Titolo | Homarane | |
Aŭtoro |
Div |
Kategorio | Filozofio |
Prezo | 19.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | La Chaux-de-Fonds, 2010 |
Eldoninto | LF-koop |
Klarigoj | La unua kajero de Esperanta periodaĵo okupiĝanta pri socio, filozofio, religio. Enhavas prelegojn kaj kontribuojn de 15 aŭtoroj. |
Kontribuantoj | Red. Bertil Nilsson |
ISBN/ISSN | 16638484 |
Formato | 213 paĝoj, 25 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de anonima
Recenzo
Fonto: Spegulo 3/2010
Aldonita de anonima enmetinto (2011-01-18)
Nilsson, Bertil (Red.): Homarane. Kajero en esperanto pri socio, filozofio, religio. Jaro 1, numero 1. 213 p. LF-koop. La Chaŭ-de-Fonds 2010. Prezo: 18.00 €.
La unua Simpozio pri Homaranismo ĉe Kultura Centro Esperantista (17-21aj de aǔgusto 2009) estis anoncita kiel grava aranĝo, kiu efektiviĝos en publika lernejo kun antaǔvideble kelkdek partoprenantoj. La realeco estis tute alia: Krom la prelegantoj mem, fakte 7-8 personoj, ĉeestis ankoraǔ 4-5 eksteraj aǔskultantoj, kaj tio eĉ nur parte. La „konferenco“ mem okazis en la mallarĝa saloneto ‚Klara Zamenhof’ de KCE. Oni povus sin demandi, kial nur malmultaj Esperanto-movadanoj emas sekvi la inviton de KCE por partopreni tian unikan prelegosesion pri tamen interesa kaj esenca temo, despli en la jubilea jaro de Zamenhof, kaj en aǔgusto ?
La rezulto de la homaranisma simpozio estas konsultebla en imponeta broŝuro, aperinta post ioma prokrasto en februaro 2010 kiel „aktoj“ de la simpozio. Ĝi portas la titolon Homarane kaj komprenas sin kiel periodan „kajeron en esperanto pri socio, filozofio, religio“. Ĝia redaktoro estas Bertil Nilsson en Svedio, unu el la plej rigoraj advokatoj de la Esperanta Civito.
Pro tempa kaj spaca manko ĉi tie ne eblas fari detalan kritikon de la unuopaj kontribuaĵoj, kiuj respegulas ampleksan temaron. En nia komento ni sekvas nek la senkritike flatlaǔdegan-adoran modelon, praktikatan de L. Deij en Heroldo de Esperanto n-ro 2154, nek la malice primokan-disŝiran modelon de R. Haupenthal en La Ondo de Esperanto n-ro 189. Ambaǔ traktaĵetojn, malserioze verkitajn en kontraǔscienca spirito, ni legis post la verkado de ĉi tiu komento, por veni al propraj konkludoj. Por klopode trakti juste la aferojn ni do limigas nian kontribuaĵon al la ĝenerala prezento de la temoj kaj de la prelegantoj, kun iom da espereble trafa pritakso de kelkaj okulfrapaj eldiroj, asertoj, konstatoj kaj diskutitaj facetoj, renkonteblaj en tiu sendube atentinda eldonaĵo.
La artikolaron uverturas (tipa silferismaĵo-haǔpentalismaĵo) tro malkonvencia meditaĵo de François Degoul (Francio), pri la zamenhofa homaranismo inter 1914 kaj 1917. La „demokratan“ (?) kongreson pri „homaranismo“ aǔ „neǔtrale-homa religio“, kiun L.L. Zamenhof (1859-1917) volis aranĝi en tiu tempo, Degoul nomas translingva, sen difini la sencon de la vorto. Probable temas pri kongreso trans (t.e. krom) la lingvo, pri kiu Zamenhof evidente pli kaj pli rezignis favore al religio, etiko, filozofio kaj politiko (cetere Zamenhof ne kutimis uzi la nociojn ‚demokrata’ kaj ‚translingva’, sed preferis ĉefe ‚socia’ kaj ‚neǔtrala’). Kiel konate, la kongreso, kiu devintus okazi en neǔtrala Svislando kun la organiza helpo de iuj svisaj esperantistoj, ne realiĝis, ĉu pro la milito, ĉu pro la rezigno de tiuj svisoj, ĉu pro la konstanta idea ŝanceliĝo (en detaloj) de Zamenhof mem, ĉu ĉar la tempo ne plu sufiĉis, ĉar li mem forpasis en 1917. Pro la manko de sufiĉaj dokumentoj, kiuj povus heligi tiujn enigmojn, suferas ĉiuj zamenhofologoj, inkluzive de Degoul, kaj pro tio estas lasitaj tiom da neresponditaj, aǔ nerespondeblaj demandoj al la konsiderado kaj imagopovo de la nuntempa publiko kaj de la esploristoj, kiuj bonvolas kun iom da fantazio okupiĝi pri rekonstruindaj historiaj epizodoj de tiu iom stranga temo.
Ŝajnas, ke Degoul kvazaǔ bedaǔras, ke Zamenhof ne celis krei la Esperantan Civiton, sekve li ne povas servi kiel ‚Kristo’, ‚Markso’ aǔ ‚Lenino’ de la raǔmistoj aǔ civitanoj, kvankam la silferuloj referencas al iu letero de Zamenhof al Kofman por montri, ke Zamenhof estis la unua raǔmisto. La nepra bezono de Degoul klasifiki la Esperantan Civiton kiel subjekton de la internacia juro estas ne nur skurila ideo, sed ankaǔ superflua kaj ĝena obsedaĵo de la silferaj c-anoj, despli ke tiu ĉi temo ne apartenas al la ĉi tie prezentita kadro. En la reflektita debato postprelega (kiun laǔ averto de redaktoro Nilsson oni ne rajtas citi) la aserto (en formo de demando), ke inter la hilelismo de 1901 kaj la homaranismo de 1906 respektive 1913 la diferenco estas nur malgranda, ne tute ĝustas. Laǔkoncepte, laǔforme, laǔcele (celpubliko), laǔenhave kaj laǔamplekse la hilelismo de 1901 komplete diferenciĝis de la dogmoj de hilelismo de 1906, kiu ankoraǔ samjare alinomiĝis al homaranismo kaj kiu ĝis 1917 ricevis plurajn versiojn kaj prilaborojn (pli malpli kosmetikajn).
La taskon prezenti ĉi tiujn versiojn ĝuste transprenis Christer Kiselman (Svedio), en sia longa kontribuo pri la zamenhofa homaranismo, kiu baziĝas sur malnova prelego farita en Islando en 1993. Ŝajnas, ke la aǔtoro volis paki iom tro multe da substanco en unu prelego, ligante la lingvan dimension kun la ideologia, la mondlingvan demandon kun la juda, tiel ke multo restas nur aluda kaj formala, kvankam ĝuste lia temo kaj kontribuo estas la plej bazaj, centraj kaj esencaj por merite esti profunde traktataj dum tiu simpozio. Havante „amibiguajn impresojn“ pri la prelego, Żelazny riproĉis al la sveda matematikisto, ke li uzas aksiologion matematikan al la persono de Zamenhof. En la debato Kiselman klopodis defendi sin kaj klarigis, ke la daǔre ŝanĝiĝintaj versioj de la tekstoj de Zamenhof estas percepteblaj kiel variigilo (variablo) ikso en matematiko, pro tio oni povus nomi kaj matematikon, kaj homaranismon „ajnisma”. Żelazny tamen preferas la sociologian (socisciencan) aliron al la idearo kaj verkaro de Zamenhof. La konkludoj de Kiselman konsistas en tio, ke la rolo de artefaritaj lingvoj estis tre malsame konsiderata en la diversaj dokumentoj de Zamenhof: de diserva lingvo en 1900 ĝi fariĝis hereda lingvo en 1901, kaj en 1905 ĝi transformiĝis al gepatra lingvo aǔ dialekto, ktp. Kiel jam supre klarigite, la aserto ke la libro Hilelismo de 1901 estas la antaǔiranto de la Homaranismo de 1906, ne estas tute ĝusta. Kiel la aǔtoro ja mem montras, la hilelismo/homaranismo de 1906 komplete diferenciĝis de la hilelismo de 1901. Pozitiva elemento de la Kiselman-a artikolo estas, ke li listigas la esencan primaran kaj sekundaran fakliteraturon pri la temo. Konfesante, ke li ne studis la ĝeneralan pensadon pri religio de la tempo de Zamenhof, Kiselman prave sugestas la ideon studi la ĝeneralajn fluojn rilate al filozofio kaj religio. Sed tiu sugesto estas memkomprenebla kaj pro tio banala, despli ke en Esperanto-medioj tiuj ĉi-direktaj studoj devus esti jam delonge entreprenitaj.
Laǔ la anoncita programo Armando Zecchin (Italio) devintus esplori la kongruecon inter homaranismo kaj katolikismo. Parte li tion ja certe provis fari, sed okazis tiel, ke lia kontribuo limiĝas al kelkaj ĝeneralaj abstraktaj komparoj pri la rilatoj inter homaranismo kaj kristanismo, sen konkrete trakti specife katolikajn aspektojn kaj trajtojn (en la homaranismo). Ŝajnas, ke la aǔtoro celas sugesti, almenaǔ tra alies opinioj, ke Zamenhof plenumis kun sia homaranismo psikologian, historian kaj filozofian erarojn, kaj Zecchin klopodas klarigi kial. Al la italo la zamenhofa ‚Mistera Forto’ ŝajnas esti pli framasonisma abstraktaĵo ol kristana ĉerpaĵo. Estas evidente, ke la judo (aǔ judisme edukita) Zamenhof ne povis havi multon komunan kun la kristanismo, cetere same kiel li povis havi malmultan komunan kun la poleco (inter alie pro ties /fanatika/ kristaneco, sed ne nur). Malgraǔ la ŝajne apenaǔ ekzistantaj eksplicite kristanaj elementoj en la Zamenhofa verkaro, kiuj samtempe ŝajnas pli kongrui kun la judaj kaj framasonaj, oni povus ankoraǔ atentigi pri jeno: ekzemple ke la Dogmoj de Hilelismo formale iel faras la impreson de teksto, kiu apogas sin je la apostola ‚Credo’ el la kristana dogmatiko aǔ je la Dekalogo. Ĉe alia kristanapoga konsideraĵo ie en la Hilelismo de 1901 Zamenhof diris inter alie, ke kiel festotago de la hilelistoj povus servi ankaǔ la dimanĉo anstataǔ la ŝabato. Ĉu tiun eldiron oni povus interpreti kiel kompromison, kiun la juda aǔtoro pretis fari kun la kristanoj ? Interesa indico pri interesiĝo pri kristaneco estas ankaǔ la letero de Zamenhof de la 19a de majo 1906 al Mercier-Odier, kie li skribis. „Kristo deziris, ke la homoj amu sin reciproke. Sed amo inter la homoj estas neebla, se ili ne sin komprenas; tiam unu el la plej gravaj taskoj, por kiuj devas labori la amantoj de Kristo, estas: fari ĉion kion ili povas, por enkonduki inter la homoj ian lingvon, per kiu ĉiuj povus sin komprenadi, ne altrudante unu al alia sian lingvon. Kunveninte el ĉiuj partoj de la mondo, Vi, membroj de la Kongreso, sentos, sentos tre bone, kiel forte Via multelingveco malhelpas la fortikigadon de la principoj de Kristo.“ Ktp. Kvankam jam iomete nova temo, tamen ne indus forgesi ankaǔ la atenton pri Esperanto flanke de la diversaj romaj papoj, kiuj aprezis la ‚lingvon de judo’: Ekzemple Leono XIII. (1878-1903) povus esti menciita kaj esplorita en la kunteksto de la homaranismo, aǔ Pio X. (1903-14), kiu sendis benajn mesaĝojn al la Universalaj Kongresoj en Ĝenevo (1906), Kembriĝo (1907) kaj Barcelono (1909) ĝis Johano Paǔlo II. kaj Benedikto XVI., kiuj regule salutas en Esperanto okaze de la universala benado urbi et orbi paske kaj kristnaske.
Sufiĉe interese legiĝas la konsideroj de Davide Astori (Italio), kiu serĉas framasonajn spurojn en la zamenhofa verkaro, por ŝajne trovi ilin. Kvankam ne ekzistas pruvoj pri la adeptiĝo de Zamenhof, Astori, surbaze de aliaj fontoj, notas, ke estas ĝenerale akceptita la supozo, ke Zamenhof estis adepto de la framasonismo. Nu, tio estas iom tro kuraĝa aserto aǔ spekulaĵo, ĉar ne estas konate, ke Zamenhof estis membro de iu framasona loĝio, do li povis esti nur amatora aǔ hobia framasono aǔ simpatianto de la framasonismo. Esti framasono (kaj judo) en la tempo de la antisemitismo kaj antiframasonismo ja ne estis sendanĝera afero (i.a. la katolika eklezio forte kontraǔbatalis framasonismon). La framasonismaj spuroj en la verkaro de Zamenhof, kiujn Astori volis esti malkovrinta, estas tamen frapaj. Tiel, li atentigas pri ŝajna paraleleco inter The Old Charges of Free and Accepted Masons de James Anderson (London 1723) kaj la Dogmoj de Hilelismo (1906). Framasonaj influoj estas laǔ li konstateblaj ankaǔ en la zamenhofa parolado dum la unua Universala Kongreso en Bulonjo, kie li parolis pri „granda tutmonda homa familio“ aǔ diris „sankta estas por ni la hodiaǔa tago“. Framasonaj spuroj estas rimarkeblaj ankaǔ en la programaj poemoj de Zamenhof kiel en ‚Preĝo sub la Verda Standardo’, ‚La Espero’ kaj ‚Al la fratoj’. Ĉi tion kompletigas la rimarkinda observo, ke en la Universala Vortaro de la lingvo Esperanto aldone al la Fundamento de Esperanto (1905) estas inkluzivitaj la vortoj framasono kaj loĝio – du tamen iom specifaj vortoj, kiuj laǔ Astori eble ne apartenus al la baza leksiko de Esperanto, se ĝia aǔtoro ne speciale interesiĝus pri tiu temo. Krome, Astori atentigas, ke ankaǔ la kvinpinta stelo kaj la verda koloro ligiĝas al la framasona simbolaro.
Oni povas bedaǔri ĉi-teme la mankon de reflektado el la vizitoj de la framasona templo kaj de la sinagogo en Ĉaǔdefono, kiuj okazis dum la simpozio. Jam delonge oni serĉas la komenton de rabeno aǔ fakulo pri biblio aǔ talmudo rilate la judan interpreton de la hilelismo/homaranismo. Sed se ili ne konas la koncerajn dokumentojn, ili ankaǔ ne povas prikomenti tiujn tekstojn.
Al Walter Żelazny (Pollando), kiu planis verki biografion pri Zamenhof ĉefe el la vidpunkto de liaj sociaj pensoj, liaj ĝis nun entreprenitaj analizaj vojoj ŝajnis eraraj. Antaǔ ĉio li volis eviti la tradician ripetadon de la klasika diskurso pri Zamenhof laǔ la klasikaj biografioj. Anstataǔ tio li submetis siajn hipotezojn al la simpozianoj kaj formulis ilin en sia skriba kontribuo, kiu sendube posedas kelkajn provokajn elementojn. Enkonduke la aǔtoro atentigas, ke plej ofte oni eksciis pri hillelismo/homaranismo tra Esperanto, sed ne inverse. Due estas ĝuste, ke la tutan homaranisman-esperantan demandon necesus ‘ekzegezi’ politike-kulture-socie en la triangulo rusa-pola-juda. Krom tio, Żelazny ankaǔ ĝuste perceptas la demandon, ke Zamenhof akceptis la jidan el lingvistika vidpunkto, sed rifuzis ĝin ideologie. Koncerne la aserton ke Zamenhof estis uzurpita kiel „polo” far la polaj esperantistoj, li ne hezitas konstati, ke ĉi tiuj „profitis” de la fina solvo de la juda demando (Endlösung der Judenfrage) por post la dua mondmilito proklami, ke Esperanto estas pola fenomeno. Ĉi tiu konsiderinda riproĉo estas sendube forta tabako kaj bezonus enprofundiĝintan studon – kaj nekontesteblan pruvon.
Zofia Banet-Fornalowa (Pollando), konata pro sia engaĝita biografia laboro kaj la verva, kelkfoje tro patosa defendado de la meritoj de la familio Zamenhof, verkis tekston en la senco de postparolo al ŝia libro ‚La Familio Zamenhof’ (2001). En la unua parto ŝi klarigas la principan gravecon de la sino de la juda familio por ĝiaj protektindaj membroj-individuoj, kaj ke Zamenhof ĝuis la ĉiuflankan subtenon de sia propra familio lige kun siaj projektoj. Nu bone, sed ĉi tiu afero estas iom pli komplika. Menciante lian patron Marko Zamenhof, oni devus ankaǔ diri, ke estis ĝuste li, kiu komence plej multe kontraǔstaris kaj indiferentis pri la projektoj de sia filo (vd. la legendon pri la bruligo de la manuskripto de Ludoviko far ties patro). La disponeblaj dokumentoj silentas. Sed kiun eventualan rolon li ludis kiel cenzuristo en 1887, kiam la ‚Unua Libro’ aperis ? Kiam Lidia aliĝis al la bahaa kredo, la familio reagis skeptike. Ke ankaǔ Banet-Fornalowa intermiksas la hilelismon almenaǔ laǔ la dato, montras, ke la ‚zamenhofologoj’ daǔre sentas ioman konfuzon rilate al la unuopaj versioj de tiu hilelismo (atenta, kompetenta redaktoro devus rimarki kaj korekti/gi/ tiajn erarojn). La daǔra kolero de Banet-Fornalowa pri la „nesufiĉa kompreno kaj la neakcepto de la Homaranismo, ja baza por ke la movado plenumu sian soci-progresivan rolon“ sonas kiel eterna riproĉo de ŝajne seniluziigita pola judino al la esperantistaro, kiu ŝajne nesufiĉe alte taksis la homaranismajn ideojn de Zamenhof. Banet-Fornalowa mencias du kazojn, kiuj ilustru, ke Zamenhof kaj lia familio serioze agadis favore al la homaranismo. La unua ekzemplo koncernas la vanan ideon de Zamenhof efektivigi kongreson de homaranoj en Svislando ĉirkaǔ la jaroj 1914-16. La dua ekzemplo rilatas al la starigo, la 18an de majo 1921, de la cirklo ‚Konkordo’, en kiu aktivis ĉefe Leono kaj Lidia, sed ankaǔ kelkaj aliaj personoj, ĉefe judoj, kiel oni povas rimarki laǔ la koncernaj nomoj, kiujn la aǔtorino mencias.
Sur ne pli ol kvar paĝoj Giorgio Silfer (Svislando) entreprenas la provon kompare analizi la homaranismon de Zamenhof, la sennaciismon de Lanti, la „spiritan sinkretismon“ de Privat kaj la raǔmismon de la Esperanta Civito, do periodon, kiu ampleksas cent jarojn de 1901 ĝis 2001. Malgraǔ la bombasta titolo temas nur pri kelkaj lozaj anotacioj, ĉefe laǔ la obseda maniero de iuj „raǔmistoj“ kaj tra la subjektivaj kaj ideologiaj okulvitroj de la Esperanta ĉefcivitano (kiu mem nomas sin „Konsulo“). Lia ĉefa konkludo ŝajnas esti, ke kaj la homaranismo de Zamenhof, kaj la sennaciismo de Lanti, kaj la „spirita sinkretismo“ de Privat estis karakterizitaj de praraǔmismaj trajtoj, ĉar kaj homaranoj, kaj sennaciistoj kaj mondfederalistoj celis ne nur la lingvon, sed la popolon, kiun havis antaǔ siaj okuloj ankaǔ la „raǔmistoj“ multajn jardekojn poste. La aldona averto, ke la raǔmismo kiel metodo kaj ne kiel ideologio ne proponas, aǔ profetas, palingenezon, eble sugestas, ke la raǔmistoj dezirus, ke ĝi profetus palingenezon, ĉar tiu imago ja koincidas kun la konvinko de la raǔmistoj, ke la raǔmismo kaj la el ĝi deduktita civitismo estas la supera ideologia koncepto por Esperanto. Cetere palingenezo estas nocio el teologio, filozofio, geologio, biologio, kaj en la socisciencoj ĝi estas aplikata por la esplorado de la historio de la faŝismaj ideologioj.
Pri homaranismo kaj la palestina demando okupiĝas du aǔtoroj: Perla Martinelli (Svislando) kaj Raymond J.L. Brisebois (Kanado). Ĉi tiu temo ne aperas tute surprize aǔ hazarde, ĉar Zamenhof ja antaǔvidis en sia Hilelismo de 1901, ke la judoj, diru la cionistoj, ekhavos seriozajn problemojn kun siaj najbaroj, se ili elmigros amase al Palestino – Erec Israel. Efektive tiu peripetia vizio realiĝis: Ekde la unua tago de la fondo de la israela ŝtato la judoj estas en milita stato kun siaj arabaj najbaroj, kiuj evidente celas ilin ekstermi, senkompate kaj senkompromise. Dum Brisebois alvokas la modernajn adeptojn de la cionismo respekti la homaran ideon, kiun esprimis ekzemple Zamenhof tra la moseaj inspiroj, Martinelli celas montri, pere de artikoloj de Edmond Privat, kiu ne nur okupiĝis pri la pola kaj hindia demandoj, sed ankaǔ pri la palestina problemo, kiel la fiasko de la kunvivado inter judoj-cionistoj kaj palestinaj araboj post la dua mondmilito evoluis. Surbaze de multaj citaĵoj, ĉefe el la gazeto La Sentinelle, de la 1920-40aj jaroj Martinelli celis ilustri, ke Privat ja komence defendis la vidpunkton de la palestinanoj por poste alproksimiĝi al la flanko de la cionistoj, „pruvante ke la homaraneco ne kuntrenas anticionismon“.
La ideo de Carlo Minnaja (Italio) kompari Zamenhofon kun T.G. Masaryk kaj de Paolo Penacchio (Italio) esplori kio povus esti komuna inter Zamenhof unuflanke kaj Giuseppe Garibaldi kaj Giuseppe Mazzini aliflanke, ŝajnas esti alloga. Tamen la ekspluato de kompara materialo restas magra, pro diversaj kialoj. Kiel Minnaja mem klarigas en sia sendube glate verkita artikolo, inter Zamenhof kaj T.G. Masaryk (1850-1937) multrilate apenaǔ ekzistis rektaj interrilatoj aǔ paraleloj, eble nur ŝajnaj, precipe se oni konsideras ilian humanisman sintenon kaj iujn solvotajn demandojn pri (la interrilatoj de) religio kaj nacio, kiuj okupis ambaǔ filozofojn, sed diversmaniere. Kiel humanistoj, Masaryk serĉis solvon por sia ĉeĥa (kaj slovaka) popolo, Zamenhof serĉis ĝin por la judoj, sed ne en la senco de la ‚naciisto’ Masaryk, kiu evoluigis utopiajn ideojn pri la kreado de la „nova homo“ pere de pli bonstila socio. Kiel bazon por tio li preferis eksplicite kristanan-socian koncepton, en kiu religio estu apartigita disde la ŝtato kaj de absolutisma arbitro (laǔ la moto „Jesuo, ne Cezaro!“). La ŝtaton Masaryk principe malfidis, ĉar ĝi kontraǔas, laǔ li, la demokratian ordon. Zamenhof celis krei la „novjudan popolon“, pere de nova lingvo, nova religio kaj nova patrujo. Minnaja eble serĉis komunecojn, kiuj apenaǔ ekzistas, kaj baldaǔ komprenis, ke Zamenhof kaj Masaryk estas du komplete malsimilaj ontologiaj kompleksoj, kiuj venis al variaj (politikaj) konkludoj, kiuj estas en la praktiko ege diverĝaj. Masaryk ja estis adorata de Edmond Privat (kaj menciata sur la paĝoj de la revuo Esperanto en la 1920aj jaroj), sed ŝajnas, ke ne aparte indas trakti Masarykon en seminario pri la zamenhofa homaranismo, despli ke li malalte taksis Esperanton, male al Beneš. Masaryk aperas en neniu grava referenca verko de Esperanto, do por la esperantistoj, eble krom ĉeĥaj kaj slovakaj, sed pro aliaj kialoj, li havas, teorie kaj praktike, neniun signifon. Aliflanke oni povas tre bedaǔri, ke krom iuj biografiaj provetoj en foraj tempoj la verkoj de Masaryk ne estis tradukitaj al Esperanto, kio signifas grandan mankon kaj neglekton en la Esperanto-literaturo.
Ke la fama itala militisto Giuseppe Garibaldi (1807-82) estis samtempe pacifisto kaj ke li apogis la movadon por internacia arbitracio oni povus ankoraǔ imagi, sed ke li reprezentis la vizion de universala lingvo, pri kiu li parolis en krokizo de letero al nekonato, estas interesa sciigo. Vidante antaǔ si la unuigitan homaron, Garibaldi, mem framasono, revis apud la mondlingvo ankaǔ pri „la universala religio“. La neceson de nova formo de religieco akcentis eĉ pli ol Garibaldi lia samtempano Giuseppe Mazzini (1805-72), itala patrioto ĉie adorata en la Apeninoj. Malgraǔ tio, persona alproksimiĝo de Mazzini, kiu kiel Zamenhof mem simpatiis por Leo N. Tolstoj kaj kiu eĉ iom influis la rusan demokratan movadon kaj la cionisman inteligencion, kun la unua homarano ne okazis, ne povis okazi, kio estas klarigebla per tio, ke ambaǔ italaj herooj forpasis antaǔ la apero de Esperanto. En la ĝenerale flua teksto de Penacchio aperas kelkaj eraroj: Devus esti Grenchen (ne Grechen), Knižniki nedeli kaj Posrednik (anstataǔ Postrednik). Se oni penus kontroli tiajn fremdnomojn kaj vortojn en interreto, oni povus facile eviti similajn misojn.
En mallongaj artikoloj Henri Masson (Francio) komparas la humanismajn konsiderojn de Zamenhof (1859-1917) kaj Gandhi (1869-1948), emfazante, ke Gandhi, tra Edmond Privat (1889-1962), admiris la verkon de la judo el Varsovio; Jaroslav Karhan (Ĉeĥio) memorigas la verkon ‚La vojo de Lumo’ de A. Komenio (1592-1670), en kiu li prezentis rimedojn por plibonigi la aferojn tuthomarajn, kaj omaĝas la novan usonan prezidenton Barack Obama, ĉe kiu li vidas ideojn kaj intencojn, kiuj estas ŝanco por la kreo de nova epoko de la homaro. Fine, André Cherpillod (Francio) prezentas la legendan figuron de Hilelo la Maljuna, sur kies nomo kaj moralaj ideoj Zamenhof bazis sian hilelismon-homaranismon. Kompari la ideojn de tiuj filozofoj kun la pensaro de Zamenhof aǔ inverse estas iom tro kuraĝe, kelkfoje eĉ maltrafe, ĉar troige kaj povas devojigi la homojn de la ‚prava vojo’, kiel tio malfeliĉe okazis en ‚Homarane’.
La unuopajn kontribuojn konkludas resumeto ĉu en la franca, ĉu en la itala, ĉu en la angla lingvo. La prezentita protokolo de la postprelegaj debatoj konsistas ĉefe el doktaj monologoj de Giorgio Silfer plus la kurtaj intervenoj de ceteraj simpozianoj. Kiel jam menciite, laǔ atentigo en la „editoralo“ (malPIVa vorto!) oni ne rajtas citi el la reflektitaj diskutoj „supozigante, ke ili estas aǔtentaj kaj precizaj diroj de la koncernaj debatintoj“ (kio laǔ tiu averto ili evidente ne estas). Al la biogramoj mankas sistemeco: Dum en la biogramo de Giorgio Silfer mankas la mencio, ke li estas la Konsulo de la Esperanta Civito, ĉe Żelazny oni indikas, ke li estas la ekskonsulo. Enŝteliĝis erareto, ĉar Żelazny ne povis esti publikiginta ĉirkaǔ okdek sciencajn disertaciojn, sed ja eble artikolojn. Do, se oni volus eldoni seriozan sciencan libron pri la zamenhofa homaranismo, necesus multege poluri tiujn tekstojn, liberigante ilin de la spekulacia balasto, sed por labor-kajero kiel Homarane, kiu celas diskutojn, la volumo certe taǔgas kaj sufiĉas.
Fine de la kajero, kadre de ‚Librobreto’, Bertil Nilsson prezentas kelkajn verkaĵojn, kiujn li metas en la kuntekston de la zamenhofa homaranismo: Libron de Walther Eidlitz pri la kredo kaj la sanktaj verkaĵoj de la hindoj (1957), La Tria Testamento de Martinus Thomsen (2005) kaj la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj en eldono de la Esperanta PEN-Centro (2001).
Anoncita de HeKo estis la organizado de Homaranista Kongreso en 1914 kaj la pretigo de dua numero de ‚Homarane’ pri la temo planlingvoj kaj religioj.
Aperis en Spegulo 3/2010
Via opinio pri Homarane