Titolo | Romano pri la tri regnoj | |
Aŭtoro |
Luo Guanzhong |
Kategorio | Prozo tradukita /
romanoj |
Prezo | 90.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Beijing, 2008 |
Eldoninto | Ĉina Fremdlingva Eldonejo |
Klarigoj | Historia romano pri la periodo 168-280. Unu el la kvar plej popularaj ĉinaj klasikaj romanoj. |
Tradukisto, lingvo | Laŭlum / El la ĉina |
ISBN/ISSN | 9787119054933 |
Formato | 1807 paĝoj, 21 cm |
Karakterizoj | Serio Oriento-Okcidento n-ro 44. Tri volumoj |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Romano pri la tri regnoj" ne estas havebla!
Recenzo de Gerrit Berveling
Granda majstraĵo – ĉi traduko!
Fonto: Revuo Esperanto, februaro 2012
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)
Romano pri la tri regnoj. Luo Guanzhong. El la ĉina trad. Laŭlum. Beijing: Ĉina Fremdlingva Eldonejo, 2008. 1807p. 21cm. Serio Oriento-Okcidento. Tri volumoj. ISBN 9787119054933. Prezo: € 90,00
Kiel eŭropano eklegante verkon klasikan el fora kulturo, kaj krome el fora tempo, kio ankoraŭ plifortigas ĝian fremdecon, kutime mi klare konscias pri nia malavantaĝo: tre ofte almenaŭ la klasikajn ĉefverkojn aŭ aŭtorojn de Eŭropo konas eruditaj homoj de Ĉinio, Japanio, Hindio k.s., – sed inverse kutime preskaŭ nenion ni konas.
Kompreneble, pri kelkaj ĝeneralaĵoj eĉ ni konscias: ni scias pri fora dinastio kun la nomo Han, ni scias pri historio plurmiljara, ni scias pri Lao-Cu kaj Konfucio, – sed se rigardi pli atente: la fora Ĉinio grandparte restas nekonata kontinento.
Se kompari pri oriento-okcidento
Legante en tiu ĉi romanego, plurfoje mi estis mirigita, kiom da similecoj troveblas inter la fora Romia Imperio kaj Ĉinujo: en ambaŭ kulturoj ŝajne aŭguraĵoj grave rolis (okazas io ŝajne hazarda kaj tuj oni estas invitata serĉi ĝian klarigon: p.130 rompiĝas rado kaj konduka rimeno – “Tio signifas ke Via Ekscelenco devas akcepti la tronon de Han-dinastio, forlasi la malnovon por novo kaj veturi en imperiestra ĉaro kaj rajdi en ora selo”.)
Imperiestroj en tiu tempo ne estas senskue fortikaj kiel eble oni atendus: p. 190 ekzemple la imperiestro ekploras, fariĝas pala; sur p. 207 al la imperiestro eĉ mankas la kuraĝo fari proprajn decidojn: antaŭ la perfortema Cao Cao li “ne kuraĝis malobei. (..) Cao Cao lin [= la imperiestron] eskortis kun armeo sub sia gvido, kaj la korteganoj lin sekvis.” Kiu serĉas komparojn kun la okcidenta Eŭropo, povus kompari kun la fruaj Merovidaj reĝoj, kiujn ofte superregis iliaj majordomoj. La ĵus menciita Cao Cao fariĝas por granda parto de la romano grava persono: laŭfakte li regas – sufiĉe perforte. Efektive, la historio ja estis sufiĉe kruela: oftegas militado, bataloj, murdoj ktp. Kaj kiom da kapoj estis fortranĉitaj, mi vere ne kapablis kalkuli. Jen hazarda ekzemplo: p. 110 “Iutage, Dong Zhuo iris el Heng-Pordego, la korteganoj alvenis por lin adiaŭi kaj Dong Zhuo ilin regalis per festeno. Ĝuste en tiu momento alvenis centoj da kapitulacintaj soldatoj el la nordo. Dong Zhuo ordonis dehaki la manojn kaj piedojn de iuj, elpiki la pupilojn de aliaj, detranĉi la langojn de triaj kaj kuiri kvarajn en kaldronego. Plorkriegoj skuis la aeron kaj la oficistoj ne povis firme teni siajn manĝbastonetojn pro timo, sed Dong Zhuo drinkis, manĝis kaj babilis tute sen ĝeniĝo.” Oni ŝajne tiom timas pri Dong Zhuo, ke neniu kuraĝas eĉ plej ete komenti – eĉ ne, kiam iom pli poste li igas senkapigi ministron – “baldaŭ poste, servanto envenis prezentante la kapon de Zhang Wen [la ministro], en ruĝa pleto.”
Trajto por okcidentano eble neatendebla estas, ke foje la rakonton interrompas poemeto aŭ versduo. Ekzemple p. 199 “neniam Han-Dinastio estis en pli mizera stato. Posteulo verkis jenan poemon lamentan pri tio” - kaj sekvas dustrofa poemo.
La jam menciita Cao Cao, kiu nepre ne estis la plej bona amiko imagebla, foje ankaŭ montras sin atingebla por la nocio justeco: foje, ekzemple, kiam li kredas ke li misagis, li provas igi puni sin mem. En p. 265 temas pri nova leĝo, ke trairante tritikan kampon, la armeo ne damaĝu ĝin – “la oficiroj deĉevaliĝis kaj iris flankenpuŝante permane tritikplantojn en sinsekvo, sen piedpremi ilin”. Do sufiĉe zorgeme – oni tion ne atendus de tiaj armeoj meze de tiom da perfortemo. Jen venas Cao Cao mem, kaj “subite koturno en tritika kampo estis surprizita kaj ekflugis en la aeron. La ĉevalo surpriziĝis de la fremda birdo kaj saltis en la tritikan kampon kaj detruis grandan parton de ĝi. Cao Cao alvokis la ĝeneralan sekretarion en la armeo por punigi sin pro la kulpo detrui tritikan kampon.” Jen granda problemo – konsterniĝo: kiel oni povus puni lin – ja lin!? Sed li – kvazaŭ stoikulo – rezonas, ke se eĉ li ne obeus la leĝon, ja kiu do plu emus ĝin obei? Do li decidas memmortigi sin. Sed tion oni malhelpas, – kaj surbaze de saĝa vorto de Konfucio oni trovas simbolan punon por la granda estro – li detranĉas la proprajn harojn anstataŭ la kapon…
Kompareble kun la Romia historio, inter krudaĵoj plej kruelaj kaj vere humanisma saĝeco, plu iras la rakontado.
Sur p. 306 legante dekreton de la imperiestro, oni vidas kiel kunefikas socie Konfuciismo: “Ni kredas, ke en la homa etika ordo, la ligo inter patro kaj filo estas en la unua loko; kaj en la diferenco de respektindeco, tiu inter la imperiestro kaj liaj servantoj estas la plej grava. Nun perfidulo Cao Cao misuzas senbride sian aŭtoritaton, molestas sian suverenon, koluzias kun siaj partianoj kaj detruas la principojn de la kortego, senigis min de la rajtoj de ordonado, premiado, nomumado kaj punado. Mi pensadas maltrankvile kaj timas, ke la imperio estas en danĝero. (…)”. Tiun insiston pri fila pieco rilate al la patro ni konas el klasikaĵo Konfuciisma; ĝi nomiĝas tie “radiko de ĉiuj virtoj, de ĝi devenas ĉiuj instruoj kaj eĉ politiko devas fondiĝi sur ĝi” (cito el p. 3 de Libro-konstantaĵo de Fila Pieco; esenco de la praktika etiko de Konfuciismo el 1933.)
Tiom da nomoj
Al ne-ĉinaj legontoj mi sugestas, ke dekomence oni faru liston de nomoj ofte renkontataj – kun iom da komento, por ke iom post iom oni alkutimiĝu al la fremdaj nomoj kaj tiom pli plezure povu plu legi la verkon, kiu ja estas nepre leginda. Ĝi ne estas verkaĵo el glata furorlisto. Oni senhaste kaj kun atento digestu la rakonton; sed tiu tempo kaj tiu atento ja certe valoras la penon.
Rerigardante oni povas komenti, ke sinsekvas en la verkego tiom da personoj, tiom da kontraŭecoj, ke oni ne ricevas klaran perspektivon super la tutaĵo. Se oni ekzemple legas Iliadon de Homero, komence oni povas esti mistifikita de la multaj protagonistoj, herooj, dioj kaj interbataloj, sed kutime sufiĉe baldaŭ oni sukcesas trovi du grandajn kampojn: Trojo kaj “la grekoj”. Kaj ambaŭflanke iom post iom oni povas strukturi la rilatojn inter la herooj. Ĉi tie la totalo estas en tiel pli vasta skalo, ke unuflanke ne nur temas pri heroo kontraŭ heroo, sed ambaŭflanke eĉ falas miloj da viktimoj; aliflanke oni ekhavas la impreson, ke interplektiĝas tiom da intrigoj kaj konspiroj, ke oni preskaŭ ne trovas firman punkton, por el tie rigardi la bataladon. Mia sugesto estus: simple eklegi, provi rekoni nomojn kaj verŝajne ekde la momento, kiam aperas ĉiam pli ofte Cao Cao, oni ekvidas certan strukturon por kaj kontraŭ li. Tiu Cao Cao kuntrenas kun si iun imperiestron, kiun li ordonas – kiel la menciita Merovida majordomo –, sed la imperiestro mem kunorganizas reziston kontraŭ Cao Cao. – Eble mi estas iom pesimisma, dirante ke okcidentulo ne provu ĝisdetale trakompreni ĉiujn batalojn, sed kiel ajn: legu la verkon, ĝuu la bonan stilon de la traduko, kaj spertu tiun ĉi unikan travivaĵon.
Postnoto
La 29-an de decembro 2009 mi legis en la taggazeto Trouw, ke arkeologoj malkovris la tombegon de la reĝo Cao Cao, “kruela tirano kaj unu el la plej ruzaj militistoj, kiujn iam ajn konis Ĉinio.” La gazeto aldonis ke liaj venkoj estas ĉe la bazo de la romanego pri la Tri Regnoj. Tiel do la arkeologio iom helpas konkretigi la heroojn de la verko.
Pli ol cent belaj ilustraĵoj el malnovaj eldonoj de la verko ornamas tiun ĉi eldonon. La plej gravaj personoj en la komencaj paĝoj eĉ ricevas pli grandajn portretojn. Por ĉinoj nepre ili devas esti multe pli rekoneblaj ol por ni. En la enkonduko mi legis, ke la tradukinto junaĝe jam eklernis pri tiuj herooj, ke ili ankoraŭ grande rolas en operoj, teatraĵoj, rakontoj ktp. Sekve – ili simple apartenas al la ĝenerala kulturo de Ĉinio, same kiel Aĥilo, Ajakso aŭ Odiseo al la nia.
Pri la traduko kiel traduko kompreneble nenion mi povas diri; sed mi ja povas diri ke la lingvaĵo estas tre klara, sen superfluaj novaĵoj. Kelkfoje – tre malofte – oni ricevas helpon de piednotoj, kutime vere utilaj. (Ekzemple pri teknikaj terminoj, kiel en piednoto p. 114 – tajŝio = …).
S-ro Laŭlum tra la jardekoj kunkonstruis al si inter ni kvazaŭ propran imperion da tradukaĵoj. Ni menciu pri Aŭtuno en la Printempo, fratina verko al inverstitola romano de Baghy, Frosta nokto de Bakin, Ĉe Akvorando ankaŭ 3-voluma klasika romano, Mirrakontoj de Liaozhai, sed elnombri ĉion estus neeble.
Laŭ propra sperto pri traduklaboro, mi nur povas profunde riverenci antaŭ ĉi grandega atingo! Ĝi kostis certe multe da amo, da studado, da sindediĉo, da persistemo ktp ktp. Gratulon sinceran!
Via opinio pri Romano pri la tri regnoj