Titolo | Lupino kaj aliaj rakontoj, La | |
Aŭtoro |
Saki (H.H. Munro) |
Kategorio | Prozo tradukita /
rakontoj |
Prezo | 12.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Kembriĝo, 2005 |
Eldoninto | E. Grimley Evans |
Klarigoj | Sprita humuro, eleganta stilo, acerba satiro kaj, foje, nuanco de krueleco. |
Tradukisto, lingvo | E. Grimley Evans / El la angla |
ISBN/ISSN | 0902756249 |
Formato | 152 paĝoj, 20 cm |
Recenzoj | Oni ne sentas ĝin tradukaĵo de Don Broadribb Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Koncize, alude, kaj idiomaĵe de Kate Hall Rakontoj neniam perdontaj sian legindecon de Donald Broadribb | Aldonu |
Recenzo de Wolfgang Kirschstein
La lupino kaj tro malmulte da aliaj rakontoj
Fonto: La Ondo de Esperanto
Reta ligilo al la originalo: http://www.esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-saki.htm
Aldonita de Edmund GRIMLEY EVANS (2008-12-02)
Hector Hugh Munro ne estas inter la plej konataj nomoj de la monda literaturo, bedaŭrinde. Jen kaj jen aperas tradukoj de liaj rakontoj dise en nacilingvaj ĵurnaloj, sed danke al klopodo de Edmund Grimley Evans ni havas nun ampleksan elekton de liaj plej famaj verkoj almenaŭ en la Internacia Lingvo.
Kiu estis tiu Munro, kiu elektis por si mem la pseŭdonimon Saki?
Unu fonto de lia sarkasmo sendube trovas sian klarigon en lia biografio. La gepatroj de Saki laboris por la brita administracio en Birmo. Kiam la patrino pereis en akcidento, la patro decidis sendi la infanojn reen al Anglio. Tie ili spertis la eduk-klopodojn de seninfanaj onklinoj, kiuj probable faris sian plejbonon, sed evidente komplete mankis al ili pedagogiaj talentoj. Pro tiuj rakontoj iuj kritikistoj metis la etikedon “mizogino” al Saki. Mi opinias, ke tiaj kritikistoj ne scias, kion samtempaj malestimantoj de virinoj permesis al si eldiri pri virinoj. Sed senfrukta etikedado ne forturnu nian atenton de la verkaro, kiun Saki postlasis al ni.
Saki estis majstro de konciza kaj senkompate satira observo de homaj malperfektaĵoj. Ĉu ne ĉiuj inter ni konas tipon kiel tiu: “S-ino Heasant estis unu el tiuj malplenmensaj individuoj, kiujn ĉiam interesas la aferoj de aliaj homoj. Ju pli privataj la aferoj, des pli intensa la intereso, kiun ili vekas.” (pĝ. 127)
Plej malicaj estas rakontoj kiel La rakontisto. Saki venĝis sin senkompate kontraŭ ĉiuj spirite malvastaj onklinoj, kiuj estis implikitaj en la edukado. Ĉi tie li satiras samtempe la edifan celon de porinfana literaturo. Jes, la knabino Berto estis bonkonduta, sed ŝi troigis kaj estis “naŭze bonkonduta” kaj tio havas sekvojn en la sadista universo de Saki. Legu mem, kiamaniere profitis bonkondutemo por Berto: “Ĉio, kio postrestis de ŝi, estis ŝiaj ŝuoj, pecoj de vestaĵoj, kaj la tri medaloj pro braveco”. Kaj eble ne nur mi opinias, ke tian sorton la naŭza Berto vere meritis.
Bedaŭrinde mankas mia plej ŝatata rakonto La rubaĵo ĉambro (The Lumber Room), sed ĉiu elekto kompreneble ne plenumas la dezirojn de ĉiuj. Entute Grimley Evans elektis rakontojn el ses kolektoj. Ili bele taŭgas kiel ekzemploj por la evoluo de Saki.
Saki verkis por siaj samtempuloj. La tempo de Reginald kaj Clovis jam ne estas nia. Ni konas la enuigan vivon de la brita nobelaro nur per literaturo. Saki vivigas ilin por ni, prezentante al ni iliajn splenojn kaj kapricojn. Multaj aludoj estas kompreneblaj nur kun profunda scio de la historia fono. Sprito, kiu postulas klarigojn subite forvaporiĝas. En La jarkanda maniero Saki satiras pri samtempa ĵurnalismo, sed ĉu la titolo Kion kobdenismo povus fari por la kamela industrio vere estas amuza por nepreparita leganto?
Por doni al ni la saman informnivelon, Grimley Evans aldonis kelkajn notojn. Kompreneble oni ĉiam povas diskuti la amplekson de tiaj notoj. Iu bezonas pli da informoj, alia opinias, ke la teksto (por tiel diri) parolu por si mem. Eble nur estas mi, kiu ŝatus scii, kiamaniere oni kareigas malvarman anason (pĝ. 27).
La kolekto enhavas la jam klasikan La malfermita pordo, kiu brile ludas kun la ĝenro de fantomrakontoj. Tiu kiu povas ĝui elegante ĉizitan prozon eble amuziĝas pri la ĉiom sensukcesa klopodo de Theophil Esheley por fortimigi bovon, kiu decidis paŝti sin en la ĝardeno de najbarino (La bovo en stalo):
Li prenis pizostangon kaj ĵetegis ĝin kun iom da decidemo kontraŭ la makulita flanko de la besto. La muelado de Mademoiselle Louise Bichot en petalan salaton interrompiĝis por longa momento, dum la bovo fikse rigardis la stangoĵetanton kun mieno de koncentrita demandemo. Adela fikse rigardis la saman celon kun samgrada koncentriteco kaj pli videbla malamikeco.
Kia bildiga prozo — kia burleska priskribo. Frandu ĝin po-pece, tiamaniere la ĝuado daŭros pli longe.
Saki, replenigu la pokalon por mi.
Via opinio pri Lupino kaj aliaj rakontoj, La