Titolo | Kun Diablo en la korpo | |
Aŭtoro |
Raymond Radiguet |
Kategorio | Prozo tradukita /
romanoj |
Prezo | 15.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Novjorko, 2006 |
Eldoninto | Mondial |
Klarigoj | Ĉefverko de amromano, modelo de klasika stilo kaj grava mejloŝtono survoje al renovigo de la romana ĝenro franclingva. |
Tradukisto, lingvo | M. Duc Goninaz / El la franca |
ISBN/ISSN | 1595690344 |
Formato | 139 paĝoj, 22 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de ĵv
kun diablo en la korpo - eleganta franca klasikaĵo
Fonto: -
Aldonita de ĵv (2007-08-21)
junaĝe mortinta en 1923, aŭtoro de du romanoj kaj pli mallongaj tekstoj, raymond radiguet [remon radige] famas en beletraj rondoj, sed probable ne tre vaste ekster franclingvaj landoj. famigis lin precipe subtila prezento de animoj, sentoj kaj homaj rilatoj, kiu povas memorigi pri verkoj de marcel proust [marsel prust]. simile al li, radiguet bildigas medion de prosperaj, altkulturaj homoj, sed kontraste al la riĉe detala mondo de proust envolvita en longaj frazoj, radiguet per mallongaj, verbaj diroj iom sentencaj priskribas mondon malmultkoloran, kvazaŭ sentempan. per tio li proksimas al la stilo de klasikaj francaj rakontoj deksepajarcentaj.
michel duc goninaz tradukis elegante, sen francismoj kaj tamen bone konservante tiun neindulgan stilon. la leganto ne atendu facilan romanon, kies frazoj eĉ en duonkompreno gvidas tra streĉa intrigo, sed se li atentos ĉiun vorton, li kompense travidos la animimplikojn de juna tromatura knabo, kiu iĝas amanto de juna virino en socio forlasita de plenkreskaj viroj, kiujn la unua mondmilito forsuĉis.
Via opinio pri Kun Diablo en la korpo