Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kun Diablo en la korpo
Titolo Kun Diablo en la korpo
 
Aŭtoro Raymond Radiguet 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 15.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNovjorko, 2006 
EldonintoMondial 
KlarigojĈefverko de amromano, modelo de klasika stilo kaj grava mejloŝtono survoje al renovigo de la romana ĝenro franclingva.
Tradukisto, lingvoM. Duc Goninaz / El la franca
ISBN/ISSN1595690344 
Formato 139 paĝoj, 22 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de ĵv

kun diablo en la korpo - eleganta franca klasikaĵo

Fonto: -
Aldonita de ĵv (2007-08-21)

junaĝe mortinta en 1923, aŭtoro de du romanoj kaj pli mallongaj tekstoj, raymond radiguet [remon radige] famas en beletraj rondoj, sed probable ne tre vaste ekster franclingvaj landoj. famigis lin precipe subtila prezento de animoj, sentoj kaj homaj rilatoj, kiu povas memorigi pri verkoj de marcel proust [marsel prust]. simile al li, radiguet bildigas medion de prosperaj, altkulturaj homoj, sed kontraste al la riĉe detala mondo de proust envolvita en longaj frazoj, radiguet per mallongaj, verbaj diroj iom sentencaj priskribas mondon malmultkoloran, kvazaŭ sentempan. per tio li proksimas al la stilo de klasikaj francaj rakontoj deksepajarcentaj.

michel duc goninaz tradukis elegante, sen francismoj kaj tamen bone konservante tiun neindulgan stilon. la leganto ne atendu facilan romanon, kies frazoj eĉ en duonkompreno gvidas tra streĉa intrigo, sed se li atentos ĉiun vorton, li kompense travidos la animimplikojn de juna tromatura knabo, kiu iĝas amanto de juna virino en socio forlasita de plenkreskaj viroj, kiujn la unua mondmilito forsuĉis.

 

Via opinio pri Kun Diablo en la korpo