Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Krias la silento
Titolo Krias la silento
 
Aŭtoro István Nemere 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 16.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBerkeley, 2002 
EldonintoBero 
KlarigojPsikologia romano pri spertoj de Nobel-premiito.
ISBN/ISSN1882251350 
Formato 177 paĝoj, 21 cm 
RecenzojTemo tikla, infano kripla de Anatolo Goncharov
Kiam la silento krias de Vinko Ošlak
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Evoluo de patro

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/krisilentrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

En pluraj el siaj romanoj Nemere traktas gravajn homajn demandojn kaj dilemojn. Ni memoru ekzemple Sur kampo granita, pri traktado de iama militkriminto, La blinda birdo pri rasapartigo, Serĉu mian sonĝon pri terorismo, Dum vi estis kun ni pri eŭtanazio. Malofte li tamen pritraktis seriozan temon kun tia persisto kaj pacienco kiel en Krias la silento, lia dudeka Esperanta verko. En ĉi tiu libro oni do ne trovas la rapidan disvolviĝon de eventoj konatan el kelkaj liaj pli leĝeraj verkoj. Malgraŭ tio, ĝi havas siaspecan eksciton kaj povas kapti kaj teni la atenton de leganto kiu deziras ion plian ol nur momentan distron.

La temo de ĉi romano estas la vivkvalito de infano maksimume grave handikapita, kun korpaj kaj cerbaj difektoj tiel grandaj, ke la ĉirkaŭantoj ne vere scias, ĉu ĝi ion sensas kaj spertas el sia ekzistado. Enplektiĝas moralaj demandoj pri la valoro de vivo, eĉ eŭtanazio refoje estas tanĝata, tamen la temo, kiu ĉefe impresis min, estas tiu de patra respondeco kaj patraj sentoj.

La knabo, pri kiu temas la romano, estas ne nur tre handikapita. Li estas neplanita kaj nedezirita. Lia patrino mortas akuŝante, kaj oni alvokas la senscian patron, kiu delonge scias nenion pri la virino kun kiu li havis mallongan rilaton. Pro droguzado de la patrino dum la gravedeco, kaj pro malfacila akuŝo, la infano estas cerbe kaj korpe tre kripla, kaj oni aŭguras al ĝi mallongan sensencan vivon.

La plenkreska ĉefrolulo Theo, la patro de la knabo, estas ĵurnalisto kiu iĝas tre sukcesa romanverkisto. Oni rekonas en li la protagonistojn de pluraj aliaj Nemereaj romanoj, kie aperas verkisto aŭ artisto, kiu ŝajnas porti la aspirojn kaj revojn de la aŭtoro mem. Eblas iom rideti pri la imago de Nemere pri sukcesa verkisto. Post unu sukcesa romano Theo aĉetas luksan vilaon, ekloĝas tie kun la filo Val kaj dungas flegistinon, aŭ eble pli ĝuste estus diri sklavinon, ĉar ŝi laboras 24 horojn tage, 7 tagojn semajne. Lia eldonisto devigas lin dufoje semajne viziti akceptojn ĉe "diplomatoj kaj altsocianoj". Kompreneble, la virinoj alkroĉas sin al li kiel muŝoj sur marmelado. Kaj librofine, li pretas por la "Granda Premio" - evidente la Nobelpremio pri literaturo.

Tamen, ne tio gravas en la rakonto. Gravas la rilato inter ĉi socie sukcesa patro, kaj la misnaskita filo. Komence, tiu rilato ŝajnas preskaŭ nula. Li kaŝas la filon kiel ion hontindan, kaj malmulte okupiĝas pri li. "Val ne ekzistas mem en mia konscio kaj eĉ ne povas tiel ekzisti. Li kaj lia malsano estas unu" (p. 43). Iom post iom li tamen komencas pli kaj pli zorgi pri Val. Post kelkaj jaroj, la flegistino (kiu, parenteze, servas ne nur la filon sed ankaŭ la patron) kredu-nekredu ekhavas du-tri tagojn da libero por viziti entombigon de sia sola parenco. Dume Theo zorgas pri sia filo. Iom post iom, tre malrapide, oni rimarkas kreskantan rilaton inter la patro kaj filo, kvankam normala komunikado ne povas okazi.

Iom post iom enmiksiĝas en la rakonton ankaŭ voĉo tre aparta. Komence, oni ne scias kio ĝi estas; iaj konkretismaj poemetoj aperas, sed post nelonge evidentas, ke tio estas la konscio de Val, la knabo. Unue tiuj pecoj impresis al mi iom strange, tamen mi alkutimiĝis kaj pli-malpli akceptis ilin kiel la voĉon de tiu infano.

Sufiĉe grandan parton de la rakonto okupas amaj problemoj de la verkisto. Kvankam li facile ekhavas okazajn amantinojn, daŭran rilaton li ne sukcesas krei. Kaj sian filon li prisekretas ne nur al intervjuantaj ĵurnalistoj, sed eĉ al siaj samlitaninoj. En la romano troviĝas ankaŭ io tre malofta ĉe Nemere: bonan priskribon pri amikeco. La protagonistoj de Nemere kutime estas ege solaj, sed inter Theo kaj la kuracisto, kiu sekvis Val-on ekde la naskiĝo, kreskas vere bona kaj bele prezentita amikeco, kaj inter ili regas natura tono trafe elformita.

Fine en la rakonto la etoso ege ŝanĝiĝas de sterila, amara, preskaŭ neŭroza, al amoplena, aperta kaj malavara. Tio okazas, kiam "vera virino" enpaŝas en la rakonton kaj en la vivon de Theo. Ŝi estas la virino de liaj revoj, kaj ŝi per sia elektronika muzikinstrumento krome malkaŝas, ke la senkontakta kaj kripla Val estas muzika geniulo, kies unua komponaĵo vekas tujan sukceson ĉe la publiko. Post tre longa rakonto, kie malmulto ŝanĝiĝis, la fino ŝajnas iom mallonga kaj abrupta, sed tio sendube estas intenca. Tiu fino ankaŭ ligas la rakonton kun la konata kazo de la nobelpremiita verkisto Kenzaburo Ôe kaj ties filo.

Mi jam kun eta ironio menciis la grandan socian sukceson de la ĉefrola verkisto, kiu eble ne tre realisme spegulas la ĉiutagan vivon de vera verkisto. En la rakonto aperas sufiĉe multe da medicinaj priskriboj pri la handikapita infano kaj pri la sciencaj esploroj pri li kaj aliaj kazoj. Ankaŭ tiuj priskriboj ŝajnas al mi tre malrealismaj. Oni multe sed nebule parolas pri difektoj antaŭ- kaj dumnaskiĝaj, sed krome enmiksiĝas ial "genetikaj" kaŭzoj de la difekto - kvankam evidentas, ke ambaŭ gepatroj estis denaske sanaj kaj normalevoluaj. Eblas eĉ suspekti, ke la aŭtoro ne vere scias, kio estas genetiko (krom se li estus malfrua adepto de Lysenko...) "La cerban difektiĝon kaŭzis unuavice la ĉenaskaj anomalioj, sed la efektoj damaĝaj, genetike hereditaj estis kaŭzitaj de la organismo de la patrino." (p. 69).

La supre menciitaj nerealismaj partoj tamen ne tre gravas. La esenca temo de ĉi verko estas la psikologia evoluo de la patro, kaj tiu evoluo estas - laŭ mia opinio - realisme kaj pensinde prezentita. Nemere ne rakontas pri ĝi, li ne prezentas ĝin per abunda interna monologo aŭ psikologiaj konsideroj. Li scenigas ĝin per la ĉiutagaj agoj kaj dialogoj de Theo. Kaj li permesas al tiu evoluo okazi malrapide, iom post iom. Eĉ ĉe la fino, malgraŭ ties iom troigita subita sukceso de patro kaj filo, ni tamen sentas ke restas ankoraŭ multe da onta evoluo. Do, Nemere ĉi tie kombinas kliŝe feliĉan finon sur la socia kampo kun pli nefermita, esperiga fino sur la psikologia kampo.

Kiel en aliaj verkoj, kie Nemere surscenigis verkiston, ankaŭ ĉi-romane ni ricevas iom da pensoj pri verkado. Fojfoje ili estas samtempe pensindaj kaj iomete ridindaj. "Ĉiu verkisto estas iel eksterulo, kiu vidas la erarojn de la aliaj" (p. 36). "Planti novan romanon kaj komenci verki ĝin - estis pli multe ol konkeri virinon, li kredis" (p. 38-39).

En la lingvaĵo de ĉi verko oni trovas eble malpli da tipaj Nemerismoj aŭ orienteŭropismoj ol kutime. Unu tamen ripetiĝas oftege: la uzo de ne unu en la signifo pli ol unu. Plej ofte la kunteksto ja sufiĉas por certigi, ke temas pri tiu signifo, ne la mala malpli ol unu = neniu, kiu estus same logika. Escepte tamen povus esti miskompreno. "Dum la pasinta tempo Theo ne unufoje ekpensis: kiel vivas Hella?" Tiu frazo sendube por orienteŭropano signifas, ke Theo plurfoje pensis tion. Por svedo ĝi signifas nepre, ke li neniam pensis tion. Iufoje aperas emfaza en tiu esprimo, ekz. en "la poeto vere estis tie, eble eĉ ne unufoje" (p. 17), kie "eĉ ne unu" ŝajnas signifi pli ol unu. Sed en "li [...] eĉ unufoje ne rigardis ĝin" (p. 84) ŝajnas same evidente, ke "eĉ unufoje ne" signifas neniam. Iom riska distingo, sendube... Ofte en ĉi romano oni legas la vorton neunufoje. Al mi estas granda mistero, kial preferi tiun kvinsilabaĵon kun logike ambigua signifo, antaŭ la klara trisilabaĵo plurfoje.

Eblus verki apartan eseon pri la personaj nomoj ĉe Nemere. Ofte ili estas iom anglecaj, sed ankaŭ aliaj nomoj kun okcidenta nuanco aperas. Eble tio plifortigas la vendadon en Hungario. En ĉi libro la verkisto Theo havas amafereton interalie kun Lia Womb (angle = utero), kiu tamen ne iĝas patrino de lia infano. Ĉu intenca ŝerco? Neeble scii. La samo validas pri la finfina vivkunulino de Theo, kies nomo tekstas Yunta Lingar. Se vi asocias ion, ĉu tio okazas pro aŭtora intenco aŭ ne?

Pro la skrupula traktado de serioza temo mi konsideras la romanon Krias la silento kiel unu el la plej interesaj en la Nemerea dudeko. Eble tamen mankas iom da viglo en la rakontado, sed tion kaŭzas sendube ĉefe la temo, kiu postulis retenitan tonon.

 

Opinioj pri Krias la silento

Jov (2010-10-11):
Inspirita de la spertoj de Kenzaburo Oe kaj lia filo Hikari. Tre tusha rakonto.


Via opinio pri Krias la silento