Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Flug des Kakadus, Der
Titolo Flug des Kakadus, Der
 
Aŭtoro Trevor Steele 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 14.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroWien, 2019 
EldonintoPhoibos 
KlarigojGermana traduko de romano pri la invado kaj okupo de Okcidenta Aŭstralio far britaj enmigrintoj.
Tradukisto, lingvoCh. Cimpa / En la germanan
ISBN/ISSN9783851612080 
Formato 346 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Vinko Ošlak

Trevor Steele: Der Flug des Kakadus

Aldonita de Christian Cimpa (2019-09-18)

Trevor Steele estas konata aŭtoro el Aŭstralio en sia gepatra angla, kaj eĉ pli en sia adoptita dua lingvo, la internacia Esperanto. Ni troviĝas, legante la romanon, antaŭ la fino de la 19-a jarcento, en la brita kolonio de Okcidenta Aŭstralio. La kerna konflikto estas inter la profitavidaj britaj negocistoj kaj farmistoj, kiuj pli kaj pli elpuŝas el la fekunda tero la indiĝenajn tribojn, kaj la indiĝenaj triboj, kiuj batalas kontraŭ la invadintoj. La ĉefaj roluloj sur ambaŭ flankoj estas Billy Dixon, juna angla enmigrinto, kiu venis al Aŭstralio serĉi sian bonŝancon kaj Jangabara, tre kapabla kaj lernema indiĝeno, kiu eĉ amikiĝas kun Billy kaj de li lernas la eŭropajn kulturajn sciojn kaj la eŭropan batalteknikon. Jangabara por longa tempo forlasis sian tribon kaj sian grandan onklon Elmaru, ĉar tiu volis lin limigi koncerne la virinojn. Sed post daŭro de la tempo kaj kresko de la konflikto inter la indiĝenoj kaj la farmistoj kaj la ilin protektantaj policistoj, al kiuj kune apartenis Billy kaj Jangabara, tiu devis alpreni finan decidon – kaj li mortigas sian amikon por tiel reveni al sia tribo kaj batali kontraŭ la anglaj invadintoj. La rakonto finiĝas tiel, kiel finiĝis ankaŭ la vera historio de Aŭstralio: venkis la britoj kaj la aborigenoj estis puŝitaj en siajn nefekundajn »rezervejojn«, kie ili morale kaj fizike kadukas ĝis niaj tagoj, kvankam la aŭstralia registaro provas la krimojn de la »pionira« epoko kompensi per nova politika sinteno kaj komunika tono.
Kio la rakonton faras granda literatura verko, ne estas unuarange la por eŭropa aŭ iu ajn eksteraŭstralia leganto interesa aŭstralia pejzaĝo kaj historiaj donitaĵoj, sed la maniero, per kiu la aŭtoro ĉion ĉi literature prezentas. Kaj unu el la ĉefaj markoj de bona literaturo estas, ke la verkisto ne ludas rolon de morala »apostolo«, kiel oni tion ofte renkontas en unugroŝaj libroj, sed lasas ĉian prijuĝon, ĉu politikan, ĉu mondperceptan, ĉu religian, ĉu moralan al la leganto. La afero de la aŭtoro estas kredinde la aferojn prezenti – la komento kaj valorigo de la aferoj apartenas al la leganto. Kaj Trevor Steele tion perfekte majstras. Finleginte la libron la leganto tamen bone scias, je kiu flanko troviĝas la koro de la verkisto, tamen tio neniam en la teksto estas altrudita aŭ emocilude alsugestita, kaj tio el la historia bildo kaj raporto faras veran beletran majstroverkon.
Mi raportas ĉi tie ne pri la origina, esperantlingva, sed pri la germanlingven tradukita versio, do estas konvene prezenti ankaŭ la tradukiston. Unue, ĉar tio simple estas fakto. Due, ĉar parte nia kulturo ne komprenis jam plene la rolon de »kungenia« valoro de la traduka laboro ĉe la beletraj tekstoj. Ĉar la saman frazon oni povas traduki diversmaniere, kaj ĉar ĉiu tradukisto tion faras laŭ propra maniero kaj stilo kaj lingva voĉo, sen tamen falsi la originan enhavon, stilon kaj voĉon, la bona beletra traduko same estas arta laboro. La tradukinto de la romano Flugi kun kakatuoj (germane: Der Flug des Kakadus) estas Christian Cimpa, kunlaboranto de la Aŭstria Nacia Biblioteko (iama Imperiestra Biblioteko) en la sekcio por lingva planado kaj interlingvistiko, nomata ankaŭ Internacia Muzeo de Esperanto. Kaj tre grava informo: Christian Cimpa ne estas nekonata novulo per sia beletra traduko el Esperanto en la germanan. En la jaro 2017 la viena eldonejo Edition Atelier eldonis fascinan romanon, origine verkitan de viena esperanta verkisto Hans Weinhengst Turstrato 4 (germane: Turmstraße 4). Mi ne dividas nepre la politikajn perceptojn de la aŭtoro, sed mi povis tuj agnoski lian literaturan valoron – kaj ne malpli la kapablon de Christian Cimpa tion redoni en la adekvata germana traduko. Mi sciis, ke mi la nomon de la tradukinto ne forgesu, ĉar el la sama plumo aŭ klavaro tre verŝajne venos pliaj tradukoj de la sama rango. Antaŭ nelonge tio okazis. La sama tradukisto, kies germana traduko de Weinhengst surprizis aŭstrian literaturan publikon, nun antaŭmetas al la leganto en la germana lingvo la romanon de Trevor Steele Flugi kun kakatuoj / Der Flug des Kakadus, eldonita ĉe la viena eldonejo Phoibos Verlag. Certe la ĉefa celo de tiaj tradukoj ne estas propagandi la internacian lingvon de Zamenhof, sed peri altkvalitajn beletrajn verkojn, origine verkitaj en tiu lingvo. Tamen neniu, kiu legis la unuan aŭ nun la duan tradukon el la esperanta origino en la germanan, povos plu dividi ridindan antaŭjuĝon, ke Esperanto estas senviva kabineda konstruaĵo, ne kapabla redoni la pli fajnajn pensajn kaj emociajn stimulojn. Espereble la serio de bonaj tradukoj kiel tiu ĉi ne estas finita…

 

Via opinio pri Flug des Kakadus, Der