Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Faraono, La
Titolo Faraono, La
 
Aŭtoro B. Prus 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 27.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 2017 (nova eld.) 
EldonintoFonto 
KlarigojRakonto pri la antikva Egiptio.
Tradukisto, lingvoK. Bein (Kabe) / El la pola
Formato 259+316+260 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Tri vol. 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Bert Schumann

Povo tiam kiel nun

Fonto: Mi legis la 3 volumojn
Aldonita de Bert Schumann (2014-06-18)

La komenco estas iom enua priskribo pri Egiptujo, tio eble necesis por endormigi la tiaman caran cenzuron.

La postaj ĉapitroj pri la konduto de la juna faraono memorigis min pri ideoj de socialistoj kontraŭ kapitalistoj. Estis interese scii, ke jam antaŭ 200 jaroj oni same pensis kaj sentis kiel hodiaŭ postulas maldekstruloj.

La diskutoj inter la diversnivelaj gvidaj tavoloj bone priskribas kiel hodiaŭ funkcias normala politika vivo kaj kutima regado de lando kaj granda firmao.

La akiro kaj kaŝado de sciencaj konoj per la pastraro kaj ĝia okaza (mis)uzo por blufi-mistifiki la normalan popolon, tio forte memorigas min pri kiel tiamaj nazioj kaj nunaj mondaj ĝendarmoj provas fi-influi la mondon kaj pravigi agresajn militojn, eĉ pereigante la propran popolon. (ekz. la 2 novjorkaj turoj).

La tuta verko disvolviĝas tiel ke ne eblas scii kio okazos poste. Tiel daŭre restis suspenso sufiĉe forta, kaj mi daŭre emis plulegi plej baldaŭ.

Bolesław Prus, samtempulo de LLZ, komprenis la mondon pli bone ol ni modernuloj.

Elstara traduko, malmultaj eraretoj. Mi tre ŝatis ĝin kaj rekomendas al ĉiu. Bert Schuman

 

Via opinio pri Faraono, La