Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Cikoni-kalifo, La
Titolo Cikoni-kalifo, La
 
Aŭtoro Miĥaelo Babits 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 1.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBerlino, 1929 
EldonintoRudolf Mosse 
KlarigojBrile penetra bildo de disduiĝanta personeco.
Tradukisto, lingvoK. Bodó / El la hungara
Formato 187 paĝoj, 17 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Cikoni-kalifo, La" ne estas havebla!


Recenzo de Kopar (K. Kalocsay)

LA CIKONI-KALIFO

Fonto: HungaraHeroldo 1929:6,B. eldono, p. 8.
Aldonita de Ada Csiszar (2004-07-09)

Fine do aperis la delonge preta traduko, kaj la listo de hungaraj tradukaĵoj riĉiĝis denove per reprezenta verko.

Granda plezuro estis por mi relegi la konatan kaj amatan romanon en Esperanto- traduko. Por la hungaraj esperantistoj ne estas necese konigi la verkojn, verŝajne ĉiu konas ĝin, la historion de la kompatinda, duviva Elemiro Tabory, kiu bela, sana, talenta, riĉa junulo, estas premata de sinsekvaj inkubsonĝoj, vivante en ili malnoblan vivon de mizera trompanto, kaj murdanto kaj fine pereante pro tiu ĉi fatala duobliĝo de sia vivo.

Nun do ankaŭ la eksterlandaj esperantistoj ĝuos la magian vizian forton de Mihaly Babits, kiu kreas el sonĝoj kaj imagoj pli karnan realon ol la vivo mem, kaj kiu psiĥologiajn profundojn kaj simbolismajn perspektivojn vivigas per la nerva vibro de travivaĵo, per la frapantaj turnoj de atentkatena okazaĵo.

La esperantistaro vere ricevis donacon per la verko, kiun li certe altetaksos kiel brilan trezoron de sia tradukliteraturo.

Pri la traduko mi povas diri nur la vortojn de laŭdo. La tradukinto absolute disponas pri la tuta esprimkapablo de Esperanto, li estas ĝia evoluiganto kaj riĉiganto. Liaj vortkonstruoj estas nepre elegantaj, nenie oni trovas neglektajn troprecizigojn, senvivajn vortĉarpentaĵojn, mallertajn vortomonstrojn. Li estas kuraĝa, sed ĉiam facila. Liaj frazoj vivas, ĉio vorto estas sur la ĝusta loko, havanta tiel la plej bonan esprimvaloron. Lia stilo estas nepre Esperanta kaj tamen ĝi respegulas ĉiun stilapartaĵon de la originalo. Kuraĝe li povas reprodukti la strat-lingvon kaj kun plena sukceso. Legante partojn el la originalo kaj la traduko oni sentas tute la saman guston sur la lango. La traduko estas la perfekta Esperanta Cikoni-kalifo.

La libron ornamas la portreto de la aŭtoro. La noto pri la aŭtoro estas tre kolorriĉa kaj verve entuziasmo pri M. Babits kaj pri lia — koncize konigita — verkaro.

Babits verkis belegan, kortuŝan kaj animinstigan antaŭparolon por la Esperanta eldono.

 

Via opinio pri Cikoni-kalifo, La