Titolo | Korto, La | |
Aŭtoro |
Kristian Lundberg |
Kategorio | Prozo tradukita /
romanoj |
Prezo | 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | s.l., 2015 |
Eldoninto | SLEA / ESE |
Klarigoj | Rakonto pri la junaĝo de la verkisto en la ombra parto de la socio. |
Tradukisto, lingvo | G. Gällmo / El la sveda |
ISBN/ISSN | 9789185288434 |
Formato | 146 paĝoj, 18 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Anne Jausions
La korto
Fonto: Sennaciulo marto-aprilo 2016
Aldonita de Pedro Sanz (2016-06-09)
Jen nevola sperto de verkisto kiu iam konstatis ke “Dagens Nyheter” – la matena sveda ĵurnalo plej legata – enhavis grandan recenzon de unu el liaj prozlibroj. Sed ne povante vivteni sin, li iĝis laboristo antaŭe ĉe DHL, kie li portis pakaĵojn, nun horpage dungita por nekvalifikita laboro en la griza, frosta, pluva haveno de Malmö en 2008, epoko de krizo por la aŭtoproduktado. Li devas veturigi aŭtojn al la taŭga parkejo. Li asertas: «Ĉion kion [tiele] mi rakontas estas vero. Kion mi priskribas, tion mi travivis». Revenas la vortoj soleco, manko de libereco, mallumo, ombro, rutinoj, malsano, frenezo, morto. «Mia falo estis granda kaj tio doloris. Mi venis al la limo». Humiligite, li havas la impreson esti neniulo, ĉar li jam faris tiun laboron antaŭ dudek jaroj, sed tiam li estis rapide alie dungita.
La frazoj estas mallongaj, kvazaŭ la verkisto estus elĉerpita kaj povus nur aldoni unu vorton post la alia : «La Korto. La ‘Yard’. Senfina parkejo dividita en pli etajn rektangulojn. Ĉirkaŭ ĉio bariloj, rutinoj, reguloj. Trafiksignoj. Transportdistancoj. Haltlinioj. Senfine eta mondo ene de alia». Fakte, li estas ĝismedole laca. «Mevoj. Birdetoj. En la kapo zumas ĉiuj pensoj kaj vizaĝoj. En la korpo verŝajne estas malvarmumo. Febro. Tusado». Tamen necesas labori. «Malgraŭ tio mi estis surloke, ĉar mi neniam scias kiam venos alia okazo. Se oni malakceptas laboron, oni estos la lasta en la listo. Neniu agnoskos ke ekzistas tia listo. Mensogi estas travivi. Tamen. Mi povas vidi; ekzistas sistemo, planado kies celo estas regi per timo». La sistemo ekspluatas tion. «Tio malhomigas nin», li amare konstatas.
Morale, estas malkomforte: «Mi scias ke mi prenis la lokon, ke mi per mia laboro, mia preteco se vi preferas, forpuŝis dungiton, personon subite superfluan. Laborkamaradon». Iun tagon iu dungisto malaperas. Oni ne scias kial li ne plu rajtas labori tie, kien li iris. Ne eblas amikiĝi. Oni iĝas numero. Ĉiu suspektas ĉiun. Kristian provas plu savi sin verkante ege frue en ĉiu mateno, memorante pri sia dekkvarjara filo, kiu vivas aliloke kaj kun kiu li ne havas kontakton. Li pensas pri li kun amo, mense skribas al li: «Vi devas esti fidela al vi mem. Vi devas stari rekta». Li elvokas sian patrinon kiu provis eduki siajn infanojn en malriĉa kvartalo, sed kies menso estis trafita de skizofrenio, kiu perdis kontakton kun la realaĵo.
Unue, li estis suspektata de la aliaj kunlaboristoj, ĉar li estas edukita svedo, pli legis ol ili. Tamen li konscias, ke li estas iom pli bonŝanca ol la aliaj: li havas propran loĝejon, li havas kulturon – li citas Stagnelius kaj Almqvist, famajn svedajn poetojn eĉ se ne eksterlande. Li rakontas, ke en la popolbiblioteko, kiam li estis juna, li prunteprenis librojn kiuj plu staras sur lia ŝranko: verkoj de Karin Boye, Tomas Tranströmer, Ivar Lo-Johansson, kaj La Nausée de Sartre. Malgraŭ la malfacilaĵoj, li plu verkas. Ĉar li substrekas en la lasta frazo de la libro «ke konstantas nur tio ke mi devas serĉi mian propran liberecon».
Do, se vi eltenas sinkopajn frazojn pri mizerabilismo, alkoholo, ekspluatado, psikiatriaj hospitaloj, plaĉos al vi la legado, kaj se vi estas scivolema kaj esploros pri la nomoj cititaj, vi scios multe pri Nobelpremiito, stataroj (kvazaŭ svedaj kamparaj servutuloj). Tia rapide legebla libro, apartenas al la kategorio kiun mi pli bone taksas je la dua legado, ĉar la elektita ŝajna malriĉeco de la stilo kondukas vin poste al malkovro de kaŝita personeco, de interhomaj rilatoj.
Anne Jausions
Via opinio pri Korto, La