Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Senvuale
Titolo Senvuale
 
Aŭtoro Ada Csiszár 
KategorioBibliografioj
Prezo 1.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapest, 1999 
KlarigojListo de pseŭdonimoj de Kálmán Kalocsay, kun klarigoj.
Formato 25 paĝoj, 21 cm 
RecenzojRecenzo de Johan Luko
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Reinhard Haupenthal

NE PLU NECESAS C.E.R.BUMY

Fonto: Fonto 1999:228, decembro, p.26
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-29)

Ada Csiszár estas vera fondinto de scienca kaloĉajologio, t.e. de sistema esploro kaj priskribo de la vivo kaj verkaro de Kálmán Kalocsay (1891-1976). Sen ŝia intima scio kaj kono de ĉio rilata al Kalocsay, antaŭ ĉio sen ordigo kaj dispono de lia vasta arkivo, nia informiteco pri la hungara majstro multe pli modestus. Ni eĉ ne scius, kion li verkis, ĉar la verkaro de Kalocsay estas multege pli vasta kaj ampleksa ol liaj konataj monografioj, liaj lingvaj studoj kaj tradukoj. Eĉ se ni libroforme disponus ĉion verkitan sub lia nomo, ni ne konus ĉion. (La subskribinto preparas tri novajn librojn de Kalocsay: la kolekton de liaj recenzoj, la kolekton de liaj esperantologiaj studoj kaj la kolekton de liaj literatur-sciencaj artikoloj). Ĉar ni ne scius, kion Kalocsay verkis pseŭdonime kaj anonime nek sub monogramoj kaj inicialoj.

En la recenzata broŝuro Ada Csiszár rivelas al ni ĉion ĉi: la verko do estas kompleta registro de la vualita Kalocsay kaj tiele prezentas nemalhaveblan bazon kaj kondiĉon por ellaborota kompleta bibliografio de la budapeŝtano. Csiszár donas ankaŭ la motivojn kaj kialojn pro kiuj Kalocsay sin kaŝis aŭ kamuflis aŭ eĉ malaperis en plenan anonimecon. Oni jam sciis pli frue, ke C.E.R. Bumy, Kopar kaj Peneter estas nul alia ol Kalocsay. Sed mi dubas, ĉu eĉ literaturaj fakuloj sciis, ke Kalocsay sin nomis ankaŭ Ócsay Kálmán. V. Panda, Vince, Alex Kay, K. Stelov, Phil O' Gyn kaj Ista Makler, pseŭdonimoj reaperantaj eĉ sub diversaj monogramoj.

Verkoj ĉi-specaj ŝajnas malgravaj pro sia malamplekso kaj modesta ekstero, sed efektive ili estas gravegaj kaj necesaj kaj meritas la atenton ne nur de specialistoj, sed de ĉiuj literarur-amantoj.

Kiam Esperantujo rekonas la formikan diligenton, la sindediĉan amon kaj la abnegacian laboron de la vera disĉiplino de Kalocsay kaj distingas ŝian laboron per adekvata premio?

 

Via opinio pri Senvuale