Titolo | Jurgen | |
Aŭtoro | James Branch Cabell | |
Kategorio | Prozo tradukita / romanoj | |
Prezo | 18.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Jekaterinburg, 2001 | |
Eldoninto | Sezonoj | |
Klarigoj | Delikat-stila romano pri vojaĝo de lombardisto, iama poeto, tra fantaziaj landoj, serĉe al sia forsorĉita edzino. | |
Tradukisto, lingvo | W. Auld / El la angla | |
Formato | 239 paĝoj, 21 cm | |
Karakterizoj | Bind | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Fonto: La Ondo de Esperanto. 2001. № 12 (86)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-jurgen.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-16)
Evidente mi ne konas la ĝustajn homojn. Neniu, kun kiu mi parolis, aŭdis pri la usona verkisto James Branch Cabell (1879–1958); pri li, en mia universitata biblioteko estas neniu spuro. Nekredeble — des pli, kiam oni konsideras, ke Jurgen restas (laŭ la Auld-a enkonduko) unu el la plej ŝatataj libroj de la tradukinto. Tamen memorindas, ke skotoj tradicie ĝuas pli altan klerecon ol iliaj sudaj najbaroj, la angloj; eble pro tio anglaj kolegoj miaj ne estas aŭdintaj pri Cabell.
Aŭ eble ŝanĝiĝis la modo. Kvankam ĉiam plaĉas fantaziaĵoj (aktuale furoras en Britujo libroj — kaj furoros la filmo — pri juna sorĉisto Harry Potter, pri kiu prelegis en Zagrebo Marjorie Boulton), povas esti ke la ja imagoplena Jurgen tro intelektas, ja tro fidele spegulas homan malforton, homan falemon, por komforte kongrui kun nuntempa eskapemo.
Kaj kia eskapemo (kiu fakte — potterece — povus filme furori)! Ne ĉiu, kiel la lombardisto Jurgen, sukcesas eskapi edzinon, mezaĝon kaj profesion por eniri i.a. inferon, paradizon kaj ĉielon. Samtempe Jurgen, serĉante sian edzinon, retenas maturecon kaj saĝon, kiu ebligas al li prikomenti kaj prijuĝi sian ĉirkaŭaĵon kaj sian foje malmoralan, tamen honeste homan konduton:
“Nun mi estas pli saĝa, ĉar mi scias, ke neniu memoro malpli kontentigas, ol memoro pri tento, kiun ni rezistis... Kaj tiel okazu kio ajn, mi ne bedaŭros ĉiam, ke mi ne profitigis al mi la amon de tiu ĉi junulino” (pĝ. 39).Do pruduloj ne legu; sed tiuj, kiuj ŝatas vivi, ĝissate frandu — ne nur la rakonton mem sed principe la kvazaŭ flankajn rimarkojn de Cabell, kiuj efektive neniel flankas kaj verdire kernas en la romano kaj riĉigas ĝin per aparta spirito. Ekzemple, kiam Jurgen loĝas en infero, la aŭtoro informas, ke tie malestas akvo (pro ebla bapto-uzo). Tamen estas maro, kiu “konsistas el la sango elverŝita de pieco por disvastigi la regnon de la princo de la Paco, kaj estas laŭfame la plej granda oceano ekzistanta” (pĝ. 177). Satiro pli suka apenaŭ eblas.
Aŭ alia ekzemplo. Jen Sankta Petro, kiu “aŭdis, ke dummilite preĝoj estas suprensenditaj, ke la Disinjoro subtenu Siajn preferatojn kaj partoprenu la murdadon. Mi ne kredus — diris la bona Sanktulo haste — ke eĉ kristana episkopo kapablus tian blasfemadon ...” (pĝ. 201). Tiel oni komencas kompreni, kial Cabell estis akuzita en juĝejo en Novjorko pri maldeco kaj obsceno (la proceso kolapsis).
Tamen eble eĉ pli alloga ol la romano estas la lingvo, kiun adoptas Auld por kapti en sia traduko la stilon de la Cabell-a originalo. Studindas — sen troigi — ĉiu paĝo, ĉiu frazo. Jen flua, eleganta, imitinda Esperanto: dancas la dialogoj — kiuj multas en la romano — nature kaj senpeze; nenio torditas, nenio artefaritas. Kaj ĉio ĉi en fortike bindita formato, kiel oni atendas ĉe Sezonoj. Do resume: se Jurgen estus pentraĵo, ĝi estus vasta, grandskala; kaj eĉ se oni emus malaprobi, malaprezi la temaron, eĉ se oni emus retiriĝi, ŝokite, rekoninte sin mem, oni nepre admiru la kolorojn, per kiuj aŭtoro kaj tradukinto sian majstroverkon kunkreis.
Via opinio pri Jurgen