Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sendependaj homoj
Titolo Sendependaj homoj
 
Aŭtoro Halldór Laxness 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 30.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNovjorko, 2007 
EldonintoMondial 
KlarigojRomano pri la kredoj kaj vivoj de islandaj kamparanoj en la unua duono de la 20a jarcento.
Tradukisto, lingvoB. Ragnarsson / El la islanda
ISBN/ISSN9781595690562 
Formato 478 paĝoj, 22 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Leif Nordenstorm

Nobel-preminivela verko

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

La libron "Sendependaj homoj" verkis la islandano Halldór Kiljan Laxness, Nobel-premiito en 1955. Ĝin tradukis la kandidato por la Nobel-premio Baldur Ragnarsson. La libro troviĝas en listo pri la cent plej bonaj verkoj de la mondo laŭ internacia enketo de konataj verkistoj en 2002.
Legonte la libron mi kompreneble supozis ke la libro estos io aparta. Post 475 paĝoj mi tre kontentas. La ĉefpersono Bjartur loĝas en izolita valo en Islando. Dum sia junaĝo li devis labori por aliaj homoj. Pro tio lia ĉefa vivideo iĝis sendependeco. Li sukcesas aĉeti propran bienon Somerdomoj, kie li kaj lia familio dum en ege malfacilaj kondiĉoj sukcesas vivteni sin per ŝafobredado. Pro la unua mondmilito la islanda ekonomio dum kelkaj jaroj floradas, ĉar aliaj landoj volas aĉeti islandan ŝafoviandon kaj aliajn varojn. Dum tiuj ĉi jaroj la vivo plifaciliĝas. Por Islando la paco tamen signifas ekonomian krizon. Tion devas sperti ankaŭ Bjartur kaj lia familio, kiu jam antaŭe renkontis aliajn krizojn: morton de familianoj kaj neplanitan gravediĝon de la amata filino Asta Sunlilio. Kvankam ŝi estis ege amata de la patro, post ŝia gravediĝo la patro ne plu volas rilati al ŝi.
La verkisto iam diris ke li verkis la libron parte kiel respondon al la verko La greno de la tero de la norvego Knut Hamsun. La unua vorto de ties ĉefpersono estas „jes“. La unua vorto de la ĉefpersono Bjartur tial fariĝis „ne“. Tiu vorto karakterizas ankaŭ lian sintenon al la aliaj homoj: necedema, decidema kaj malmultvorta. En la fino de la libro Bjartur tamen fariĝas pli cedema kaj komencas kompreni ke ekzistas malsamaj ebloj prijuĝi unu aferon.
La verko kaj la traduko estas Nobel-preminivelaj. La libro estas bele eldonita kun ŝatinda kovrilo, tamen sendependa de la verko.

 

Via opinio pri Sendependaj homoj