Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Aelita
Titolo Aelita
aŭ La Marso formortanta
 
Aŭtoro A.N. Tolstoj 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNiĵnij Novgorod, 2000 (2a eld) 
EldonintoAkileo 
KlarigojFantasta romano pri vojaĝo al Marso.
Tradukisto, lingvoE. Pill / El la rusa
Formato 141 paĝoj, 20 cm 
RecenzojLa unua blino de Aleksej Birjulin
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Tatiana Mykhno (Sageto)

Respondo al nescivolemaj esperantistoj

Fonto: Retpaĵaro "Verda Lampo"
Reta ligilo al la originalo: https://verdalampo.info/istor/aelitaeo.html
Aldonita de Tatiana Mykhno (Sageto) (2024-02-05)

Ĉu rekomendus mi la libron “Aelita” al miaj konatoj? Certe, jes, sed ne al ĉiuj.
Mi mem tralegis ĝin dum la infaneco. Modernaj adoleskantoj legas aliajn librojn. Herooj de J. Verne kaj H. Wells, ankaŭ de A. Tolstoj ofte ne estas interesaj por modernaj junuloj.
Tamen, nun temas ne pri la enhavo de la libro, ne pri literaturaj herooj de ĝi, sed pri herooj realaj. Mi volas rakonti pri la Esperanto-tradukisto de la libro “Aelita”.
La aŭtora de antaŭa recenzo Aleksej Birjulin (bedaŭrinde, li jam mortis) krude kritikis la traduko de vidpunkto pli-malpli hodiaŭaj scioj kaj kutimoj. A. B. nenion sciis pri E. Pill, ankaŭ ne atentis al la dato de la traduko.
Eŭgeno Pill (https://verdalampo.info/personoj/pileo.html) estas viro, loĝinto de Odeso, unu el unuaj rusaj kaj sovetaj esperantistoj. Li tradukis laŭ kutimoj de tiama tempo. Li uzis la vortojn kaj esprimojn, kiujn uzis ĉiuj tiamaj esperantistoj. Eŭgeno Pill ne povis modernigi sian tradukon, ĉar kune kun la kvin odesaj esperantistoj li estis pafmortigita en 1937 - https://verdalampo.info/istor/sesopoeo.html
Mi estas tre danka al eldona kolegaro “Akileo” pro la libro “Aelita” (2000), kiun mi opinias kiel unu el la Literaturaj memoraĵoj de la mortigita esperantisto.
Tatiana Mykhno (Sageto)

 

Via opinio pri Aelita