Titolo | Mariagnes | |
Aŭtoro | Lorjak | |
Kategorio | Prozo originala / romanoj | |
Prezo | 8.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Budapeŝto, 1986 | |
Eldoninto | HEA | |
Klarigoj | Amromano pri eksaj bankoficisto kaj filmstelulino. | |
ISBN/ISSN | 9635711689 | |
Formato | 120 paĝoj, 20 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Mariagnes de Don Harlow Frandaĵo por parto de la homaro de Sten Johansson | Aldonu |
Fonto: Esperanto
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/mariagnesrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)
Mariagnes. Lorjak (ps.). Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1986. 220p. 20cm. ISBN 963-571-168-9. 21,00 gld.
Vivi estas danĝere. István Nemere. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1988. 159p. 20cm. 21,00 gld.
Esperanto nun aĝas pli ol cent jarojn, kaj proksimume centjara estas ankaŭ nia literaturo. Delonge, do, forpasis la tempo kiam oni bezonis saluti ĉiun libron kun granda Hura!. Nia lingvo estas sufiĉe matura, kaj nia literaturo sufiĉe longhistoria, ke ni havas devon kritiki ĉiun novan libron laŭ la samaj kriterioj, laŭ kiuj ni taksas novan verkon en ĉiu el la aliaj gravaj lingvoj.
Se Mariagnes aperus en sia aktuala formo en iu ajn el la gravaj naciaj lingvoj, la plej multaj gazetoj rifuzus recenzi ĝin pro ĝia amatoreco ĉiurilata.
Pri la teknikaj aspektoj (kompostaj, lingvaj ) mi parolos mallonge poste. Sed unue, literatura takso:
Unue, mi agnosku ke la romano certagrade distras, kvankam se mi ne devus verki recenzon pri ĝi, mi ne certas ke mi finlegus ĝin. La temo estas banala, kvankam eksperta romanisto eble kapablus kaŝi tion de la leganto. Tiel eksperta Lorjak ne estas. Franco, edzo kaj patro, estas membro de kantgrupo, kie li renkontas mondkonatan eksfilmaktorinon. Post diversaj sekretaj amoraventuroj la afero malsekretiĝas, okazas enfamilia kaoso, kaj persono kiu neniam legis detektivromanon eble sukcesus ne antaŭscii la "surprizegan" kulminon de la intrigo. Mi ne rajtas "malkovri" (unu el la du plej amataj vortoj de Lorjak) al vi la kulminon, nur diri ke ĝi bone imitas la stilon de romano de Agatha Christie. "Apriore" (la alia plej amata vorto de Lorjak) mi deziras diri nur, ke ĝi estas tamen multe malpli verŝajna. (Jes, vi pravas, ke mi - imite al Lorjak - ĵus grave misuzis la vorton "apriore". )
Lorjak plej bone verkas, kiam ŝ/li priskribas seneventajn scenojn. La dialogo tro ofte estas serio da monologoj, kaj la priskribo de eventoj estas tiel mallonga kaj malverŝajna ke la leganto miras. Enestas ĉio, kion postulas populara romano, nur mankas originaleco kaj verktalento.
La (ŝajne perkomputila) kompostado estas tiel plena de eraroj, ke ofte la senco estas malfacile divenebla. Tre bedaŭrige, kulmina sceno kiu devus esti sur paĝo 161 anstataŭiĝis per ripeto de teksto jam aperinta sur paĝo 145, tiel ke la leganto devas konstrui por si mem propran imagon pri kio okazas. Pro la abundego de komposteraroj, povas esti ke pri kelkaj mankantaj akuzativoj, intermiksiĝo de adverboj kaj adjektivoj, kaj misuzo de "si" ne kulpas la aŭtoro.
Ankaŭ Vivi estas danĝere ne havas pretendon al literatura valoro. Ĝi tamen estas interesa libro kun bone preparita intrigo. Temas pri konspiro: Militkrimulo, retrovita pro diversaj kialoj en antila insula nacio, estas reportenda al Francio por sensacia proceso. Tiel, almenaŭ, kredas la heroo de la romano, kies tasko estas trovi areton da kunlaborantoj kaj sekrete liveri la militkrimulon al la prokuroro en Parizo. Relative simpla intrigo, al kiu la aŭtoro saĝe limigas sin. La verkado estas amatora. Fininte la legon mi volis diri al la verkinto: "Vi havas iom da talento, estus bone se vi partoprenus kelkajn kursojn pri romanverkado. Nenio povas doni al vi la talenton de Graham Greene aŭ de Ferenc Szilágyi (Mistero minora), sed via malatento al detaloj, via verka kaj lingva stilo multe profitus de tiaj kursoj." Kvankam la amatoreco kelkmaniere seniluziigas la leganton, ĝi paradokse ankaŭ donas iom da freŝa aero al tiu ĝenro. Eble la pago de nur cent mil francaj frankoj al la konspirantoj ŝajnas en la hungara ekonomio monsumego? Aliflanke, la aŭtoro memoras la realismajn detalojn de vivado, ke oni ja devas manĝi, urini k.c., kion grandparte ignoras la profesiaj verkistoj.
Plej grava estas tio, ke la diversaj karakteroj en la romano neniam fariĝas vivantaj personoj. Post nemultaj paĝoj la leganto ne plu provas memori kion faras kiu, la ses konspirantoj estas nur karbonkopioj unuj de la aliaj. Nemere lasas al la intrigo interesi la legantojn, kaj tion ĝi bone faras. Komposteraroj estas neabundaj sed tre ĝenaj, kaj Nemere nepre devus kontroligi la lingvouzon en siaj libroj antaŭ ol eldonigi ilin. Por nacilingvaj verkoj la tekston kutime redaktas eldonistoj. Ĉu niaj eldonistoj timas editori? Aŭ ĉu ili mem ne kompetentas lingve? Nemere faras multajn erarojn (speciale ĝenas la uzado de ĝis en la senco de dum), nepardoneblajn en publike eldonita libro. La libro mem estas bonaspekta, sed la paĝoj tuj elfalas, tiel malforta kaj avare uzita estas la gluo kuntenanta ilin.
Malgraŭ miaj grumbloj, mi ĝuis la libron - sed se oni proponus egalkvalitan verkon al angla aŭ franca eldonisto, rifuzo estus preskaŭ aŭtomata.
Via opinio pri Mariagnes