Titolo | Sep manifestoj DADA | |
Aŭtoro | Tristan Tzara | |
Kategorio | Prozo tradukita / rakontoj | |
Prezo | 6.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Berkeley, 2001 | |
Eldoninto | Bero | |
Klarigoj | Fondaj tekstaj de avangarda artmovado. Kun zorge artisma tipografio. | |
Kontribuantoj | Desegnaĵoj de Francis Picabia | |
Tradukisto, lingvo | I. Oneţ / El la franca | |
ISBN/ISSN | 1882251326 | |
Formato | 52 paĝoj, 22 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Fonto: Fonto N-ro 278, februaro 2004
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-15)
La dadamovado ekvivis en la 1910-aj jaroj. Diversloke agis dadaistoj, sed la dadamanifestojn Tzara prezentis en Zuriko kaj en Parizo, kien li poste translokiĝis. Unu el la manifestoj enhavas priskribon kiel fari dadapoemon: Prenu ĵurnalon. Prenu tondilon. Elektu en la ĵurnalo artikolon havantan la longon kiun vi intencas doni al via poemo. Eltranĉu la artikolon.
Poste eltranĉu zorge ĉiujn vortojn formantajn la artikolon kaj metu ilin en sakon. Skuu milde. Poste eligu ĉiujn eltranĉaĵojn unu post la alia. Kopiu ilin diligente en la ordo en kiu ili eliris el la sako. La poemo similos vin. Sekvas, en la sama manifesto, ekzemplo de poemo tiel farita.
Oni vidas en leksikonoj ktp, ke dadaistoj ofte estas vidataj kiel neniigantoj de tradiciaj kulturaj valoroj. Jes, la epoko antaŭ la dua mondmilito, kiam la dadaistoj agis, tre verŝajne malsimilegas la hodiaŭan. Multege da teknikaj novaĵoj nuntempaj ne ekzistis tiam, sed precipe la klasika kulturo multe dominis kaj oldaj moralismaj virtoj, ekzemple rasismo, koloniismo, militemo, ankoraŭ estis fortaj.
Inter dadaistoj inventiĝis novaj artformoj, kaj per tio dadaistoj kreis fundamenton de nova modernisma kulturo.
Sekvis multe da diversaj poetoj kaj artistoj, kiuj kreis laŭ la priskribo de Tzara. Ekzemple, oni kreis/as perkomputile hazard-poemojn. Aliaj ekzemploj de dadaismaj artformoj, kiujn aliaj artistoj poste plievoluigis, estas sonpoemoj kaj bild-poemoj.
En la 1960-aj jaroj, mi mem malkovris la dadaistojn. Multe da dadadokumentoj re-aperis, kaj mi aĉetis multe da pridadaj eldonaĵoj.
Samtempe venis multe da verkoj de novaj poetoj kaj artistoj, kiuj estas inspiritaj de la frua dadaismo. Ĉio ĉi tre instigis min dum miaj dudekaj jaroj.
La Tzarajn dadatekstojn mi tamen ne legis (ĉar ili estis franclingvaj). Mi legis nur liajn postajn surrealismajn poemojn tradukitajn en la svedan.
La esperantigitajn manifestojn de Tzara mi legas kun interesiĝo, sed mi rimarkas, ke la manifestoj estas (por mi) malpli facile legeblaj ol dadapoemoj.
La manifestoj estas kvazaŭ skribitaj precipe por aliaj tempo kaj kulturo, kiuj ne plu ekzistas, sed tamen oni pli-malpli povas legi ilin kiel poeziaĵojn.
Estas ja bonege, ke venas al Esperantio dokumento pri modernismo, kio kreas bonvenajn referencojn por modernisma kreado en la E-mondo.
Via opinio pri Sep manifestoj DADA