Titolo | Riporto skribita en la pendumila maŝo | |
Aŭtoro |
Julius Fučík |
Kategorio | Prozo tradukita /
romanoj |
Prezo | Nehavebla |
Eldonloko, jaro | Prago, 1979 |
Eldoninto | Panorama |
Kontribuantoj | Ilus. M. Labašta |
Tradukisto, lingvo | R. Hromada k.a / El la ĉeĥa |
Formato | 110 paĝoj, 20 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Riporto skribita en la pendumila maŝo" ne estas havebla!
Recenzo de Osmo Buller
Ne forgesu…
Fonto: Esperanta Finnlando 1982:5
Aldonita de Osmo Buller (2015-04-08)
Inter la nenombreblaj verkoj pri la infero de la dua mondmilito unu el la plej famaj – kaj noblaj – estas la "Riporto" (= raportaĵo) de la ĉeĥa ĵurnalisto Julius Fučik (1903-1943). Ĝin oni tradukis en pli ol 70 lingvojn, sed nur en 1979 aperis la Esperanta versio, tradukita jam en 1951 de Rudolf Hromada. Siatempe la traduko ne povis eldoniĝi, ĉar la malfrustalinisma ondo likvidis la ĉeĥoslovakan esperantistan movadon por mallonga tempo. Laŭ malnovaj presprovaĵoj V. Novobilsky kaj O. Kníchal reviziis la tradukon aldonante mankintajn fragmentojn. Ĉio ĉi okazis instigite de Kurisu Kei, japana specialisto pri tiu ĉi verko, ekslektoro en la Karlo-Universitato de Prago. El la 30-jara prokrasto rezultis, ke la Esperanta eldono estas la plej kompleta versio aperinta en iu ajn lingvo. Pri tio ni ĝoju des pli, ke J. Fučik estis amiko de Esperanto. Li i.a. intencis verki romanon pri la esperantista kooperativo "Interhelpo" en Kirgizio, sed la sorto ne permesis tion.
La verko ne estas kutima taglibra notado de la ĉiutaga vivofluo. Ĝi estas profunde psikologia priskribo pri homaj suferoj sub la bestia nazijugo. Sed antaŭ ĉio ĝi estas priskribo de braveco, de fideleco al idealoj, de sinforgesa solidareco. Fučik verkis ĝin en malliberejo, atendante mortverdikton.
Ni forte kunsentas la internan vivon de malliberigitoj, kiuj ne perdas la esperon. "Nur ankoraŭ ĝisvivi la morgaŭon, morgaŭ ĉio povos ŝanĝiĝi, ĉio estas tiel malstabila, jes, kiu scias, kio povos okazi jam morgaŭ." (p.71) Aŭ alivorte: "Kaj ankoraŭ mi ripetas: ni vivis por la ĝojo, por la ĝojo ni iris batali kaj por ĝi ni mortas. Tial malĝojon oni neniam ligu kun mia nomo." (p.58).
La kerno de la verko estas la akrevidaj portretoj pri kunbatalintoj, perfiduloj, gardistoj. Fučik volas eternigi la nomon de ĉiu, kiu falis en la batalo por homeco. Eĉ la plej modestan oni ne rajtas forgesi, ĉar la valoro de ĉies ofero estas egale alta. Kontraŭe, la morala falo de la perfidintoj estas multe pli ruiniga ol ĉiaj korpaj turmentoj.
"... esti homo – tio ankaŭ plue postulos heroan koron, ĝis la homoj estos homoj komplete" (p.97). La humanisma mesaĝo de Julius Fučik neniom perdis de sia aktualeco.
Via opinio pri Riporto skribita en la pendumila maŝo