Titolo | Princo, La | |
Aŭtoro |
Niccolò Machiavelli |
Kategorio | Prozo tradukita /
romanoj |
Prezo | 11.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Milano, 2006 |
Eldoninto | FEI |
Klarigoj | Unu el la plej konataj ĉefverkoj de la mezepoka itala literaturo - dudek ses ĉapitroj kiuj aspektas kiel konversacioj kun reĝoj, imperiestroj, historiistoj, armeestroj. |
Tradukisto, lingvo | C. Minnaja / El la itala |
ISBN/ISSN | 8889177683 |
Formato | 103 paĝoj, 20 cm |
Karakterizoj | Serio Oriento-Okcidento n-ro 42 |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Aldo Grassini
Recenzo
Fonto: IEF-revuo
Aldonita de Nicola Ruggiero (2007-09-09)
La 91a Universala Kongreso de Esperanto inter siaj novaĵoj proponis tutnovan tradukon de unu el la plej gravaj tekstoj de la itala literaturo, kiu ludis ĉefan rolon en la disvolviĝo de la tutmonda moderna kulturo: "La Princo" de Niccolò Machiavelli. La tradukinto montris mirindan kuraĝon, ĉar tiu verko estas tre malfacila, kaj, laŭ lingva vidpunkto, preskaŭ netradukebla.Carlo Minnaja konkrete klarigis per ekzemploj la teknikajn obstaklojn, kiujn li devis transsalti koncerne la sintaksan strukturon kaj la vortsignifan apartecon de "La Princo", sed tutcerte neniu traduko al ajna lingvo povas redoni la lingvon de Machiavelli, tute personecan kaj absolute unikan. Kiamaniere perceptigi la guston de tiu klasika eleganteco kun ia antikveca odoro, kaj samtempe la fortan esprim-efikon de preskaŭ popoleca krudo? Provu traduki tian frazon: "A noi puzza questo barbaro dominio!", enmetitan en kancelaristilan paroladon! Sed Carlo Minnaja brile gajnis la veton: li eĉ ne provis traduki tion, kio estas netradukebla, kaj lia "Princo" estas legebla flue kaj klare, kvankam sufiĉe laŭvorta traduko, kiu klopodas redoni eĉ la ampleksan strukturon de la frazkonstruado. Carlo Minnaja perfekte mastras la eblecojn de esperanto, kaj li havas raran kvaliton: esti simpla eĉ kiam oni pritraktas malfacilajn temojn. Sed tra la traduko de Minnaja oni klare perceptas subtavolajn kvalitojn, kiuj ne povas manki ĉe prilaborado de Makjavela verko: inteligenteco kaj klereco estas la nepraj ŝlosiloj por penetri en la stilon kaj la penson de Machiavelli. Tio travideblas en la traduko, sed la tradukinto aldonis tre utilan enkondukon, kiu sinteze sed efike prilumas la vivon de la Aŭtoro, liajn ĉefajn verkojn, la politikan scenejon, la stilon kaj la esencajn trajtojn de la filozofio de Machiavelli. Helpas la leganton ankaŭ tre riĉa notaro, absolute necesa por ĝisfunde kompreni la enhavon. Sed "La Princo" certe ne estas facila legaĵo, tamen ĝi estas fundamenta vojkruciĝo en la politika filozofio je la komenco de moderna epoko. Dum la Mezepoko ĉiuj homaj agadoj rotaciis ĉirkaŭ ununura pivoto: Dio. Sciencoj, arto, filozofio, politiko, ĉio nur celis al animsavado kaj al preparo de la transmonda vivo. Humanismo kaj Renesanco la homon metis en la centron, kaj postulis lian plenan aŭtonomion en serĉado de surtera feliĉo. Scienco volis elkoni la naturon, kaj esploristoj komencis trakuri la planedon. Arto ne plu celis al etika plibonigo de la animoj, sed al ĝuigo de la homoj. Kaj politiko? Jen Machiavelli instruas, ke politiko devas laŭebe certigi la bonfarton de la ŝtato kaj de la popolo. Kaj, ĉar la malamikoj estas perfidemaj kaj perfortaj, la princo estu laŭbezone "volpe e lione" (vulpo kaj leono). Oni akre kritikis Machiavelli pro lia malmoraleco, sed li povus respondi kun realisma kaj pesimisma argumentado: "Ĉu estus bona princo tiu, kiu por savi sian animon kaj ne fari malbonaĵon, pereigus sian popolon?" Naturalismo kaj pesimismo estis la du parametroj de la Makjavela penso en historia periodo, kiam perforto kaj krueleco mastris la politikan agadon. Sed Machiavelli kredis, ke la homa libereco tamen havas rolon; lia pesimismo ne povis tute detrui la renesancan fidon je la homo. Kaj li diris, ke la eventoj dependas parte de la sorto kaj parte de la virto. Sed lia koncepto pri virto ne rilatas la antaŭajn etikon kaj religion. Por li virto signifas ruzecon, forton, taŭgecon kaj kapablon mastrumi la eventojn. Do ĉu "La Princo" interesas studistojn? Tutcerte! Sed eĉ privata esperanta biblioteko nun ne povos resti sen tiu ĉefverko de la okcidenta kulturo. Ankaŭ Dante estas pli malfacila ol Pinokjo, sed biblioteko sen tiaj verkoj estus kripla!
Via opinio pri Princo, La