Titolo | Varmega kamparo | |
Aŭtoro |
Zsigmond Móricz |
Kategorio | Prozo tradukita /
romanoj |
Prezo | 7.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Budapeŝto, 1985 |
Eldoninto | HEA |
Klarigoj | Pri hungara meznobelaro komence de la 20a jarcento. |
Tradukisto, lingvo | I. Nagy / El la hungara |
ISBN/ISSN | 9635710496 |
Formato | 169 paĝoj, 20 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Osmo Buller
Sojle de pereo
Fonto: Hungara Vivo, 1985:6
Aldonita de Osmo Buller (2009-12-11)
Beletra verko prezentas ne nur artan ĝuon. Ĝi povas ankaŭ helpi pli bone kompreni individuan aŭ ĝenerale socian fenomenon, certan eventon aŭ tutan epokon, ktp. Tion ĝi faras, se ĝi transdonas ion esencan pri sia objekto kaj ĉe tio ĝi povas esti pli sukcesa ol plej kompetenta kaj detala scienca studo. Zsigmond Móricz, hungara reprezentanto de kritika realismo, ŝajnas eminenta en tiu rilato.
La romano "Varmega kamparo" de Móricz konatigas la leganton kun intermilita hungara meznobelaro. Temas pri popoltavolo, plene degenerinta, sen espero pri futuro, homoj tute vanaj. "Kiel la ŝvitige varmega somervetero preskaŭ sufokas la homojn de la romano, same tiel sufokiĝas spirite tiu klaso. Inerte, stulte, ŝvite, rigidige oni rigardas antaŭ sin, ne atribuante al la plej gravaj aferoj grandan signifon, kaj ĝuste pro tio, ĉio aŭ fariĝas tragedio aŭ eĉ mem la plej sankta tragedio dronas en teda enuo."
Tiun ĉi verkon Móricz realigis en formo de krimromano. Okazas murdo. Aŭ ĉu ĝi estis memmortigo? Kial la ĉefpolicestro nepre devas prezenti ĝin kiel memmortigon? Se fakte okazis murdo, kiu ĝin faris? Enestas ĉiuj ingrediencoj, ankaŭ zigzagoj de amo kaj ĵaluzo, por tre kompleksa detektivaĵo, sed mi preferas ne malkaŝi pli multe el la intrigo.
Tamen, se en detektivromano onian ĉefan intereson vekas la krimo kaj kiu ĝin faris, en "Varmega kamparo" tio ĉi estas duaranga, alie ĝi ne estus tia verko, kian mi komence aludis. Fábjan, kiu suspektas murdon kaj serĉas ties farinton, ekkomprenas meze de siaj meditoj, ke "lia spurado fakte ne estas la malkaŝo de nekaŝebla pafilpafo… sed la senmaskigo de la agonio de tuta socia tavolo". En tiu senmaskigo Móricz brile sukcesas.
Georgi Mihalkov konstatas en sia postparolo, ke la stilo de Móricz "proksimiĝas al la stilo de ordinara parolo". Tial mi emas pensi, ke tion ĉi oni pli bone sentus kaj la traduko de d-ro István Nagy ankoraŭ pli gajnus, se multloke li preferus formojn pli koncizajn. Tiel ekz. la participoj en la "sekvanta tago", "sufokanta varmo" kaj "senfortiganta vaporaĵo" fariĝus resp. "sekva", "sufoka" kaj "senfortiga". Same ekz. "kvazaŭ pli frue li ne estus havinta aferojn" cedus al "li ne havus". Ĝene impresas ankaŭ la ripetoj en "lia hararo estis tondita per tondilo" anstataŭ "tranĉita per tondilo" aŭ simple "tondita", same "la atesto pri la morto de la mortinto" anst. "la mortatesto (de la forpasinto)" k.a. Eraraj estas i.a. "ili igas la ringon porti de virinoj" anst. "ili igas virinojn porti la ringon" kaj "multajn mil kaj mil arpentojn" anst. "milojn kaj milojn da…" aŭ "multajn milojn da…"
Via opinio pri Varmega kamparo