Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Malfacilas esti dio
Titolo Malfacilas esti dio
 
Aŭtoro Arkadij kaj Boris Strugackij 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 6.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 1992 
EldonintoImpeto 
KlarigojEn la obskura mezepoko de fora planedo Don Reba strebas instali faŝisman reĝimon.
Tradukisto, lingvoA. Ĵuravljov / El la rusa
ISBN/ISSN573120019X 
Formato 168 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Malfacilas esti dio" ne estas havebla!


Recenzo de Aleksej Birjulin

Kio kaj nu aŭ Malfacilas esti redaktoro

Fonto: La Ondo de Esperanto. 1995. №3–4 (22–23)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-strug1.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)

Esperantaj tradukoj el la naciaj lingvoj primare celas konigi la tradukitan verkon kaj aŭtoron al eksterlanda publiko. Verŝajne la saman celon havis ankaŭ la eldonejo Impeto per aperigo de la recenzata verko en la traduko de Aleksej Ĵuravljov.

Traduki verkojn de la famaj fratoj-verkistoj estas tasko tre malfacila pro la kontrasto, kaŭzita de neordinaraj situacioj postulataj de la SFa ĝenro unuflanke, kaj uzado de ĉiutaga, ordinara lingvaĵo. Kun la lingvaj kliŝoj tiom kutimaj kaj naturaj por la ruslingvanoj, ke ili perceptiĝas en la parolo aŭ legado tute senpripense. Nur etaj detaloj, preskaŭ ne rimarkeblaj, povas havi grandan signifon kaj aldoni tiun aŭ aliun nuancon, kiu ŝanĝas la sencon aŭ donas apartan komprenon.

La ordinara ruslingva esperantisto apenaŭ legos tiun ĉi libron en esperanto, ĉar ĉiuj ŝatantoj de fratoj Strugackij legis/havas la originalan ruslingvan tekston. Do, nome, la alilingva leganto, konanta nek ruslingvajn rutinajn kliŝojn, nek la slangon de nialandaj junularaj tendaroj — kiel tiu leganto povas percepti la ĵuravljovan tradukon?

La leksiko de la traduko estas ne tre riĉa. Eĉ tre neriĉa. Ŝajnas, ke la tradukinto uzis preskaŭ nenion krom la notora minimuma vortareto de V.Gakalenko. La rolantoj konstante “fiksrigardas”, “fiksaŭskultas”, okultranĉe kaj altrude “jenas”. Abunde uziĝas malfacile percepteblaj kunmetaĵoj, ŝajnas, ke nepravigitaj, ekzemple: junurbaninoj, ordekoraĵoj, amverkoj k.s. Ofte oni ankaŭ “umas”: umaj cirkonstancoj (p.39) anst. sensencaj cirkonstancoj, umis (p.44) anst. celis. Oni estas kurantaj (p.59) anst. fuĝantaj, sin klinas anst. riverencas k.s.

La teksto enhavas riĉegan spektron de eraroj ekde la rusismoj, paŭsaĵoj ĝis misuzo de la akuzativo kaj transitiveco. Estas eĉ tute tradiciaj, t.n. bazaj komencantaj eraroj senjoro anst. sinjoro (p.21) aŭ moŝtulo (p.45), kraĉas al … kaseroloj anst. en kaserolojn (p.67), ambasadorejo anst. ambasado (p.68), ĉesu vi la langojn juki anst. grati (p.65) k.m.a.

Apartan atenton meritas uzado de la t.n. falsaj amikoj de tradukanto — esperantaj vortoj forme similaj al la rusaj, sed havantaj alian sencon. Ekzemple, vera inteligento (p.38 pri Budaĥ) anst. inteligenciano. La siberia tradukinto misuzas la terminon kitelo anstataŭ oficira uniformo (p.45), kvankam klaras, ke kitelo estas rusa ĥalat, sed ne kitelj. Mistrafe estas uzata bokalo (farmacia termino, laŭ PIV), anstataŭ pli korektaj kaliko, pokalo, vazo (p.60) k.s. Sed la tradukinto eĉ pli kuraĝas: li sukcesas surbaze de la pruntita rusa vorto kurtuaznyj riĉigi esperanton per kurtuaza.

Mis-efikas ankaŭ la vortoj, kiuj prezentas kombinon de la gramatikaj kaj kompostaj eraroj, kiel defekta anst. difektita.

Ne ĉiam celtrafas la rutinaj tradukistaj trukoj, ekzemple ĝeneraligoelipso. Neŭtrala stufita kun legomoj (p.68) apenaŭ komprenigas al la leganto la odoron de la ursa (kampa) ajlo (ĉeremŝa), kiu estas agrabla nur al tiuj, kiuj ĝin manĝas.

Kurioza ekzemplo: …defendanta absolutismon de feŭda frivoleco…. Pri kio temas? “Absolutismo. sistemo de regado per absoluta aŭtoritato” (PIV, p.4). “Feŭdo. Unu el la tri formoj… de la mezepoka proprieto: bieno… Feŭda. Rilata aŭ feŭdo.” (PIV, p.279) . “Frivola. Malserioza, bagatela, vanta.” (PIV, p.318). La scivolema leganto povas ricevi belan ludon enmetante la difinon en la frazon kaj deĉifrante ĝin.

Sur la 39a paĝo temas pri Don Satarina; sub influoj de hemikranio li povas eldiri tiajn ordonojn, ke kadavroportantoj ne sukcesas forporti mortigitojn…. Ĉu vere? Laŭ la aŭtoroj temas pri kolecista malsano. Hemikranio estas terura kapdoloro ĝis naŭzo, en kiu la malsanulo ne povas movi sin, foje eĉ ne paroli, sed la konata simptomo de la kolecista malsano estas subitaj senkaŭzaj eksplodoj, malamikeco al la tuta mondo.

La peterburgaj fratoj uzis la minusklan nobeltitolon don. La tradukinto arbitre uzis ĝin majuskle (ho, ne ĉiam, samkiel ne ĉiam majusklas la Gaja Turo). Vera tohuvabohuo regas ĉe deklinaciado de Don. Iam estas uzata tiun Don, jen kiel formo akuzativa — Don-on Reba (p.109), jen nominativa — ĉu la reĝon, ĉu diablon, ĉu Don Reba (p.60). Same pri la akuzativo ĉe la propraj nomoj: Rumata-n (p.68) kaj Rumatan (p.70). La du formoj de la religia posteno pastro Cupik kaj patro Arima ne pravigeblas per la originalo, kie estas la sola otec.

Plia ekzemplo. Temas pri la sintezilo, kiu produktis oron el rubaĵo. Ne vane la aŭtoroj nomis ĝin sencitile, do Midaso, sed ne “Midas”, laŭ la bone konata mita caro. Se sekvi PIVon, devas esti Hitlero, sed ne Hitler, sed ni prefere pli rapide venu al la fino, ĉar la matrikulado povas daŭri tre longe. Ja eblas ankoraŭ diri pri poetika stalono, kiu diskrete trotis k.s., kvankam la moskva volumo estas pli valora ne por la esperantistaj stilistoj, sed por la dialektologoj, studantaj la temon de la naciaj dialektoj en esperanto…

Ho, tiuj rusismoj. Ni ne plu traktu ilin, menciante nur la absurdan kaj sensencan nu kaj kio, kiu por nepreparita neruslingvano ekvivalentas kun kio kaj nu.

La traduko prezentas “sublinian” tradukon, faritan tre rapide, de neniu kontrolitan, ne redaktitan kaj fuŝe provlegitan. Pri tio atestas la unua linio de la antaŭparolo, subskribita, interalie, de la respondeca redaktoro. Du eraroj en la nomoj de la aŭtoroj en la unua linio de la libroteksto — Akadij anst. Arkadij kaj Stugackij anst. Strugackij. Cetere, la kvardeklinia antaŭparolo kun revtorpore, enstaligi reĝimon, profaŝista, nacilingvaj votaroj k.s. ja kongruas kun la stilo de la tradukinto. La antaŭparolintoj antaŭ enkonduki la neologismon anizotropa povus malfermi PIVon kaj trovi tie la pretajn terminojn anizotropia kaj neizotropia perfekte taŭgaj por la traduko, sed… Vere, malfacilas esti ne nur dio kaj tradukanto, sed same malfacilas esti redaktoro, jam estante respondeca redaktoro.

Sed la papero kaj bindo estas vere bonkvalitaj…

 

Via opinio pri Malfacilas esti dio