Recenzo de Eugène de Zilah
Jesuo ŝtatestro
Fonto: Revuo Esperanto, novembro 2012
Aldonita de Stano Marček (2013-12-26)
Meditadoj el la animo. Paiva Netto. Esperantigis Paulo Sergio Viana. São Paulo: Elevação, 2011. 256p. 23cm. ISBN 9788575132043. Prezo: € 12,00.
Entuziasma anonco sur la unua bindopaĝo: “Pli ol 400 000 venditaj ekzempleroj, 1-a eldono en Esperanto!” Tre altira; oni ja estas tre kontenta scii, ke oni estos la kvarcent-mil-unua leganto! Krom tio, interne, elstara prezentado didaktika, kriobele ilustrita, de lernolibro mezlerneja.
La aŭtoro estas José de Paiva Netto, brazila verkisto, ĵurnalisto, radipreleganto, komponisto kaj poeto. Li naskiĝis en 1941, en Rio-de-Ĵanejro, do en urbego kun pli ol ses milionoj da loĝantoj, sub la rigardo de giganta Jesuo-statuo mondfama. Tio ĉi ja gravas, ĉar ĝi tuj klarigas la fonon de lia funkcio – direktoro-prezidanto de Legio de Bona Vola (LBV) – kaj de liaj opinioj.
La titolo de la propedeŭtika unua peco estas: Traktaĵo pri la Nova Ordono de Jesuo; ĝi estas unupaĝa. Poste, parenteze: “Traktaĵo pri la Nova Ordono de Jesuo, aranĝita de Paiva Netto, akorde kun la Evangelio de la Kristo de Dio, laŭ Johano, 13:34 kaj 35; 15:12 ĝis 17 kaj 9.” Unuavide, la aŭtoro ne “aranĝis” multon; ni trovas la evangeliajn tekstojn cititajn, kiujn Paiva Netto rediras preskaŭ tro fidele (kun la eraro “lia” anstataŭ “sia” en Joh. 15.15). Kelkaj transformoj tamen: “Per tio ĉiuj homoj scios” fariĝas “Nur per tio ĉiuj homoj scios”; “kiel vi min amis” fariĝas “kiel vi min amas”; “donu frukton” fariĝas “donu bonan frukton”; “Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian” fariĝas “Tion mi ordonas al vi: ke vi amu unu la alian, kiel mi amas vin”. Post 15.14 troviĝas ripeto el 13.34 “Kaj Mi tion ordonas: vi amu unu alian, kiel Mi vin amis.” Neniu el tiuj ĉi transformoj estas absurda aŭ malica; eĉ ne temas pri resumo, estas iom freŝigita versio de la konata tradukaĵo farita de la “Brita kaj alilanda biblia societo” en 1931.
Sed… ĉu la aŭtoro diras ion novan? Jes, en la unua frazo: “Instruis Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatisto.” Do, la centra persono de la kristana religiaro, Jesuo, estas (as-tempe!) “ekumena” kaj “ŝtatestro”. Tio signifas, ke Paiva Netto ne donas prioritaton al ajna religio en la interpretado de la instruoj de Jesuo Kristo, kiu, laŭ liaj konvinkoj, estas aktuala reganta estro politika de ĉiuj homoj, eĉ de nekristanoj. Jesuo Kristo estas aganta politika potenco, liaj instruoj estas dekretoj. Kiel kaj kial realiĝos la dekretoj de la “Dia Ŝtatestro”, ni ekscios el la postaj homilioj kaj citaĵomozaikoj, kiuj konsistigas la libron malfermantan al ni la spiritan mondon de Legio de Bona Volo (LBV).
Paiva Netto utiligas en la cento da sekvantaj pecoj (meditoj, leteroj, homilioj, predikoj) la saman metodon, kiel en la propedeŭtika peco: li pledas per atestaĵaj citaĵoj, por pruvi, ke Jesuo estas la kosma Majstro de la tuta homaro, kaj ke ne ekzistos feliĉo sur tiu ĉi tero tiel longe, kiel oni ne aŭskultadas, ne akceptadas liajn instruojn. Li citas preskaŭ ĉiujn religiajn librojn konatajn, centojn da saĝuloj, filozofoj, verkistoj, politikuloj kaj alispecaj famuloj. La notoj piedpaĝe okupas preskaŭ tiom da loko kiel la teksto. Ili estas interesaj, ĉar ili evidentigas la kulturnivelon de la publiko celata de la aŭtoro; ili similas al artikoletoj de leksikono por uzado de lernejanoj. Ni povas tamen spikumi el ili kelkajn utilajn informojn; ekzemple, ke “Francisko el Asizo [estas] Patrono de Legio de Bona Volo” (p. 129).
La tekstoj mem pledas por honestaj kaj esperindaj aferoj: “la vojoj de Paco postulas pli grandan aŭtoritatecon kaj obstinon ol tiuj de perforto” (p. 33); “la mondo laciĝas pro tro da vortoj kaj maltro da efikaj agoj” (p. 65); “spiritan progreson de la homaro oni ne povas deteni” (p. 69); “bona penso konstruas feliĉan popolon; la negativa povas detrui ĝin” (p. 89); “egoismo kaj aroganteco: du malsanoj en la socia interrilato” (p. 115); “la paradizo, … troviĝas tre proksime, en [la homo] mem” (p. 129); “mortintoj ne mortas. Do, Spirita vivo ne estas ia abstraktaĵo” (p. 129) …
Enhavtabelo ne ekzistas, kaj ne estus utila, ĉar temas pri meditolibro, el kiu oni povas pluki iun ajn pecon por sia ĉiutaga meditado. En ĉiu peco temas pri iu aŭ alia malsano de nia moderna mondo; malsano ĵurnalisme elmetita, kaj advokate kuracita per ekumena kristana bonvolemo. La esperantigo, fare de Paulo Sergio Viana, estas klara kaj flua.
En la libro, plena je dekoraĵoj kaj bildoj, la unukolore prezentitaj pentraĵoj de famaj pentristoj (Van Gogh, Cézanne, van Eyck kaj aliaj) meritas apartan atenton, eĉ se oni ne tuj trovas iliajn rilatojn kun la teksto.
Sume: ne temas pri libro konceptanaliza, t. e. “filozofia,” sed pri popolisma saĝolibro, preskaŭ perfekta en sia ĝenro. Ĝi povas alporti al eŭropanoj multajn informojn pri la brazila socio. Al sud-amerikanoj ĝi alportas spiritan panon ne malhaveblan en la tutmondiĝanta teknika barbareco.
Via opinio pri Meditadoj el la animo