Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Universalaj Lingvoj en Svislando
Titolo Universalaj Lingvoj en Svislando
 
Aŭtoro Andreas Künzli 
KategorioLingvistiko, Movado
Prezo 66.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLa Chaux-de-Fonds, 2006 
EldonintoSES / CDELI 
KlarigojImpona enciklopedio pri personoj, organizaĵoj, urboj, iel ligitaj al Volapük, Esperanto, Ido, Occidental-Interlingue, Interlingua; enhavas ankaŭ malgrandan, sed trafe elektitan krestomation de tekstoj rilataj al la temo.
ISBN/ISSN2970042525 
Formato 1129 paĝoj, 24 cm 
Karakterizoj Abunde ilustrita 
RecenzojLa Verko de Gonçalo Neves
Kohera mozaiko de Alen Kris
Mirakla verko pri mirakla movado de Josè Antonio Vergara
Bona svisa vino al la fino de Ed Borsboom
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Svisa Enciklopedio Planlingva, Universalaj Lingvoj en Svislando de Vinko Markov
Andreas Künzli, Universalaj Lingvoj en Svisland de Walter Zelazny
Aldonu

Atenton, "Universalaj Lingvoj en Svislando" ne estas havebla!


Recenzo de Johan’ Luko

Universalaj Lingvoj en Svislando

Fonto: Sennaciulo, julio-augusto 2007
Reta ligilo al la originalo: http://www.planlingvoj.ch/files/SAT_sennaciulo07.pdf
Aldonita de Andreas Kuenzli (2007-10-03)

Unua ŝoko: ni ricevas 6- centimetran dikan libron, pli ol milpaĝan, pli ol unu-kilograman, en malgranda litertiparo Times New Roman 10, sur belega papero, kiu pli similas al vortaro, ol al niaj kutimaj eldonaĵoj tiutemaj. Kovrilpaĝoj tre belaj, en moderne profesia aspekto… vere tre brila prezentado.

La titolo indikas la entenon: la historio de Esperanto kaj de aliaj planlingvaj projektoj en unu lando (nur unu, bedaŭrinde, sed gravega lando, kie vivis gigantoj, kiel Privat, Hodler, Stojan… pintaj esperantistoj, kiel René de Saussure, Baur, Gacond, Piron… lando en kies ĉefurbo okazis la unua perdita batalo por politika agnosko de Esperanto en Societo de Nacioj, lando kiu nestis la komencan UEA, la aperon de CDELI, de Kultura Centro Esperantista, de PEN-Centro, de Esperanta Civito…). Pri ĉiuj tiuj temoj aŭ personoj abundas informoj en la libro. Rimarkinde estas la tekstoj de du el la plej grandaj malamikoj de Esperanto, Gonzague de Reynolds, kaj Charles-Albert Cingria; precipe ĉilasta montras teruran malamon kontraŭ nia lingvo kaj kontraŭ esperantistoj; nepre legu lian opinion, ĝi helpas kompreni, ke la nesufiĉan disvastiĝon de Esperanto ni ne prikulpas, kiel ni tro ofte emas pensi, sed ankaŭ ŝuldas al tre akraj malamikoj eksteraj, pli nombraj, efikaj kaj potencaj, ol ni emas kredi. La enkonduko kaj pluraj partoj en la libro estas en pluraj nacilingvoj: angla, franca, germana, itala, eĉ romanĉa… ĉar ĝi ankaŭ celas ne-esperantistan publikon; samidee aperas ĉe la fino resuma gramatiko de Esperanto kaj plurlingva vortolisto al- kaj el esperanto por faciligi la legadon de nia lingvo al nur nacilingvanoj.

Kompreneble kelkaj partoj el tiu verkego estas malpli interesaj por ne-Svisoj, ekz. la detala historio de la Svisa Fervojista Asocio, aŭ la amaso da esperantistoj nekonataj eksterlande; sed tio ne povas esti riproĉo en libro ĝuste dediĉita al tio.

Male abundas nepre necesaj tekstoj tre malfacile troveblaj aliloke, kiel la dokumentoj por kaj kontraŭ Eo en la Societo de Nacioj, kiel la agoj kaj faroj por interlingvaj projektoj de tre konataj interlingvistoj (R. Berger, A. Matejka…) kiuj pasis de unu planlingvo al alia en senhalta “Esploro al la perfekta lingvo” kiel dirus Umberto Eco. Oni ankaŭ trovas kompletajn informojn pri aktualaj problemoj de la esperantistaro, ekz. plurajn paĝojn pri la Esperanta Civito, kiu naskiĝis en Svisujo; tamen oni kompletigu ilin per la legado de la intervjuo de Andreas Künzli en la Junia-2007 n˚de “La Ondo de Esperanto”, kie li eble pli familiare kaj libere donas sian personan opinion. Ne eblas resumi en kelkaj linioj ĉiujn interesojn de tiu belega verko, kiu jam iĝis unu el la ne-malhaveblaj elementoj de ĉiu serioza biblioteko esperantista.

Dankon kaj gratulon al A. Künzli, ge-Gacond, A. Sandoz-Giroud kaj al ĉiuj urbaj funkciuloj kaj civitanoj de La Chaŭ-de-Fonds kunlaborintaj aŭ helpintaj en tiu komuna minejo da trezorinformoj.

 

Via opinio pri Universalaj Lingvoj en Svislando