Recenzo de Jan Werner
Bela, bona helpilo, tamen iom amatoreca
Fonto: Revuo Esperanto, julio-aŭgusto 2012
Aldonita de Stano Marček (2013-12-26)
Ekoturisma vortaro – Esperanta / česky / deutsch / english / français. Zdeněk Pluhař, Manfred Westermayer, Christopher Fettes, Raymond Skilling. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2011. 60p. 17cm. ISBN 9788087169261. Prezo: € 5,40
Krom la ĉefa vortara parto, aranĝita alfabete laŭ la Esperantaj kapvortoj, ekipita per vicnumeroj kaj nacilingvaj ekvivalentoj en kvar lingvoj (cs, de, en, fr), la vortaro enhavas la alfabete ordigitajn indeksojn: ĉeĥan, germanan, anglan, francan; krome tabelon de mallongigoj, liston de literaturo kaj antaŭparolon de la ĉefa aŭtoro Z. Pluhař.
La temo “ekoturismo” (angle ecotourism, en Britio ankaŭ green travel) estas nocio relative nova, uzata proksimume dudek jarojn. Ĝis nun ĝia difino ne estas internacie klare limigita, ĉar komence ekzistis nur ideo, neniu fermita koncepto. Laŭ la Programo de Unuiĝintaj Nacioj por la Vivmedio (UNEP) ekoturismo estas formo de daŭripova turismo staranta sur kvar principoj:
ekoturismo partoprenas en la protektado de naturaj kaj kulturaj heredaĵoj,
ampleksas plane elektitajn lokojn kaj indiĝenajn komunumojn, al kies prosperado ĝi kontribuas,
al vizitantoj de la regionoj ĝi eksplikas la signifon de la koncernaj naturaj kaj kulturaj riĉaĵoj,
ekoturismo konvenas por sendependaj vojaĝantoj kaj por organizitaj ekskursoj de negrandaj grupoj.
Karakterizo: Ekoturismo estas orientita al naturaj teritorioj, kontribuas al la protektado de nia vivomedio, plibonigas la ekonomian prosperon de la lokaj loĝantoj kaj enhavas ankaŭ funkciojn klerigan kaj studan.
La vortaro ne povas esti strikte limigita, ĉar la sekvata temo situas lime de pluraj fakoj: vojaĝado, naturo, pejzaĝo, morfologio de tereno, flaŭro, faŭno, homaj setlejoj kaj kulturo, biologio, fiziologio kaj fizionomio de vivuloj, klimatologio, geologio, ĥemio kaj pluraj aliaj…
Kvankam sen statistika analizo, eblas diri, ke la aŭtoroj la nocielekton faris proporcie respondece. Kompreneble, la leganto eble malkovros ion aldonindan.
Sekvante la leksikajn unuojn, mi trovis kelkajn esprimojn problemaj el la vidpunkto de nocienhavo:
102 ĉaletkonstruaĵo estas nomo konfuza – vidu 103.
103 ĉaleto – laŭ la aŭtoroj domo konstruita el arbotrunkoj. La ekspliko, ĉerpita el PIV, estas erara, same la ekvivalentoj ĉeĥa, germana kaj angla. Ĝustas sole la franca chalet, sed tiu laŭ la franca vortaro Le Robert signifas: chalet – etimologie devena el la franclingva vorto “cala” en la svisaj Alpoj, kiu signifas “ŝirmejo”. Unue temis pri lignaj domoj por paŝtistoj, poste por montaraj agrikulturistoj. Nun tiustile konstruiĝas porferiaj kabanoj kaj lignaj loĝdomoj en montaraj vilaĝoj. La radiko ĉalet’ enhavas neniun informon pri konstrua teĥnologio, pro la tradicio estas subkomprenata sole la materialo: ligno. Ĝi ebligas kelkajn konstrusisteme malsamajn strukturojn, “trabdomo” (trunkodomo) estas unu el pluraj. Forigendaj estas: cs: srub; de: Blockhaus; en: log-cabin. Ĉaleto (ĉaledo evitinda!) – montara ligna dometo (kabano), origine en Alpoj.
124 ekologiismo, 125 ekologiisto, 127 ekologo. Fakulo pri ekologio estas ekologo. La saman signifon prezentas “ekolog/i/isto” (sinonimo). Oni konsciu, ke en ĉiu faka lingvo sinonimoj estas nedezirataj pro ebla konfuziĝo. La nomo 124 – ekolog/i/ismo – estas sence nesufiĉe elvokiva, kial ne sekvi la naciajn lingvojn (ekologia movado). Same la nomo 125 – ekolog/i/isto – tiu eĉ pli, ĉar la sufikso -isto indikas primare profesiulon (ekologo), nur duavice iun specialan aganton kaj amatoron (PAG § 342). Por tiu konvenas neambigua nomo: ekologia aktivulo. Krome, en la nomoj sub 124 kaj 125 estas prononce neoportuna duobla i.
330 malaerobia (organismo) – mankas la sinonima versio anaerobia, kiu estas en PIV kaj estas internacia. Evitado de internaciaj (fakaj, sciencaj) terminoj malutilas al la internacia Esperanto. Ĝi ja bezonas maksimumon de internacieco, por ke Esperanton komprenu ankaŭ nemovadaj fakuloj. Pro la prefikso la adjektivo “mal/aerobia” por ili estas nekomprenebla.
335 mapo en skalo… – prefere ne “unu por…”, sed “unu al kvindek mil” (vidu PAG § 87, G, en proporcio du al tri).
352 entera minejo estas miskompreniga termino, ĉar esti “en tero” signifas, ke la minejo estas sub la tersurfaco, do sub la tero. Preferinda estas: [ter]surfaca minejo.
405 petro, 497 speleo – nomoj evitindaj, ĉar en naciaj lingvoj ĉiam kaj en Esperanto 115 jarojn (antaŭ la Nova PIV) la vortoj ne ekzistis kiel apartaj, sed nur ligitaj kun la grekdevena –log[i] (legō = mi parolas ← “elektas” vortojn): petrologio, speleologio. La disigo de la kompaktaj vortoj fare de la reviziintoj de PIV estas faro malaprobinda, konflikta kun la internacia scienca uzanco. Petro estu plu rokaĵo, speleo estu groto. Ĉe “speleo” okazas kurioza kaj terminologie damaĝa sinonimeco: 1 groto = malvasta natura kaverno; 2 kaverno = natura subtera kavo; 3 speleo = natura subtera kaverno kaj groto. Neniu racia kialo, plana motivo, internacia modelo pravigas la apartigon. Esperanto tiel fariĝas stranga aŭtonoma lingva fenomeno.
464 orhava rojo – sed mankas la genra radikvorto “rojo”, bezonata por kompreni la specian terminon “orhava rojo”.
468 sabloŝtono – menciindas la ofte uzata sinonimo “grejso” (PIV 3).
490 skitelfero estas transportsistemo kun seĝoj pendantaj sub port- kaj tren-kablo (cs: lanovka; de: Seil[schwebe]bahn; en: cableway). La enmetitaj ekvivalentoj: cs:∙vlek; de: Skilift; en: skilift en Esperanto respondas al skilifto (Krause) aŭ skitrajno (Wells).
504 ÷ 511 Ok derivaĵoj de la radiko sterk’, sed la genra radikvorto “sterko” en la vortaro mankas (en fakaj vortaroj genra termino estas sisteme necesa).
512 stilo estas vorto plursignifa, konvenas specifi la ekoturisman signifon.
522 surfacaktivaĵo. Tiu ĉi aŭtonoma Esperanta nomo ne estas preferinda rilate al la internacia „detergento“ (en PIV ja estas: detergi; deterganto!).
526 ŝoseo. La enmetita germana Autobahn ja ne estas ekvivalento de ŝoseo (Strasse). Autobahn estas aŭtovojo (laŭ PIV), [aŭto]strado laŭ E. D. Krause kaj laŭ iama propono de R. Eichholz.
550 torfmonteto. La ĉefelemento “monteto” estas apenaŭ imagebla. La germana Hochmoor estas marĉo, kiu ne amasiĝis kiel monteto, sed situas en alta regiono kiel “altregiona torfa marĉo” → torfejo.
RESUME: La eldonaĵo estas belaspekta, poŝformata, por uzantoj taŭge aranĝita, bona helpilo por turistoj, ankaŭ por la partoprenantoj en la aranĝo EKOTUR, regule organizata fare de la agentejo kaj eldonejo KAVA-PECH. Sed paralele al la laŭdo mi notas, ke la lingva flanko, malgraŭ kvaropa aŭtora kolektivo kaj kvar provlegintoj (!), en kelkaj kapvortoj portas spurojn de evidenta malzorgo kaj de terminologia amatoreco. Por la dua eldono la mankoj estas facile forigeblaj. La verketo tamen aĉetindas.
Via opinio pri Ekoturisma vortaro