Titolo | 500 samyh važnyh slov jazyka èsperanto | |
Aŭtoro |
N.L. Gudskov |
Kategorio | Lerniloj, vortaroj /
rusa |
Prezo | 3.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Moskva, 2006 |
Eldoninto | AST |
Klarigoj | La plej gravaj 500 vortoj en Esperanto, kun traduko en la rusa kaj prononcindikoj por ruslingvanoj. |
ISBN/ISSN | 5170385447 |
Formato | 31 paĝoj, 17 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Katalin Kováts
Rusa kvarteto
Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)
Kvar similaspektaj poŝlibretoj – tutevidente ligitaj unu al la aliaj – verkitaj por memlernantoj de la internacia lingvo formas serion de lerniloj pri Esperanto. La eldonaĵoj viciĝas inter centoj da prilingvaj publikaĵoj de la rusa eldonejo ВОСТОК – ЗАПАД (Oriento-Okcidento).
Lernanto aĉetinta la libretojn estos bone ekipita kaj havos ĉion necesan – krom eblo rekte komuniki kaj en la praktiko uzi la lernatan lingvon – por memstare alproprigi la bazon de Esperanto, eĉ se ne ene de unu monato, kiel tion I. Gonĉarova promesas en sia lernolibro. En ĝi ŝi en senpera stilo gvidas la legantojn al tiu ĉi celo, alparolante ilin, interplektante la du lingvojn, klarigante la gramatikajn regulojn, invitante al ekzercoj.
Komence de la lecionoj la enkonduko prezentas la ĉefajn temojn de la koncerna unuo. Tiun parton sekvas la tekstoj, plej ofte traktantaj movadajn temojn, ekz.: Ŝakista familio, En la klubo, Rajt kaj Lerta decidas lerni Esperanton, Preparo de Esperanta aranĝo, En la IJK [tiel!] ktp, kiuj finiĝas per dudirekta vortolisto. Tiun parton sekvas de 4 ĝis 10 paragrafoj, kie estas pritraktataj la novaj eroj (gramatiko, leksiko, tekstoj, pliaj legaĵoj, literaturaĵoj). La instruo de la novaj eroj okazas laŭ la gramatika-traduka metodo, do ĉio estas tradukita. La lecionojn fermas ŝlosiloj, kiuj helpas en la kontrolo de la faritaj taskoj.
Fine de la libro troveblas leksika indekso, kie ĉe la vortoj (Esperanto-rusaj) ciferoj indikas la lecionon, kie ili aperas. Bedaŭrinde ne estas simila helpilo por trovi la gramatikajn erojn, kaj fakte mankas eĉ normala enhavtabelo, kie oni povus legi, en kiu leciono pri kio temas. Tiel la lernanto devas simple laŭvice progresi en la libro, trastudi la 12 lecionojn, kiuj donas abundan materialon pri la lingvo kaj kulturo, kaj konsilojn por plia studado kaj ekzercado.
Por havi sisteman gramatikan trarigardon jen la dua libreto, verkita de N. Gudskov. En ĝi la aŭtoro prezentas en la rusa lingvo la gramatikon, donas ekzemplojn kaj listojn pri la apliko de la plej gravaj menciitaj elementoj.
La profundeco de tiuj klarigoj ne transiras la limojn de bazaj scioj, tamen tuŝas ĉiujn necesajn punktojn, kiujn lingvouzanto – sen grandaj kaj lingvistikaj pretendoj – povas bezoni.
Legeblas ankaŭ kelkaj primovadaj informoj, praktikaj konsiloj (ekz. pri la komputilaj skribmanieroj kun iksoj!) kaj la aŭtoro atentigas pri falsaj amikoj ĝenantaj inter la du lingvoj. Post la ĝenerala prezento en la unua aldona parto legeblas la 16 reguloj kaj en la dua venas listo de plurcentoj da internaciaj vortoj, ĉefe teknikaj terminoj, kompreneblaj (por rusoj) sen traduko.
Kvankam kun alia vortostoko ol uzita en la lernolibro, la tria kajereto kun la 500 plej gravaj vortoj de Esperanto povas servi kiel poŝvortaro. La leksiko estas prezentita en laŭtemaj tabeloj, en kies unuaj du kolumnoj legeblas la rusaj vortoj kaj ties Esperanta traduko. En la tria kolumno troviĝas la transskribita prononco de la E-vortoj. La 46 temoj rilatas plejparte al nocioj, ĉiutagaj esprimoj, sed fine de la libreto aperas ankaŭ gramatikaj listoj de koloroj, numeraloj, adjektivoj, verboj, pronomoj ktp.
La orientiĝon ene de la temoj, serĉadon de konkreta vorto bedaŭrinde helpas nek enhavtabelo, nek iu logika vicordo. Same mankas almenaŭ alfabeta aranĝo en ajna lingvo. Ne rimarkeblas „ordo” ankaŭ ene de la temoj; la tieaj ĉ. 10-15 vortoj viciĝas ŝajne sen interna logiko.
Dum la unuaj tri libretoj servas por la lernado de la lingvo, la kvara eldonaĵo klerigas pri la Esperantaj kulturo kaj movado. En la libro la leganto povas legi interesajn faktojn, ne nur historiajn, sed ankaŭ koncerne la aktualan situacion, organizadon, instruadon de la lingvo, ties politikan kaj lingvopolitikan pozicion kaj ekkoni la lingvouzan medion. (Malaktualaj estas jam la informoj pri la E-radioelsendoj kaj mankohavaj tiuj pri la reto.)
Signifan parton okupas la „panteono” kun prezento de 25 tre gravaj – tamen preskaŭ kvindekprocente rusaj – figuroj de la historio kaj kulturo de Esperanto.
La libron finas listo de konsilataj legaĵoj kaj utilaj adresoj (ambaŭ listoj estas faritaj ĉefe por rusoj).
Estas laŭdinde, ke la kvar, unu la aliajn kompletigantaj lernomaterialoj, aperis en po 2000 ekzempleroj kaj aĉeteblas ĉe prestiĝa rusa eldonejo.
Tiumaniere Esperanto havas pli da ŝanco por esti malkovrata ankaŭ de ekstermovaduloj.
Via opinio pri 500 samyh važnyh slov jazyka èsperanto