Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Amo inter ruinoj
Titolo Amo inter ruinoj
 
Aŭtoro Trevor Steele 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntverpeno, 2016 
EldonintoFEL 
KlarigojĈu membiografia romano pri aŭstraliano serĉanta amon per Esperanto en la disfalanta Sovetunio?
ISBN/ISSN9789077066553 
Formato 230 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Ruiniĝinta amo

Fonto: Beletra Almanako 39
Reta ligilo al la originalo: http://literaturo.esperanto.net/ba/amruinrec.html
Aldonita de Valentin Melnikov (2023-04-12)

La romano de Trevor Steele Amo inter ruinoj estas kvazaŭ membiografieca. Certe la ĉefheroo Travis estas Trevor mem, kaj modifeto de la nomo celis nur pravigi fantaziadon: kiel ĉio okazus, se... Li eĉ ripetas kun minimumaj ŝanĝoj multajn okazaĵojn jam priskribitajn en sia membiografio Konvinka kamuflaĵo (2014).

Aŭstraliano, rifuzita de amatino, venas en Sovetunion (en 1990), intencante tie instrui “biznes-ingliŝ” kaj revante pri tiea ĉarma korespondamikino. Sed ankaŭ tiu amo ruiniĝas preskaŭ tuj... Jam el Konvinka kamuflaĵo ni scias, ke Trevor estas tro skrupulema en amo, plurfoje li rezignas eĉ se virino insistas, eĉ se forestas iaj moralaj obstakloj. Strange por nuntempo...

La eventoj okazas en Kievo (ĉefurbo de Ukrainio, tiam parto de USSR), en Estonio kaj Litovio. Rolas ĉefe esperantistoj. Aperas alia amo, inter junaj belaj estonino kaj litovo – sed ankaŭ ĝi ne daŭros longe.

Ĉiam estas interese vidi propran landon per okuloj de alilandano. Konscii la strangecon de iuj aferoj, kiun ni ne rimarkas pro kutimiĝo. Sed aliflanke – facilas rimarki, kiam aŭtoro rakontas ion nepre malveran, ne allaseblan eĉ en beletro kun tute elpensitaj personoj, sed en realaj landoj kaj tempoj. Ĉiu sovetiano facile rimarkos malkoheraĵojn. La vorto “mamuŝka” ne ekzistas en la rusa, kvankam similas la realan. Ankaŭ neeblaj vortformoj estas “gastronomij”, “papirosij” ks. Ne eblas plena nomo “Simon Germanoviĉ Golicin” – kvankam ĉiu aparta nomelemento enordas (necesus longa klarigo). Pluraj menciitaj lok- kaj personnomoj tute neeblas lingve. En USSR ne ekzistis 20-rublaj monbiletoj. Fervojbiletoj ĉiam aĉeteblis senprobleme, kaj certe en noktaj trajnoj estas ne “sidlokoj”, sed komfortaj kuŝejoj kun littolaĵoj. Iuj faktoj estas prenitaj el tiamaj gazetoj, sed ŝajne sen funda kompreno. Nomi ĉiun apartan punejon “gulago” estas same mise kiel nomi ĉiun lokan E-rondeton “UEA”... La sinsekvo de konataj eventoj estas intence ŝanĝita por ebligi glatan evoluon de la rakontaĵo. Aperas internaj kontraŭoj: Virve, ricevinte inviton viziti Moskvon, diras: “mi ne estis en Moskvo dum jaroj” – kvankam kelkdek paĝojn antaŭe estas detale priskribita ŝia partopreno en E-kongreso en Moskvo, nur duonjaron pli frue. Sed plej gravas, ke abundas fantaziaj timigoj pri “terura” vivo en USSR. Nia tiama vivo ja havis mankojn (kaj ni scias ilin), eblis ilin priskribi, sed kial elpensi pliajn, nigregajn, kalumniajn?? Ĉu la celo de Esperanto ne estas peri internacie veron, ne mensogojn?

La estona lingvo (samkiel ĉiuj aliaj lingvoj de popoloj en Sovetio) neniam estis persekutata, des pli en 1960aj kaj poste. Ĝi ja estis oficiala en la respubliko kaj certe neniu povus esti arestita kaj ekzilita en Siberion pro nura ĝia uzado kaj konservado de kulturo. (Mi vizitis Estonion en 1970 – la rusan lingvon oni uzis nur parolante al fremduloj, malvolonte.) Aliflanke, ne eblas konstante vivi en ukrainia ĉefurbo kaj tute ne kompreni la ukrainan lingvon, tre proksiman al la rusa.

Ĉiuj priskribitaj esperantistoj estas fantaziaj figuroj, eĉ ne havantaj prototipojn. Kaj pro tio tute ne versimilaj. La urbo Kaunas jam dum pli ol jarcento nomiĝas tiel – neniu nun dirus “Kovno”. BET-oj ĉiam okazas somere, ne oktobre. Litovoj probable vidos pliajn “blankajn fadenojn”... Misojn eblas listigi longe – tion oni trovas en aliaj recenzoj pri la libro. Sed pleje ridindas la aserto, ke por komuna kantado en amika kompanio oni ludis balalajkon. Bone ke Travis almenaŭ ne renkontis urson surstrate...

Certe en ĉiu lando troveblas homoj strangaj – sed kie la aŭtoro trovas ilin? Aŭ tamen elpensas? Virino invitas lin al triopa amorado, ŝia edzo ne kontraŭas – kaj Travis cerbumas: “Ĉu tio estis universala homa situacio, aŭ ĉu ĝi vere spegulis la misfunkciadon de la vivo en Sovetunio?” Ĉu klarigi, ke tia situacio en Sovetio ja estis multe malpli probabla ol en iu “libera” lando?...

Tamen, la lingvaĵo estas kiel ĉiam flua kaj majstra, kun originalaj trafaj esprimoj, kiel ekzemple “ĉu vi havas kapdoloron? – (...) ĉu mi dismontras tion?”.

Do, ĉu taksi tiun libron “alternativa historio”, ĝenro lastatempe modiĝinta? Eble... Almenaŭ bonvenus titolpaĝa averto, ke ĉiuj koincidoj kun la realo (vere ne multaj) estas nur hazardaj.

 

Via opinio pri Amo inter ruinoj