Titolo | Verse reversi | |
Aŭtoro |
Benoît Philippe |
Kategorio | Poezio originala |
Prezo | 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Novjorko, 2008 |
Eldoninto | Mondial |
Klarigoj | "Jen poeto inter du mondoj aŭ du lumoj; inter la tento kaj la streĉo; inter perturbo kaj sereno" (Jorge Camacho). |
ISBN/ISSN | 9781595690975 |
Formato | 159 paĝoj, 22 cm |
Recenzoj | Poeto interdulume de Jorge Camacho Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Valentin Melnikov
Renversi... la rutinon
Fonto: Literatura Foiro 312 aŭg 2021
Aldonita de Valentin Melnikov (2022-02-06)
La poemaro de Benoît Philippe Verse reversi estas elstara, en senco – draste diferenca disde aliaj poemaroj de aliaj aŭtoroj. Eblas eĉ diri, ke ĝi renversas kutiman koncepton de poezio...
Eĉ por lingvospertulo legi tion malfacilas. Enestas pluraj raraj vortoj – glositaj librofine estas nur malmultaj kaj eble ne la plej necesaj: “glamura”, “gringa” kaj “inocente” ja kompreneblas, sed la postparolo listigis dudekon da vortoj, serĉendaj en vortaroj (el tiuj mi tuj komprenis nur kvin). Enestas ankaŭ utila listo de fremdaj propraj nomoj (ekz. nur el ĝi mi eksciis ke Subiaco estas loknomo sed ne iu neologismo). Kaj eĉ ordinaraj vorteroj ie-tie aperas en nekutimaj formoj: “kialema koro”, “braĝokule vakamense”, “survojas seniamule”...
Se kompari kun pentroarto, eblas diri: jen impresionismo (“Silezia bildo”, p.56: ...venkitula / tombejo forbuldozita / senkulta terbuloza...; “Roma pluvo”, p.66: brunmuaraj / pluvo-vejnoj / kaprice lirle / transpavimiĝas; “Napolaneto”, p.81: tro timide / duon-terurate / pal-infano / fuŝ-almozis...; kaj la tuta ciklo “Tombej-murete”, p.144-147), jen preskaŭ abstraktismo (“Blua bo”, p.61; “Al la Falko de Damanhur”, p.74), sed troveblas ankaŭ realismaj pecoj – ekzemple tiuj dediĉitaj al la gepatroj (p.24-26,89). “Kiom longe plu?” (p.37) revokas ideojn de N.Kurzens (al li estas dediĉita ankaŭ aparta poemo, p.84) kaj W.Auld. Kortuŝas “Funebre” (p.77), verkita tuj post forpaso de William Auld.
La tro komplike aranĝitaj vortoj tamen estas tute ĉarmaj, se oni ilin analizas atente. Vera merito de la libro, de la aŭtoro. Gustumu, ĝuu pliajn ekzemplojn: malvanaĵo vundovinda (“Nigra anĝelo”, p.8); soleci sopircindre (“La du sinjoroj”, p.12); forfriziĝa veiĝa memoro (“Adiaŭsigne”, p.36); senfunebrigu la koron sensensiviĝan (“Esperanto”, p.39)... eblas longe daŭrigi.
Brilas la aliteracioj: velkolipe veadas; Li lante ludas lulosone (“Nigra anĝelo”, p.8); flugan feblan fulgan flokon (“Por samvojano”, p.32); Ekraŭkos nur makabra rikan’ ĉar la mort’... (“Aŭtuna nokto”, p.82). Trafaj sukplenaj esprimoj: kat-kun-kreme kontenta (“Vesper-festo en Aosta Valo”, p.72); stridfajfile gardisto malgluas paron da gekisantoj (“Guayaquil”, p.113); sku-busaĉi (“Guacamayos”, p.140).
Plejparto de la poemoj estas modernismaj, t.e. sen rimoj, sen ritmo kaj kun tre profunde kaŝita (se entute trovebla) senco. Tamen la aŭtoro scipovas ankaŭ rimi, klasike – “Lvivo”, p.38; “Torre Pelice”, p.75; aŭ pli libere – “Navedo en drivo”, p.90.
Kelkdekon de apartaj poemoj sekvas la ciklo el dek du poemoj Glaŭka lum’, jam aperinta en samtitola antologio (1994), kompilita de Philippe. Tio estas geja liriko. Ĉar mi havas tradician seksan inklinon (ĉi-lastan vorton oni povas trakti kiel tutecan aŭ kiel kunmetitan laŭplaĉe; alia recenzanto eble skribus: “mi informas:”) mi ne kompetentas taksi ĝin. Eĉ, ne estante kristano, mi ne povas juĝi, kiomgrade “Sankta Gejo” – moka pastiĉo de “Patro Nia” – ofendas sentojn de kristanoj. Bedaŭrinde, kolego Berveling neniam esprimis sian opinion prie...
Finas la libron la poemaj taglibroj, t.e. poemcikloj verkitaj dum vojaĝoj. Ĉiu ero havas titolon laŭ vizitita loko kaj koncernan daton. La ciklo “Ekvadoro” (2004) komenciĝas en Guayaquil kaj finiĝas en Quito, la nomojn de intermezaj lokoj ordinara eŭropano aŭ aziano certe neniam aŭdis. Per kelkaj linioj la aŭtoro transdonas impresojn, skizas tieajn problemojn... probable por plene trasenti kaj kompreni ĉion ĉi, oni devas mem viziti la lokojn – tamen laŭ la aŭtora priskribo oni povas sufiĉe klare imagi... Evidente al la aŭtoro plaĉis la vojaĝo, do en 2007 sekvis plia, kiun priskribas la ciklo Anda lum’. Multas impresoj, plej diversaj ŝatindaj lokoj kaj personoj, eĉ kvankam ekvadoranoj emas grandanime girlandi sian teron per bunta rubo / patriote patini sian lingvon per gringa balbuto / pacience pliankri sian kredon per sangaj murdoj (“Ekvadora ekzotismo”, p.138), kaj fine (p.142) – mi ekploris: morgaŭ mi forflugos fifuĝema / de tiu popolo ekvadora / de ĝiaj ebrio kaj despero...
Interalie la ciklo “Ekvadoro” ricevis la unuan premion de Belartaj Konkursoj de UEA en 2005.
Via opinio pri Verse reversi