Titolo | Sciencisto, esperantisto, patro: Eŭgeno Bokarjov | |
Aŭtoro |
Antonina Bokarjova |
Kategorio | Biografiaj /
Bokarjov |
Prezo | 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Moskvo, 2010 |
Eldoninto | Impeto |
Klarigoj | Tesktoj pri kaj de unu el la ĉefaj figuroj de la sovetia E-movado, (re)eldonitaj 105 jarojn post lia naskiĝo. |
ISBN/ISSN | 9785716102071 |
Formato | 143 paĝoj, 20 cm |
Karakterizoj | Ilus |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Alexander Shlafer
Kortuŝa omaĝo al elstara
lingvisto, esperantisto kaj patro
Fonto: Revuo Esperanto, februaro 2011
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)
Eŭgeno Bokarjov estis eminenta figuro en la sovetia Esperanto-movado de la jaroj 1950-60-aj dum la reviviĝo de la Esperanto-vivo en Sovetio post pli-malpli 20-jara hiato, kiun kaŭzis agoj de la tiutempa politika reĝimo: neniigo de SEU, aresto kaj ekzekuto de multaj sovetiaj esperantistoj en la 1930-aj jaroj. Ekster Esperantujo, Bokarjov estis konata lingvisto, fakulo pri kaŭkazaj lingvoj.
La libro konsistas el rememoroj de Antonina Bokarjova, la filino de Eŭgeno Bokarjov, kelkaj verkoj de Bokarjov verkitaj unuope aŭ kun la tre notindaj kunaŭtoroj Olga Aĥmanova, Aksel Berg, David Armand, la artikolo pri la rusa-Esperanta vortaro de Bokarjov (siatempe eldonita grandkvante en ŝtata eldonejo kaj vaste konata kaj uzata), Esperanta traduko de verketo de Vsevolod Garŝin Attalea Princeps, kiun Bokarjov elrusigis junaĝe, du nekrologoj (unu fare de Nina Sulje, alia de Aleksandr Duliĉenko) kaj poemo de Aleksandro Logvin verkita memore al la omaĝato.
Antonina Bokarjova rakontas pri sia patro “ne nur fone de la familia kroniko, sed ankaŭ kuntekste de gravaj historiaj eventoj, precipe en la lingvoscienca medio kaj en la Esperanto-movado”. Mi aldonu, ke la homojn, kiuj ne intimiĝis kun la historio de Rusio kaj Sovetio, la libro konatigos ankaŭ kun la socia teksaĵo de la tiama soveta socio – per detala kaj senaplomba rakonto pri la vivo en la medio de la sovetia intelektularo. Mi kun aparta intereso legis detalojn, kiujn mi antaŭe ne konis, pri la Instituto de Lingvo kaj Pensado, pri la akademiano Nikolaj Marr kaj pri la eventoj, kiuj sekvis la publikigon de la “studo” Marksismo kaj problemoj de lingvoscienco de Stalin.
La aŭtorino sincere kaj senkaŝe rakontas pri sia familio kaj homaj rilatoj. Ŝi rekte diras: “Inter mia patro kaj mi estis granda proksimeco. Mi amis lin pli ol la patrinon” – konfeso evidente nefacila, kaj ĝi sendube atestas pri la intelekta honesteco de la verko.
La inkluzivigitaj interlingvistikaj kaj esperantologiaj artikoloj estas ankoraŭ tre interesaj kaj verkitaj en la kadro de ĝenerala lingvoscienco, sen paroĥeca propaganda kromgusto de izolita lingva movado. Iuj el la artikoloj estas nekonataj al la internacia publiko, ĉar ili estis originale publikigitaj ruslingve. Nun ili aperas en Esperanto en la kompetenta traduko de Viktor Aroloviĉ, kiu kontribuis al tiu ĉi bonkvalita libro ankaŭ kiel redaktoro.
La lingvaĵo de la libro estas flua, simpla kaj ĝenerale bonstila, kvankam kelkajn gramatikajn konstruojn pruntitajn el la rusa lingvo mi trovas tro pezaj (kaj do evitindaj) en Esperanto. Mi rimarkis kelkajn “internaciajn” vortojn, kiuj ne apartenas al la norma Esperanto, ekzemple “kolorito” [p. 7]. Iuj (nemultaj!) esprimoj estas konfuzaj: “elstara rusa pentristo kaj grafikisto E. Lansere kaj F. Ĉernousenko” [p. 16], “la lingvistika fakultato de la pedagogia fakultato” [p. 7.]. Eble temas simple pri preseraroj aŭ misskriboj. Tamen trivialaj peseraroj, kiel “e[s]ploristo” [p. 23] estas malmultaj.
Kelkaj rusaj realaĵoj verŝajne bezonas klarigon: ekzemple, la vorto “doktoranturo” [p. 24] (ruse “докторантура”) estas programo por finprepari jam spertegajn fakulojn por la scienca grado “doktoro de la sciencoj”. Samkampa estas la vorto “aspiranto” [p. 32] – partoprenanto en malpli ambicia doktoriga programo de postdiploma studado.
Resume, mi – ja, koincide, same sciencisto, esperantisto kaj patro – opinias, ke tiu ĉi zorge kompilita kaj redaktita libro estas plej inda kaj kortuŝa omaĝo al la elstara lingvisto, esperantisto kaj patro.
Via opinio pri Sciencisto, esperantisto, patro: Eŭgeno Bokarjov