Titolo | Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto | |
Aŭtoro | Geoffrey Sutton | |
Kategorio | Bibliografioj, Eseoj | |
Prezo | 56.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | New York, 2008 | |
Eldoninto | Mondial | |
Klarigoj | Detala kaj bone dokumentita rigardo al 120 jaroj da Esperanta literaturo. | |
Kontribuantoj | Prefaco de Humphrey Tonkin | |
ISBN/ISSN | 9781595690906 | |
Formato | 728 paĝoj, 24 cm | |
Karakterizoj | Anglalingva. Bind. Kromkovrilo | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Longa kolego de John Wells Trezorego de nia literaturo de Seán Ó Riain | Aldonu |
Aldonita de io (2009-02-11)
Anglalingva recenzo de John Wells aperis en "Times Literary Supplement" de la 6a de februaro 2009.
G. FASCIODA (2008-07-05):
Kiam tradukita versio?
Edmundo (2008-08-21):
Traduki ĝin al kiu lingvo? En Esperanto ĝi estus malpli bezonata, ĉar preskaŭ ĉi
uj informoj en ĝi estas jam troveblaj en Esperanto. Fakte, granda parto de la li
bro konsistas el citaĵoj tradukitaj el Esperanto.
Edmundo (2008-08-21):
Se vi volas informiĝi pri Esperanta literaturo per Esperanto, vi povas komenci per kelkaj el la libroj, kiujn Geoffrey Sutton konsultis:
* Beletraj eseoj. Georgi Miĥalkov.
* Enciklopedio de Esperanto.
* Esperanto en Perspektivo.
Edmundo (2008-08-21):
* Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto. William Auld.
* Gvidlibro por supera ekzameno. Alfonso Pechan.
* Kvar prelegoj pri Esperanta literaturo. Drago Kralj.
* Libro de romanoj. Vilmos Benczik.
Edmundo (2008-08-21):
* Skizo de la Esperanta literaturo. Eduard V. Tvarožek.
* Studoj pri la Esperanta literaturo. Vilmos Benczik.
* Vereco, distro, stilo. Romanoj en Esperanto. William Auld.
Edmundo (2008-08-21):
Kompreneble, ne ĉiuj el tiuj dek libroj estas en la libroservo de UEA, kaj mi ankoraŭ neniam vidis aĉeteblan ekzempleron de "Esperanto en Perspektivo", sed pluraj el tiuj libroj estas facile aĉeteblaj kaj ne tro multekostaj.
Jorge Camacho (2008-09-04):
Sed CEOLE estas multe pli ol la sumo de ĉiuj tiuj grandparte malnovaj libroj: ĝi estas pli aktuala, ĉion-ampleksa, havas propran rigardon al la E-literaturo kun nova disdivido en periodojn... Laŭ mi, ĝi ja estas tradukinda en esperanton.
Bernardo (2010-03-13):
Bona libro: CEOLE jam nun estas klasikaĵo kaj dum jaroj restos la nepre havinda "referenc-libro de unua konsulto": [trifoje w].ipernity.com/blog/bernardo/124089
Carlo Minnaja (2016-03-27):
Bonega por enciklopediaj celoj, sed pri historio de la literaturo nun ĝi estas larĝe superita de la "Historio de la Esperanta Literaturo" de C. Minnaja kaj G. Silfer
Via opinio pri Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto