝi desegnas romantikan bildon de kruela tempo. La aŭtoro miksas historiajn personojn kun herooj el islandaj sagaoj kaj kun siaj propraj herooj. La vikinga epoko ja foje estis uzata por naciismaj celoj, sed FGB sukcesis en nigra tempo verki romanon tolereman kaj neŝovinisman. La lingvo de la romano estas antikveska, kion FGB atingis per simplaj rimedoj. Grandparte li estas influita de la lingvo de antikvaj islandaj sagaoj.

Oni povus atendi malfacilaĵojn interpreti tian iom arkaikan lingvaĵon en lingvo kun nur centjara historio. Bertil Nilsson laŭ mia juĝo sukcesis tre bone. Estas ĝuo legi lian tekston. Kutime, la lingvo de traduko estas pli pala ol tiu de la originalo. Tiel foje estas ankaŭ pri Orm la Ruĝa. Sed BN prenas al si sufiĉe grandan liberecon en detaloj, kaj per tio kelkloke la traduko povas fariĝi pli riĉa ol la originalo. Ofte mi admiras liajn sukplenajn tradukojn, ekz. "kun taŭzita kresto" por "slokörad". Alifoje mi ne trovas lian elekton perfekta; ekz. li tradukas "ätt" (dinastio) per "klano", kaj "frilla" (konkubino) jen per "kromvirino", jen per "kunkuŝulino". Ial li ankaŭ en kelkaj lokoj perdis vortojn el la sveda teksto. Tio ne tuŝas la literaturan valoron, sed estas malzorge.

Povas esti, ke Orm la Ruĝa plej multe amuzos skandinavojn, kiuj rekonas la homojn, lokojn kaj etoson. Sed mi kredas, ke ĝi povos interesi kaj amuzi ankaŭ homojn el aliaj landoj, ĉar la vikingoj ja ekspediciis vaste, kaj ilia famo estas eĉ pli vasta.

La volumo estas grafike bela. Tamen: librofine troviĝas glosaro, sed ĝi ne enhavas ĉiujn ne-pivajn vortojn. Estas ankaŭ listo kun nomoj de gentoj kaj loĝlokoj, sed kial ne aldoni mapon por montri la diversajn regionojn kaj la vojaĝojn de Orm? Utilus ankaŭ listo de historiaj kaj mitaj personoj kaj dioj.

Mi varme rekomendas Orm la Ruĝan kiel donacon de skandinavoj al amikoj en aliaj landoj.

 

Via opinio pri Orm la ruĝa