Fonto: Revuo Esperanto, feb. 2004 Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-15)
Krimo kaj mistero konsistigas la kernon de la romano, kies
intrigo disvolviĝas en rura germana medio de la unuaj
dekadoj de la 19-a jarcento. Fontane kreis la fonon de Sub la
pir-arbo surbaze de moroj kaj eventoj de tiu tumulta historia
periodo, kiujn la tradukinto abunde glosis libro-fine.
Se Sub la pir-arbo legindas pro sia intrigo, ĝi same legindas pro la
alta nivelo de la traduko. Ja, Reinhard Haupenthal estas bone konata en niaj
beletraj medioj, ne nur kiel editoro, sed ankaŭ kiel avangarda literatoro
kaj elstara esperantologo.
Se al tio oni aldonas la
elegantan tipografion de la
verko, ties akiro kunportos
samtempe intelektan gajnon
kaj estetikan plezuron.