Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kompendio de la Esperanta gramatiko
Titolo Kompendio de la Esperanta gramatiko
Por superaj ekzamenoj
 
Aŭtoro Mirko Manner-Mamužić 
KategorioLerniloj, vortaroj / internacia
Prezo 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroZagreb, 2000 (2-a eld) 
EldonintoE-societo Bude Borjan 
KlarigojKonciza, klara, kompleta prezento. Por superaj ekzamenoj.
ISBN/ISSN9539812704 
Formato 109 paĝoj, 24 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Kompendio de la Esperanta gramatiko" ne estas havebla!


Recenzo de Constantin Dominte

Grava por la mezgradaj scipovantoj

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Okaze de la UK en Fortalezo oni prave plendis pro la nekritikeco de la Esperantaj recenzoj. Sed aliflanke, tiu nekritkeco estas objektive klarigebla, almenaŭ parte, per la malvasta presospaco en la periodaĵoj publikigantaj recenzojn. Konsiderante tiujn ambaŭ aferojn kiel kontraŭstarajn faktojn, mi provos ĉi tie, en la malvaste postulita spaco, objektive kaj samtempe kritike prezenti la legitan libron.
Temas pri verko kies unua eldono aperis en 1958. La aŭtoro, la hungardevena kroatiano Mirko Manner-Mamužić (1928-1998), estis laŭfake maŝin-inĝeniero, kaj lia oklingvaneco pravigis lin verki gramatikon de Esperanto, des pli ke li estis ano de la Ekzamenkomisiono de KEL, apoginta sin sur la Plena Analiza Gramatiko de K. Kalocsay kaj G. Waringhien, atente esplorita, sed kun esprimo de ankaŭ propraj opinioj. Ĉi tiu dua eldono aperis postmorte de la aŭtoro kaj estas prizorgita kaj antaŭparolita de Ivo Borovecki. Dekomence mi devas substreki, ke la libro fontas el medio vaste konata en Esperantio pro la plurflankaj valoraj atingaĵoj rilate la Intemacian Lingvon – medio, kiun oni nomas Zagreba Skolo.
La kompendio, post la enkonduko (p. 5-9) klariganta la bazajn konceptojn kaj la respondajn terminojn (t.e. parol- kaj frazelementoj, vortkategorioj kaj vortfunkcioj), estas dividita en ses grandaj ĉapitroj, kaj nome: la fonetiko (p. 10-11), la ortografio (p. 12-16), la vortfarado (p. 17-33) – unu el la du pli ampleksaj ĉapitroj de la libro, la afiksologio (p. 34-52), la morfologio kaj sinetio (p. 53-94), ĉapitro kies amplekso klariĝas per la pritrakto de du kunplektitaj aferoj: unuflanke, la morfologio striktasence, aliflanke, la sinetio, t.e. la studo de la gramatikaj.kategorioj (genro, nombro, kazo ktp), fine, la sintakso (p. 95-104), limigita, interalie, pro la fakto, ke iuj sintaksaj aferoj estas jam pritraktitaj en la antaŭaj ĉapitroj.
Aparte substrekinda estas la fakto, ke la aŭtoro komparas kelkfoje la esperantlingvajn strukturojn kun la respondaj strukturoj en variaj naturaj lingvoj (p. 13-14, 68, 70, 86) kaj precipe en la slavaj, inter kiuj distingiĝas la kroata (p. 62, 81, 84), denaska lingvo de la legantoj, al kiuj la aŭtoro sin turnas speciale. Spite la lastan rimarkon, oni devas agnoski, tamen, la utilon de la lemolibro por ĉiuj ajn mezgradaj esperantistoj, indiferente de ilia denaska lingvo. Ne mankas en la libro eĉ la normiga vidpunkto: multloke (p. 41, 45, 50, 54, 56, 78, 80, 82, 84, 90 k.a.), la aŭtoro atentigas pri la nekorektaj, eraraj esprimoj, kompare al la rekomendindaj aŭ almenaŭ tolereblaj, kelkfoje kun resendoj al la iniciatinto (p. 26, 50, 94), ĉu kontraŭstarante la Plenan Gramatikon (p. 36, 44, 48) ĉu aprobante ĝin (p. 6, 8, 39, 104), aŭ klarigante la distingon inter la komunuza parolo, unuflanke, kaj la poezia esprimo, aliflanke (p. 47, 72), inter la uzo de variaj sencproksimaj vortoj, – kiel tio kaj ĝi (p. 61), inter elegantaj kaj neelegantaj esprimmanieroj (p. 68).
Kelke da kritikaj rimarkoj, rilatantaj nurajn detalojn: La interjekcioj ne estas veraj helpvortoj, kion skribas la aŭtoro, sur la p. 6. „Esperanto estas fonetika lingvo“ (p. 12) estas tute nefakula esprimo, anstataŭ „Esperanto estas lingvo kun fonetika skribo“ (nur skribo, kaj neniel lingvo, povas esti aŭ ne esti fonetika). „(...) la sufikso NJO (...) esprimas virinajn karesnomojn“ (p. 48), anstataŭ „konstruas...“ aŭ „kontribuas al la konstruo de virinaj karesnomoj“. Kvankam la aŭtoro rekomendas (p. 67), ke oni uzu la strukturojn ĈI TIU, ĈI TIUJ, ĈI TIO, kun la „vorteto“ ĉi antaŭ la propre-diritaj pronomoj, li mem liveras kontraŭan ekzemplon: „Donu al mi TIUN ĈI libron“ (sampaĝe). La aŭtoro ne klarigas sian antaŭe implicite esprimitan preferon, pravigitan spite la unuatempan uzadon de la postmetita ĉi. La pravigo de la antaŭmeto estas la jena: la kombinaĵoj kun ĉi estas „fonetikaj vortoj“, trisilabaj, kun regula akcento sur la antaŭlasta silabo, kvazaŭ amfibrako; se oni postmetas ĉi al la pronomo, kiel en la unua tempo de la uzado de Esperanto (sendube laŭ la franclingva modelo, ĉar ĉi estas, etimologie, francdevena), tio kreas trisilabajn „fonetikajn vortojn“ kun la nekutima akcento sur la tria silabo kalkulita ekde la fino de la vorto, t.e. kvazaŭ daktilojn, utilajn ankaŭ nuntempe eble en la poezio, sed nekonformajn al la akcent-sistemo praktikebla en la komuna lingvouzo. Sur la paĝo 55, rilate la ekzemplojn OKULVITROJ kaj PANTALONO, ŝajne la aŭtoro konfuzas la koncepton kun la objekto.
Kritika rimarko rilate la duan eldonon de la libro tuŝas aferon parenca al la deikto (deixis), pli precize – al la tempa deikto. La aŭtoro tre bone klarigas la uzadon de la aktivaj kaj pasivaj participoj alvokante kronologiajn datojn koncernantajn la momenton de la unua eldono, 1958, kiam li ekzemplas per ,,La 10-an de majo 1948 Karlo, ESTIS skribanta leteron“ k.s. (p. 87), ,,La 10-an de majo 1968 Karlo ESTOS skribanta leteron“ k.s. (p. 88) kaj „Hodiaŭ la letero ESTAS skribata, skribita aŭ skribota“, „En 1948 la letero ESTIS skribata, skribita aŭ skribota“, „En 1968 la letero ESTOS skribata, skribita aŭ skribota“ (p. 90). La prizorginto de la dua eldono estus devinta, laŭ mia modesta opinio, aktualigi, ĝisdastigi tiujn ekzemplojn, laŭ pure filologia vidpunkto, por plifaciligi al la leganto la aliron al la sencoj de la kunmetitaj verbaj formoj, kaj konsideri, ekzemple, la datojn 2000 anstataŭ 1958, 1990 anstataŭ 1948 kaj 2010 anstataŭ 1968, kun eventuala precizigo en sia antaŭparolo pri tia tre pravigita interveno aŭ modifo en la originala teksto de la bedaŭrinde forpasinta aŭtoro.
Mi ne mencios eksplicite la preserarojn facile korekteblajn far la leganto, kiel tiuj sur la paĝoj 3, 4, 6, 8, 9, 10, 15, 21, 26, 28, 31, 34, 36, 38, 44, 58, 59, 60 kaj aliaj. Anstataŭe, mi mencios nur la malmultajn erarojn iom ĝenajn, povantajn okazigi miskomprenon aŭ ambiguaĵon en la mensoj de iuj legantoj: JU (p. 12; korekte: JH), plendas (P. 19; korekte: pledas), (hispana) Ciudad Mejico (p.50; korekte: Ciudad de Mejico), „Eĉ tutaj sintagmoj estas esprimataj per unu adjektivo: TRA LA FENESTRO = TRAFENESTRE, ktp“ (p. 84, kie la vorto adjektivo aperas, per probabla skriberaro, anstataŭ la vorto adverbo), FUMAS (p. 100; anstataŭ, probable, FULMAS).
Oni devas agnoski, iel ripete, ke la lernolibro de Manner-Mamužić meritas pli ampleksan kaj detalan pridiskuton, ĉar ĝi estas grava kaj tre utila por la perfektigo de la mezgradaj scipovantoj de Esperanto, do necesus pli da presospaco, eble en faka, lingvistika publicaĵo.

 

Via opinio pri Kompendio de la Esperanta gramatiko