Titolo | Nigra magio | |
Kategorio | Prozo originala /
romanoj |
Prezo | 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Antverpeno, 1988 |
Eldoninto | FEL |
Klarigoj | Aventuro de policisto kontraŭ sorĉistino. |
Kontribuantoj | Reverkis Christian Declerck laŭ la originalo de Deck Dorval |
ISBN/ISSN | 9071205231 |
Formato | 216 paĝoj, 21 cm |
Recenzoj | Nigra magio de Don Harlow Nigra Magio de Henriette Beaupaul Kripliga manio de Sten Johansson Ne magio sed mistifiko de Georgo Kamaĉo Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Osmo Buller
Debuto nur nun
Fonto: Heroldo de Esperanto, 1989: 4-5 (1807-8)
Aldonita de Osmo Buller (2009-12-11)
Per tiu ĉi libreto Ksavero Kant prenas sian lokon kiel nia plej diligenta detektivo apud Jano Karal de Valano. Iom strange nur, ke kvankam pli frue aperis jam du Kant-historioj, en la nuna fakte temas pri debuto. Ĉi tie li ankoraŭ estas komence de kariero. Kun iom da minus-komplekso antaŭ sia superulo, enketisto Ŝol kun "pergameneska vizaĝo funebrista", li revas solvi la murdon en La Picearo por aperi kiel heroo en ĵurnaloj kaj, kompreneble, por suprengrimpi en la rango.
La Picearo estas bieno de ekstravagancaj gefratoj, po du viroj kaj inoj. Kun ili loĝas morte malsana junulino, du strangaj servistoj kaj bestia hundo. Misteraj aferoj ekokazas. Ŝajne fantomoj disvagas tra la domo kaj murdas la mastrinon. Estas kompreneble multaj suspektatoj, ne nur la domanoj sed ankaŭ aliaj, ekz. klarvidantino, kiu entrudiĝis en la domon por "flegi" la malsanulinon kaj havas sufiĉe dubindan pasintecon. Miksiĝas en la ludon ankaŭ amo, vera kaj pro monavido aktorata. Entute sufiĉe da kaĉo por cerbumigi Ksaveron Kant kaj la leganton.
La libro ne valoras kiel romano tiom kiom stile. Ŝajne ĉi-foje Declerck feliĉe ne tro tuŝis-fuŝis la manuskripton de Dorval.
Via opinio pri Nigra magio