Estas listigitaj nur la titoloj, havataj en la stoko. Por vidi la ceterajn, bv. klaki la butonon malsupre de la paĝo.
Instigoj al nova monda ekonomi-ordo kaj efika helpo al evoluigo. Jozef Hartl. Politiko. Jozef Hartl. Vieno. 1978.
legu pli
Instruo de Karl Marks, La. Tradukis P. Gavrilov, N. Incertov, V. Polakov, E. Ŝvedova. Politiko. MAS. Edegem. 2014 (reeld.).
Klarigo: Tezoj de la Instituto de Marks-Engels-Lenin okaze de la 50-a datreveno de la morto de Karl Marks. Aldone "Alvoko de la Komunista Internacio".
legu pli
Interna milito en Francujo (1871), La. (La Pariza Komunumo). Karlo Markso. Enkonduko de Fr. Engelso. Tradukis V. Lutermano. Historio / Politiko. MAS. Edegem. 2015 (2a eld).
Klarigo: Grava kaj konata teksto pri grava kaj konata evento.
legu pli
Internacia Konvencio pri la protekto de la rajtoj de ĉiuj migraj laboristoj kaj de ilia familio. Tradukis V. Lutermano. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2011.
Klarigo: Teksto de UN-konvencio al kiu, en 20 jaroj, aliĝis... 44 landoj.
legu pli
Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj. Robert Phillipson. Movado / Politiko. UEA. Rotterdam. 2002.
legu pli
Interpopola konduto. Edmond Privat. Antaŭparolo de A. Künzli. Red. T. Chmielik, C. Gacond. Politiko. Hejme. Czeladź. 2006.
Klarigo: Pri interŝtataj problemoj kaj la malfacila vojo al paco.
legu pli
Interŝtataj unuiĝoj - kiucele? Politiko TEJO. 1979.
Klarigo: Raporto pri la internacia seminaro organizita de TEJO en julio 1979, en Austerlitz, Nederlando.
legu pli
Islama respubliko, La / Die islamische Republik. Ekesto, esenco, konsekvencoj / Entstehung, Wesen, Konsequenzen. Philipp W. Fabry. Tradukis R. Haupenthal. Politiko. Artur E. Iltis. Saarbrücken. 1984.
legu pli
Kapitalisma sklaveco kaj socialisma labor-organizo. Karl Radek. Tradukis div. Politiko. MAS. Edegem. 2014 (reeld.).
Klarigo: Vidpunktoj de fama sovetia komunista intelektulo en la jaro 1931.
legu pli
Kapitalismo - lasta akto. Sen Rodin. Politiko. La KancerKliniko. Thaumiers. 2012.
Klarigo: Analizo de pluraj aspektoj de la hodiaŭa mondo.
legu pli
Kia estus la nuna Eŭropo sen EU? / How would Europe look today if there were no EU? Referaĵkolekto de la Eŭropa konferenco, Triesto, 9-a ĝis 11-a de majo 2012. Div. Red. Zlatko Tišljar. Tradukis div. Politiko. EEU. s.l.. 2013.
Klarigo: Tekstoj de diverstemaj prelegoj, plejparte en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj lingvoj.
legu pli
Kie diskriminacio justas. Werner Schad. Politiko. Werner Schad. Bariloche. 1991.
Klarigo: Eseetoj pri moralo.
legu pli
Kiel Israelo elpelis la palestinanojn (1947-1949). Dominique Vidal kaj Sébastien Boussois. Tradukis V. Lutermano. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2009.
Klarigo: Sintezo de 20 jaroj da laboro de la novaj israelaj historiistoj pri konflikto pli ol 60-jara.
legu pli Opinioj (3) Recenzoj (2)
Kien Afriko en la 21-a jarcento? Politiko MAS. Embres-et-Castelmaure. 2010.
Klarigo: Preskaŭ 40 mallongaj kontribuaĵoj rilataj al diversaj temoj ligitaj al la nigra kontinento.
legu pli
Kien la klimato? Post Kopenhago kaj Koĉabambo. Alexis Passadakis, Hendrik Sander, Hans-Jörg Schimmel, Karl Hermann Tjaden k.a.. Tradukis V. Lutermano. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2010.
Klarigo: Ĉu "ekologia socialismo" povas savi nin el la klimatkatastrofo al kiu ni direktiĝas.
legu pli
Kien la klimato? N-ro 2. W. Fuss, R. Harms, H.-P. Brenner, H. Schui, R. Krämer. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2011.
Klarigo: Materialoj rilataj al la klimato kaj ekologio de nia planedo.
legu pli
Kien Ĉinio? Div Tradukis V. Lutermano, J.-M. Cash. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2009.
Klarigo: Dek du analizoj de diverslandaj aŭtoroj, aperintaj en germanaj kaj francaj revuoj.
legu pli
Kio estas anarkiismo? / ¿Qué es el anarquismo? Alfredo González Tradukis M. Fernández. Politiko. Antorcha. Madrid. 2018.
Klarigo: Poŝa enkondukilo al anarkiismo, en la hispana kaj Esperanto.
legu pli
Kio estas demokratio? 80 demandoj kaj respondoj. David Beetham, Kevin Boyle. Kun desegnaĵoj de Plantu. Tradukis G. Sutton. Politiko. UEA. Rotterdam. 2000.
Klarigo: Facile komprenebla manlibro pri la esenco, celoj kaj praktika funkciado de demokratio, verkita laŭ komisio de Unesko.
legu pli Recenzoj (1)
Kio estas marksismo kaj leninismo. V. Adoratskij. Tradukis F. Robiĉek. Politiko. MAS. Edegem. 2013 (reeld.).
Klarigo: Ĉu interpretoj de antaŭ pli ol 80 jaroj ankoraŭ aktualas?
legu pli
Kiom socialisma estis la reala socialismo? Kontribuaĵo al teorio kaj historio. Alfredo Kozingo. Tradukis V. Lutermano. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2016.
Klarigo: Provo analizi la "socialismon" de Sovetunio, kun la (kaŝa) konkludo ke "malbona socialismo estas ĉiukaze pli bona ol bona kapitalismo".
legu pli
Koba, kial vi bezonas mian morton? Pri la moskvaj procesoj de 1936 ĝis 1938. Socialismo kaj ŝtato. Roberto Ŝtejgervaldo. Tradukis V. Lutermano. Politiko. MAS. s.l.. 2016.
Klarigo: Aldone teksto de Roger Keeran pri "la sekreta parolado de Ĥruŝĉovo kaj la historia vero".
legu pli
Komentoj al la "Komunista Manifesto". Arnold Petersen. Tradukis T. Veder. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2010.
Klarigo: Vidpunktoj de usona maldekstrema politikisto.
legu pli
Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso. Carlo Cafiero. Antaŭparolo de James Guillaume. Tradukis P. Levi. Politiko. SAT. Paris. 2009.
Klarigo: Kvazaŭa resumo, en lingvaĵo komprenebla por la larĝa publiko, de fundamenta verko pri kapitalismo.
legu pli Opinioj (1) Recenzoj (1)
Komunismo estas bona partio - diru al ĝi JES!, La. Roger Martelli. Tradukis V. Lutermano. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2010.
Klarigo: La unua parto de ampleksa verko apologianta komunismon.
legu pli
Komunistaj star- kaj disput-punktoj. Roberto Ŝtejgervaldo. Tradukis V. Lutermano. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2010.
Klarigo: Samkiel la esperantistoj, ankaŭ la marksistoj disputas inter si. La aŭtoro prezentas siajn vidpunktojn, ofte surprizajn.
legu pli
Koncepto de integra marksismo. Teoria koncepto kaj pensado de nova kulturo. Thomas Metscher. Tradukis V. Lutermano. Politiko. MAS. Edegem. 2015.
Klarigo: Ŝanĝo signifas alikonstruadon de la mondo. La alikonstruado ne estas celo por si mem.
legu pli
Konciza raporto pri la detruado de Indio. Bartolomeo Laskaso. Tradukis L. Serrano Pérez, V. Lutermano. Politiko / Historio. MAS. Edegem. 2013.
Klarigo: Raporto verkita de atestanto de la ekstermado de la indiĝenoj fare de la konkerantoj. Aldone la eseo "Retrorigardo en la estontecon" de Hans' Magno Encensbergo.
legu pli
Kongreso de la Popoloj. Tradukis J. Lépeix. Politiko. Broŝurservo de SAT. Beauville. 1994.
Klarigo: Historio, celoj kaj agado de mondanisma forumo.
legu pli
Konspiro. Dokumentoj pri decido de Stalin kaj Hitler likvidi Litovion kaj aliajn suverenajn ŝtatojn en la jaroj 1939-1941. Kompilis Vilius Kavaliauskas. Tradukis T. Lukoševičius. Politiko. Revo. Panevėžys. 1992.
legu pli
Konstitucio de la Regno Japanio, La / Nihon-koku kenpo. Tradukis NUN-vortoj. Politiko. Japana Esperanta Librokooperativo. Toyonaka-si. 2014.
Klarigo: Nova traduko, kun la paralela japana originalo.
legu pli
Konstitucio de la Regno Japanujo, La. Tradukis Tacuo Huĝimoto. Politiko. Riveroj. Oosaka. 2014.
legu pli
Konstitucio por tera federiĝo. Tradukis K. Price, R. Eichholz. Politiko. Esperanto Press. Bailieboro. 1977.
legu pli
Kontribuaĵo al la kritiko de la hegela jurfilozofio - Enkonduko. Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio - Antaŭparolo. Karlo Markso. Tradukis V. Lutermano. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2010.
Klarigo: Tekstoj verkitaj en 1843-4, respektive 1859.
legu pli
Kooperativo-disvolviĝo kaj estonteco, La. Ivan Prâmov. Tradukis G. Dolapĉiev. Politiko. Centra Kooperativa Unuiĝo. Sofio. 1984.
Klarigo: Raporto prezentita en la 28-a Kongreso de la Internacia Kooperativa Alienaco.
legu pli
Kooperativoj kaj la junularo, La. Tradukis G. Dolapĉiev. Politiko. Centra Kooperativa Unuiĝo. Sofio. 1985.
Klarigo: Raporto al la tria kooperativa esperantista konferenco, Plovdiv 1985.
legu pli
Kostoj de la eŭropa lingva (ne)komunikado, La. Red. Reinhard Selten; projektis G. Pagano; kunordigis C. Minnaja. Tradukis U. Broccatelli. Lingvistiko / Politiko. ERA. Roma. 1997.
Klarigo: Studoj pri la kostoj (ne nur monaj) pro manko de komuna lingvo eŭropa.
legu pli
Krimeo estas nia. Reveno de la imperio. Kalle Kniivilä. Politiko. Mondial. Novjorko. 2015.
Klarigo: Post "La homoj de Putin", la finna-sveda ĵurnalisto regalas sian legantaron per plia libro pri aktualaj temoj en tiu mondoparto.
legu pli
Kritiko de la Gotaa Programo. Karlo Markso. Tradukis V. Lutermano. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2009.
Klarigo: Kritiko de la celaro de la germana laboristpartio, verkita printempe de 1875.
legu pli
Krizo de la socialdemokrataro, La. (Junius-broŝuro). Rozo Luksemburgo. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2018.
Klarigo: Teksto de antaŭ cento da jaroj, pensiga ankaŭ hodiaŭ por marksistoj.
legu pli
Kuba ŝtata organizo. Domingo García Cárdenas. Tradukis div. Politiko. José Martí. Havano. 1985.
legu pli
Kulturo: valoro aŭ varo? Div. kontribuintoj. Politiko. La KancerKliniko. Thaumiers. 1996.
Klarigo: Prelegoj pri la kongresa temo de la 81a UK, Prago 1996.
legu pli
Laborista ŝtato, termidoro kaj bonapartismo. Historia-teoria esploraĵo. Antaŭparolo. Pri dialektika materiismo. Naŭdek jaroj da Komunista Manifesto. Leo Trocko. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2017.
Klarigo: Tekstoj de Trocki el la periodo 1932-37.
legu pli
Lando kiu vekiĝis. Rakontoj el Ukrainio. Kalle Kniivilä. Prozo originala / Politiko. Mondial. Novjorko. 2023.
Klarigo: Libro pri Ukrainio kaj ukrainoj, kiuj ne volas esti "liberigataj" de la "Granda Frato".
legu pli Recenzoj (1)
Langue pour l'Europe?, Une. Ou: parler d'une même langue en Europe? Jean-Pierre Ducloyer. Lingvistiko / Politiko. Jean-Pierre Ducloyer. 2007.
Klarigo: Plia pledo por pli saĝa lingvopolitiko en EU.
legu pli
Letero al la friponoj de islamofobio kiuj kaŝhelpas rasistojn. Stéphane Charbonnier. Tradukis F. Vilhelm. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2018.
Klarigo: Publika letero verkita de franca desegnisto kaj ĵurnalisto, mortigita dum la atenco ĉe "Charlie Hebdo".
legu pli
Letero el Palestino. Vojaĝraporto pri popolo kondamnita al ekstermo. Santiago Alba. Tradukis G. Kamaĉo. Politiko. La KancerKliniko. Thaumiers. 1990.
legu pli
Leteroj de E. Lanti. Antaŭparolo de G. Waringhien. Politiko. Baudé. Laroque Timbaut. s.j..
legu pli
Leteroj en la jaroj 1871 kaj 1872 al Ludwig Kugelman. Karlo Markso kaj Frederiko Engelso. Tradukis V. Lutermano. Politiko. MAS. Edegem. 2015.
Klarigo: 13 leteroj.
legu pli
Leĝo de la tendenca falo de la profitkvoto. Karlo Markso. Tradukis V. Lutermano. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2019.
Klarigo: Fragmento el la 3a volumo de "La Kapitalo".
legu pli