Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Senvuale
Titolo Senvuale
 
Aŭtoro Ada Csiszár 
KategorioBibliografioj
Prezo 1.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapest, 1999 
KlarigojListo de pseŭdonimoj de Kálmán Kalocsay, kun klarigoj.
Formato 25 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
NE PLU NECESAS C.E.R.BUMY de Reinhard Haupenthal
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Johan Luko

Recenzo

Fonto: La Gazeto n-ro 89 -- 15jun. 2000
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-29)

En la enkonduko de tiu 26-paĝa amuza kaj interesa studo, d-ro Máthé rememorigas, ke ne nur la verkistoj aŭ artistoj, sed ankaŭ banditoj uzas pseŭdonimojn.

Kial Kalocsay, kiel preskaŭ ĉiuj verkistoj, uzis kaŝnomojn? Unue, pro la plezuro, iom infaneca, ĝuste la sinkaŝado; la nomo Alice PIK ekzemple ebligis kredigi al 'ŝia' leteramiko Julio Baghy, ke li korespondas kun ĉarmulino, kaj nepre ne kun lia plumrivalo K. K. Due, pro la neceso socia kaŝi sian veran identon: la budapeŝta profesoro de medicino ne povis publike aperi kiel verkinto de erotikaĵoj, eĉ en 'fremda' lingvo. Fine pro motivo propra al Esperanto: la manko de verkistoj! En Literatura Mondo, K. K. ofte verkis la ĉefartikolon, poste unu internan: ne plu restis ebleco subskribi trian aŭ kvaran, krom per kaŝnomo.

Tiu kompilo listigas preskaŭ 15 pseŭdonimojn; kelkaj vere sukas, ekz. Phil O' Gyn (phil = amik'; gyn = in'!) Dankon pri tiu helpo en la laŭspura persekutado al la vera subskribanto de amaso da tekstoj en la granda epoko de Literatura Mondo. Sed la veran plezuron de la ĉasado al veraj axutoroj ni plej frandas per niaj suspektado kaj fina diveno, dank' al nia sukcesa flarado de la nekaŝeblaj stilaj karakterizaĵoj propraj al ĉiu verkisto, ĉu ne?

 

Via opinio pri Senvuale