Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Bildstria gvido al genetiko, La
Titolo Bildstria gvido al genetiko, La
 
Aŭtoro Larry Gonick kaj Mark Wheelis 
KategorioScienco kaj tekniko, Bildrakontoj, medicino
Prezo 14.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSeulo, 2020 (2a eld) 
EldonintoLibrejo Akademio 
KlarigojEnkonduko por granda publiko, kun multe da humuro.
Tradukisto, lingvoSung Ho Cho / El la angla
ISBN/ISSN897616155093470 
Formato 216 paĝoj, 22 cm 
RecenzojLa Klono de Profesoro Cho de Leszek Kordylewski
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Kial vi fariĝas simila al viaj gepatroj, ne al la najbara laktisto? de László Szilvási
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ralph Lewin

La Bildstria Gvido al Genetiko

Fonto: esperanto USA, numero 2, 1997
Reta ligilo al la originalo: https://www.esperanto-usa.org/bulteno/arhxivo/1997/02/eo
Aldonita de Cho Sung Ho (2020-11-12)

Imagu: mi estas tiom aĝa, ke mi ne memoras akrajn diskutojn inter miaj profesoroj, ĉu peras la heredajn genojn proteinoj aŭ nukleaj acidoj. Mi tiam pensis, la proteinoj; mi malpravis! Nuntempe preskaŭ ĉiu scias ke DNA estas la kerna peranto de genoj. Multajn jarojn poste, mi protestis ĉe kunprofesoro ke ne ekzistu specialisma fako pri molekula biologio. Denove mi eraris! Ĝi ne nur ekzistadas, sed ĉiun jaron pli kaj pli komplikiĝas. Malfacile estas por maljuna profesoro kia mi komprenadi ties evoluadon. Tamen, jen mirinde bona, eĉ amuza, helpilo tiucela. El ĝi mi mem lernas multon, antaŭe ne komprenitan, pri molekula genetiko.
(Kiel profesoro, mi lernis ke miaj ĉefaj taskoj estas ne transdoni informojn, cetere facile troveblajn en libroj, sed interesigi miajn studentojn pri la temoj, eĉ per amuzo. Tiel ili estas pelataj mem serĉi informojn, kaj tiel ili mem lernas.)
La libro estas verkita de Larry Gonick kaj Mark Wheelis, usonanoj de Kalifornio, kaj estas tradukita de Sung Ho Cho, koreo. Unike, la teksto estas plejparte per bildstrioj, tial tuj alloga al eĉ infanoj kaj laikuloj (same kiel al mi!). La unua duono, amuza enkonduko al genetiko, transfluas same amuze al la dua, pri molekula biologio. Nun, ridetante dum legado, mi komencas kompreni multajn aferojn antaŭe preskaŭ tute misterajn al mi.
La tradukinto, Sung Ho Cho, sukcesis bonege, kvankam la traduko ŝajnas iom angleca. Mi preferus "idaj ĉeloj" ol "filinaj ĉeloj", "disiĝos" ol "disociiĝos", "mesaĝa RNA" ol "mesaĝista RNA", "unuece" ol "en grava punkto", "hibridiĝo" ol "kruco", "scienco daŭre marŝas" ol "scienco marŝas plu" ktp. Sed tiaj aferoj estas bagatelaj. Ŝajne (sed kompreneble) la tradukinto ne komprenis iujn slangajn ŝercojn de la verkintoj. Por kompreni "perdi siajn marmoraĵojn", necesas scii, ke antaŭ multaj jaroj, ekz. dum mia knabaĝo, ni junuloj surstrate ludis per pilketoj fabrikitaj el marmoro aŭ (pli valoraj) el vitro; kaj ke, kiam viro malhavas sufiĉe da vireco oni ŝerce diras ke "ŝajne li perdis siajn marmoraĵojn" (ĉi-signife, testikojn). Tamen, eĉ sen kompreni pri tiaj esoteraj aferoj, la libro estas sendube amuzega kaj instrua.
Se vi ankoraŭ ne estas molekula biologo, nur trarigardu tiun ĉi libron, kaj mi vetas, ke ĝi altiros vian intereson kaj plu legigos vin. Se vi jam estas tia, kaj ankoraŭ ne konas la anglalingvan kaj bildstrian libron de Gonick kaj Wheelis, jen intelekta kaj amuza frandaĵo por vi.

 

Opinioj pri Bildstria gvido al genetiko, La

Alejandro MEJIA (2004-04-14):
Aĉetinda libro por kiu volas scii pli pro genetiko! Tute komprenebla kaj amuza! Mi pli bone komprenis la gvido ol mia edzino, kiu estas biologiisto!


Via opinio pri Bildstria gvido al genetiko, La