Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Bildstria gvido al genetiko, La
Titolo Bildstria gvido al genetiko, La
 
Aŭtoro Larry Gonick kaj Mark Wheelis 
KategorioScienco kaj tekniko, Bildrakontoj, medicino
Prezo 14.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSeulo, 2020 (2a eld) 
EldonintoLibrejo Akademio 
KlarigojEnkonduko por granda publiko, kun multe da humuro.
Tradukisto, lingvoSung Ho Cho / El la angla
ISBN/ISSN897616155093470 
Formato 216 paĝoj, 22 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
La Bildstria Gvido al Genetiko de Ralph Lewin
Kial vi fariĝas simila al viaj gepatroj, ne al la najbara laktisto? de László Szilvási
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Leszek Kordylewski

La Klono de Profesoro Cho

Fonto: Revuo Esperanto (UEA) Januaro, 1998
Aldonita de Cho Sung Ho (2020-11-12)

"Kial mi ne aŭskultis mian panjon kaj ne fariĝis advokato?" - demandas frustrita studento sur la paĝoj de ĉi tiu humura bildlibro, aludante al la komplekseco de genetiko. La lertaj aŭtoroj de la amuza verko tamen sukcesis transformi la taskon studi biologion al vera plezuro. La duopo Gonick (artisto fama pro sciencaj desegnaĵoj) - Wheelis (sperta aŭtoro de scienc-popularigaj tekstoj) kreis verkon ege allogan. Prof. Cho, biologo-esperantisto, kompetente elangligis la libron. La korea eldonisto Librejo Akademio certigis altkvalitan formon. Fine, la indekso kaj terminologia vortareto vere utilas. La libro do aperas samtempe amuza kaj kleriga, alloga, humura kaj bonkvalita. Se vi ne ankoraŭ komprenis la Mendelan heredadon kaj la sekretojn de la DNA-molekuloj, jen vi ĝuos ekkomprenon. Impresas la abundeco de la ilustraĵoj kun spiritaj tekstoj.
Prezenti genetikon facile al la esperantistaro ŝajnas la ĉefa celo de la verko. Sed krome la E-lingva klono de libro el prestiĝa multtema serio kreas novan ŝancon popularigi Esperanton inter sciencistoj. Montru la libron al ne-esperantista instruisto de biologio aŭ al profesora konato, kiuj pene baraktas kun sia "profesia" uzo de la angla ... La vere imitinda kaj valora verko de Gonick-Wheelis-Cho impresos ilin kaj helpos kontraŭbatali la miton ke "la angla servas bone kiel la internacia lingvo de sciencoj". Ja ni scias ke Esperanto taŭgas pli.

 

Opinioj pri Bildstria gvido al genetiko, La

Alejandro MEJIA (2004-04-14):
Aĉetinda libro por kiu volas scii pli pro genetiko! Tute komprenebla kaj amuza! Mi pli bone komprenis la gvido ol mia edzino, kiu estas biologiisto!


Via opinio pri Bildstria gvido al genetiko, La