Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kormoranoj ankoraŭ ne revenis, La
Titolo Kormoranoj ankoraŭ ne revenis, La
 
Aŭtoro Nándor Gion 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 4.20 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBielsko-Biała, 1991 
EldonintoKLEKS 
KlarigojPri la eterna konflikto inter la infana kaj plenkreskula mondoj.
Tradukisto, lingvoL. Huszár / El la hungara
ISBN/ISSN8385159010 
Formato 114 paĝoj, 19 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Rikardo Kaŝ

La kormoranoj ankoraŭ ne revenis

Fonto: La Kancerkliniko 61 (1992) / LaSago 47 (2008)
Aldonita de Ĵak Le Puil (2008-09-03)

La ĉefroluloj estas aro da kormoranoj : ja ĉirkaŭ ili ĉio okazas. Unuflanke plenkreskuloj kiuj volas sklavigi ilin por fiŝkaptado, aliflanke infanoj kiuj volas liberigi ilin. Vi devas elekti vian kampon. Evidente, la aŭtoro faras ĉion por decidigi vin ĝuste. Li atingas tion, ĉar li rakontigas al ni la historion pere de unu el la infanoj, do ni ĉion vidas laŭ ties vidpunkto. Temas pri 11/12-jara knabo, do fakte juna homo kiu forlasas infanecon sed ankoraŭ ne atingas maturecon. Jen la aĝo je kiu infanoj ekkomprenas ke plenkreskuloj ne estas ĉionpovaj, ke la reguloj de la socio ne estas ĉiam la plej bonaj, ke la vivo ne ĉiam havas feliĉan finon.
Do, kvankam tiu ĉi romaneto temas pri infanoj, ĝi tute ne estas infaneca. Temas preskaŭ pri longa prozpoemo, kaj ĝi estas dokta miksaĵo de fantasto kaj realo. Ĝi spegulas la vivon, ĉar en ĝi estas kaj vivo, kaj... morto. La stilo estas malpeza kaj luma, riĉa sed simpla, do taŭga por ĉiuj gustoj.

 

Via opinio pri Kormoranoj ankoraŭ ne revenis, La