Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Bildstria gvido al genetiko, La
Titolo Bildstria gvido al genetiko, La
 
Aŭtoro Larry Gonick kaj Mark Wheelis 
KategorioScienco kaj tekniko, Bildrakontoj, medicino
Prezo 14.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSeulo, 2020 (2a eld) 
EldonintoLibrejo Akademio 
KlarigojEnkonduko por granda publiko, kun multe da humuro.
Tradukisto, lingvoSung Ho Cho / El la angla
ISBN/ISSN897616155093470 
Formato 216 paĝoj, 22 cm 
RecenzojLa Klono de Profesoro Cho de Leszek Kordylewski
La Bildstria Gvido al Genetiko de Ralph Lewin
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de László Szilvási

Kial vi fariĝas simila al viaj gepatroj, ne al la najbara laktisto?

Fonto: Eventoj, n-ro 0112, oktobro 1996
Aldonita de Cho Sung Ho (2020-11-13)

Ĉu vi iam volis scii unu el la sekvaj demandoj:
* kial vi fariĝas simila al viaj gepatroj, ne al la najbara laktisto?
* ĉu ankaŭ plantoj seksumas kiel animaloj?
* el kiu materialo nia korpo konsistas?
* kio estas terpomato?
* kiamaniere oni kreas provtuban infaneton?
* kion genetika inĝenierado signifas kaj kiel oni gajnas monon per ĝi?

Se jes, al vi estas forte rekomendata legi la ĵus aperintan libron "La bildstria gvido al genetiko"!
La fama bildstria libro de usonanoj Larry Gonick kaj Mark Wheelis post serio de naciaj lingvoj nun aperis ankaŭ en Esperanto en la traduko de Sung Ho Cho, profesoro pri molekula biologio en Koreio.
La temo de genoj, heredado, genmanipulado konscie aŭ subkonscie interesas ĉiujn, sed granda parto de "ordinaraj homoj" konsideras ĝin malfacile komprenebla mistikaĵo de sciencistoj. Estas tute ne tiel! La aŭtoroj pruvas, ke per lerta prezento ili estas kompreneblaj al ĉiu, eĉ sen ia alta klero.
Komencante per simplaj, daŭrigante per pli profundaj temoj, la aŭtoroj paŝo post paŝo klarigas en sciencpopulariga maniero la "mistikaĵojn" de genetiko, kaj pro la ĉarmaj desegnaĵoj, simpla komprenebla kaj intereso-streĉa teksto la libro apenaŭ flankenmetebla se iu komencis ĝin legi. (Tamen, bedaŭrinde, la libro ne respondas al al demando: "kiel amase 'produkti' konsciajn esperantistojn...)
La korea eldonejo "Librejo Akademio" meritas ĉiujn laŭdojn pro la eldono de la libro, kiu krom esti interesa legaĵo kontribuas ankaŭ al la - feliĉe lastatempe ĉiam pli ofta - faka literaturo en Esperanto.
La 216 paĝa, belaspekta, kolorkovrila libro en 15 x 22 cm formato estas mendebla kontraŭ 27 guldenoj ĉe la UEA-libroservo aŭ rekte ĉe Korea Esp.-Asocio.

 

Opinioj pri Bildstria gvido al genetiko, La

Alejandro MEJIA (2004-04-14):
Aĉetinda libro por kiu volas scii pli pro genetiko! Tute komprenebla kaj amuza! Mi pli bone komprenis la gvido ol mia edzino, kiu estas biologiisto!


Via opinio pri Bildstria gvido al genetiko, La