Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Alkemiisto, La
Titolo Alkemiisto, La
 
Aŭtoro Paulo Coelho 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 11.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRio de Janeiro, 2007 
KlarigojUnu el la plej famaj verkoj de la aŭtoro. Surprizoplena aventuro tra la araba mondo.
Tradukisto, lingvoC. Valle / El la portugala
Formato 158 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Alkemiisto, La" ne estas havebla!


Recenzo de Jorge Camacho

Ĉio jam skribiĝis

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

La libroj de Paulo Coelho (Brazilo, 1947) vendiĝas milionope; el ili ĉiuj eble la plej sukcesa kaj furora estas ĉi romaneto, La Alkemiisto (1988).
En recenzo pri Durankulak (Fonto 241, januaro 2001) mi skribis: "Malgraŭ pluraj paĝoj tre, tre bonaj, Durankulak fine montras klare sian karakteron: literaturo por infanoj aŭ gejunuloj, aŭ, eble pli precize, kvankam ŝajnparadokse, poradolta infanliteraturo"; "Temas pri tre sukcesa ĝenro, al kiu apartenas titoloj tradukitaj al centoj de lingvoj de la mondo kaj eldonataj re kaj re en milionoj da ekzempleroj: La eta princo, de Antoine de Saint-Exupéry; La Alĥemiisto, de Paulo Coelho; aŭ Jonatano L. Mevo (angle Jonathan Livingston Seagull; espereble 'L'. pensigas pri la apostrofita artikolo "L’"), de Richard Bach".
Koncerne la intrigon, oni trovas ĝin jam en la rakonto de Jorge Luis Borges "Historio de la du sonĝintoj" (en "Universala historio de infamio", 1935), kun indiko ke li prenis ĝin siavice el la fama libro La mil kaj unu noktoj (ekde la 9-a jarcento; nokto 351); aliaj fontoj mencias la saman rakonton ĉe la persa verkisto Rumi (13-a jc) aŭ en la angla legendo La kolportisto el Swaffham. Plu el mia tiama recenzo: "Oni aldonu al tio la konvenan dozon de rabatita psikologio, kiel en usonaj 'manlibroj por sinhelpado', kaj la feliĉan finon, kaj jen furoraĵo, kiu nepre bone disvendiĝos. Kial? Simple tial, ke ĝi kontentigos (preskaŭ) ĉiujn…".
Eble tial, kaj por pravigi la enmeton i.a. de nova tre grava rolulo, la Alĥemiisto, kaj de la okazaro en la dezerto, la aŭtoro emfazas en la antaŭparolo ke la romaneto "estas ankaŭ simbola teksto" (pri Alĥemio, La Granda Verko, la Universala Lingvo de la Mondo, mistiko, religieco seneklezia, animismo ktp); simile insistas komenca noto de la tradukinto, prezentanta samkarakteran tekston de ia Smeralda Tabelo; persone mi rekomendus ŝovi ambaŭ tekstojn al la fino de la libro, por ne tro kondiĉi ĝian unuafojan legon.
La simplan stilon makulas la iom troa ripetado de la samaj esprimoj preskaŭ ĝis oscedigo, ofte kvazaŭ mantre: "ĉio en la vivo estas signoj" (t.e. la mondo kaj la kosmo kiel libro, skribita aŭ verkita kaj do legebla, interpretebla); alifoje tre kliŝe: "[...] Amo, afero pli malnova ol la homoj kaj eĉ ol la dezerto mem, kaj kiu tamen reaperas ĉiam kun la sama forto, kie du okulparoj sin trovas [...]".
Se la La Alkemiisto same furoros en Esperantujo kaj do necesos dua kaj pluaj eldonoj, ĝi sendube profitos de pli atenta lingva kaj stila polurado: ĝenetas ekzemple la misaj tensoj en la nerekta parolo; la subjunkciigo de "laŭ" kaj "malgraŭ"; la uzo de "koni" anst. "ekkoni"; "de (kristalo)" anst. "el"; "beduino" anst. "bedueno"; "ĝis kiam" anst. simpla "ĝis"; la tro ofta "peti/demandi al iu" anst. "iun/de iu"; ktp.
Prefere oni do ne atendu elstaran beletraĵon, sed facile legeblan fablon aŭ fabelon, kies legado, por iuj legantoj, povus efiki simile al profeta revelacio aŭ al la komenco de psikoterapio (kun la avantaĝo, ke eblas ĝin ĉesigi finlegante la libron).

 

Opinioj pri Alkemiisto, La

dany (2010-11-24):
Tiu ĉi libro ne estas unu "aventuro tra la araba mondo"!


Via opinio pri Alkemiisto, La