Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Pikniko ĉe vojrando
Titolo Pikniko ĉe vojrando
 
Aŭtoro Arkadij kaj Boris Strugackij 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 1996 
EldonintoImpeto 
KlarigojFama scienc-fikcia romano: aliplanedanoj vizitis la Teron, kaj postlasis misterplenan zonon.
Tradukisto, lingvoM. Bronŝtejn / El la rusa
ISBN/ISSN5716100279 
Formato 190 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Pikniko de eksterteranoj de Kalle Kniivilä
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Aleksej Birjulin

Pli bona ol la unua

Fonto: La Ondo de Esperanto. 1997: 5 (36)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-strug2.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)

Pikniko ĉe vojrando, tradukita de Mikaelo Bronŝtejn, estas la dua volumo en la serio de verkoj de Arkadij kaj Boris Strugackij, kiun lanĉis la moskva eldonejo Impeto. Kiel la unua volumo ĉi-serie antaŭ kvar jaroj aperis Malfacilas esti dio en la traduko de Aleksej Ĵuravljov.

Mi ripetas, ke tradukoj el la rusa lingvo al esperanto estas farataj por alilingvanoj (Birjulin A. Malfacilas esti redaktoro // La Ondo de Esperanto. 1995: 3-4.), ĉar ruslingvanoj, eble krom kelkaj entuziasmuloj, preferas la aŭtentan tekston. Tial la traduko devas esti sufiĉe adekvata por transdoni ne nur la ĝeneralan enhavon de la verko, sed ankaŭ la spiriton kaj etoson de la homa vivo en eksterordinaraj kondiĉoj (sed ne la staton de homunkuleskaj manekenoj).

Ĉar la valoro de la Pikniko estas jam delonge agnoskita de la kritiko kaj de la legantaro, mi analizos nur la lingvan aspekton de la esperanta traduko.

La grava kaj serioza verko, kia estas la Pikniko montras al la atenta leganto, ke Mikaelo Bronŝtejn — multe konata kiel poeto kaj kanzonisto — debutas kiel proza tradukanto, kaj la bronŝtejna lingvaĵo havas senteblan kvanton da ruslingvaj trajtoj. (Mi konsilas, ke pri la tipaj devioj de la ruslingvaj esperantofonoj oni legu en la eseo de Aleksander Korĵenkov La rusa esperanto, kies unuaj du partoj aperis en la 1a kaj 2a kajeroj de Spektro en 1994.)

Unue (kaj tradicie) — la vortordo. Ĝi preskaŭ ĉie sekvas tiun de la originalo. Mi ne konsentas kun mia samurba esperantista redaktoro kaj eldonisto, kiu asertis, ke “… ni, ruslingvanoj, devas montri en esperanto por alilandanoj nian rusan parolmanieron en tradukoj, ĉar la originalaj verkoj estas verkitaj en la rusa lingvo”, ĉar:

— En esperanto formiĝis certa sintaksa modelo, en kiu la subjekto kutime antaŭas la predikaton, eĉ se la “tendara slango” de la ruslanda kaj sovetunia (eks)junularo imitis la rusan parolmodelon; la inversa vortordo en esperanto servas por emfazoj;

— La eventoj, priskribitaj en la Pikniko okazas ne en Ruslando, sed en fikcia lando, kaj ne estus logike, se personoj en la romano parolus rusmaniere.

Due. Nekorekta elekto de vortoj, ekzemple “ĝuste” en la senco “nome”, sed ne “precize” k. s. Ne mankas la “falsaj amikoj”, ekzemple, “alfo”, kiu laŭ PIV havas nur unu signifon: “nord-afrika herbo” (ankaŭ laŭ Esperanta-rusa vortaro de Bokarev “alfo” estas nur herbo) — en la recenzata traduko “alfo” havas astronomian sencon de la plej granda stelo en konstelacio.

Trie. La propraj nomoj, kiuj multas en la romano, estas transdonitaj sensisteme. Tial en la traduko apud “peugeot” estas uzata “lendrover”, la originala “Quasimodo” najbaras kun transliterigita Frankenŝtejn kaj Ŝelli k.t.p., k.t.p. Bizare aspektas Isaak (sed ne Isaac) Newton.

Pri forigo de tiuj malglataĵoj (la tradukinto probable ne havis PIVon kaj ne konsultis enciklopediojn) devus zorgi la redaktoroj, kaj reverse de la titolpaĝo oni povas legi, ke la libro havas unu respondecan redaktoron kaj tri kunredaktorojn. Se temas pri la propraj nomoj, mi ja kredas, ke la redaktoraro povis elekti specifan manieron por la Pikniko, sed ja krom “lendrover” kaj Quasimodo aperis “lendover” (paĝo 64) kaj Quazimodo (paĝo 113). La krisigno fine de la origine demanda frazo sube de la 6a paĝo fuŝis la sencon. Sed la plej okultrafa eraro troviĝas sur la kovrilo: en mia ekzemplero mistere mankas la “ĉapelo” super “Ĉe”.

La traduko de Bronŝtejn estas sendube pli bona ol tiu de Ĵuravljov. Ankaŭ la verko mem estas sendube pli trafe elektita. Por la sukceso de la eldonota tria volumo probable necesos malpli da redaktoroj, sed pli da atento al la redaktado, ĉar la redakta laboro montras rilaton kaj la (mal)estimon de la eldonistoj al la legantaro.

Ke la redaktoroj ja strebas al estimo pruvis amiko aĉetinta la saman libron — sur la kovrilo de lia ekzemplero la mankinta ĉapelo estis diligente alpentrita.

 

Via opinio pri Pikniko ĉe vojrando