Titolo | Jozefo | |
Aŭtoro | J.D. Applebaum | |
Kategorio | Teatraĵoj | |
Prezo | 3.00 €, triona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | La Laguna, 1957 | |
Eldoninto | J. Régulo | |
Klarigoj | Dramo kun biblia epizodo en heksametraj versoj. | |
Formato | 102 paĝoj, 22 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Fonto: Norda Prismo
Reta ligilo al la originalo: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5801/jozefo.html
Aldonita de A. G. (2004-10-09)
La nomon de Jakob David Applebaum mi tute konscie rimarkis sub belega traduko de poemo de Bjalik "Pro pomujo". Antaŭe jam mi konis la nomon, sed depost tiam mi atentis lian agadon, kiu estis ĉiam atentinda, kultura kaj laŭcela. Kvankam la nomo Applebaum al mi ĉiam estis estimata kaj pensante pri li ĉiun fojon mi metafore levis mian ĉapelon de mia animo antaŭ tiu purviva, idealisma kaj kultursoifa pioniro, (kiu venontjare havos sian 50-jaran jubileon kiel esperantisto), sed malgraŭ tiaj sentoj estis al mi granda surprizo, kiam mi legis lian originalan draman poemon, lian unuan dramon, kies apero koincidis proksimume kun la 80-jara naskiĝtago de la aŭtoro. T. e. dramo, unu el niaj plej ne-kulturitaj artospecoj, drama poemo, unua originala libro en aĝo, kiun oni ne povas konsideri, kiel tempon de la eksperimentoj. Sed Applebaum estas certe el la speco de la esceptoj, ĉar la verko tute ne efikas tiel, kiel ne-certa eksperimentado, sed male, ĝi estas certdirekta esprimiĝo de arta kapablo kaj praktika reĝisora talento, sen kiu oni ne povas verki dramon, veran dramon. Kompreneble versodramoj ne apartenas al la plej modaj scenaĵoj, sed Applebaum havas siajn principojn, (eĉ apostrofoj apenaŭ troviĝas en la teksto), la lingvaĵo estas simpla kvankam samtempe biblie solena, tiel ke sen la aliaj meritoj la libro mem, la lego donas plezuron kaj ne malfacile akireblan plezuron. La dramo sekvas la biblion fidele. La unua akto revivigas la konspiron de la ĵaluzaj fratoj, kies intrigon la virtoplena, milda Jozefo tute ne povas kontraŭpesi. Li iĝas "perfidul' senhonta", io, kio revenos en la homa historio ofte en kunligo de senkulpaj viktimoj.
La aktoj estas relative mallongaj kaj la okazaĵoj rapide ruliĝas. La dua akto prezentas Jozefon du jarojn poste, en egipta medio, kie Jozefo estas sklavo, kvankam taksata sklavo. La transiro de la unua sceno, en kiu Jozefo aŭdas virinan kanton kaj la posta dialogo inter la posedanto de la voĉo kaj Jozefo povas doni imagon pri la nekutime rivela forto de la aŭtoro. Oni aŭdas la kanton:
Ho, vespero vi benata, Pura, sankta via koro, En silento via dolĉa Sentas amon ĉiu koro. Eĉ se kovras vin mallumo, Kara horo de vespero, Mi ne timas, se nur brilas Stel' de amo kaj espero. |
Post tiu ĉi simplarimeda, sed tre ĉarma scenfino dialogas Jozefo kaj la kantintino Asnat, filino de Potifera, kies simpatia konduto al li konsternas Jozefon:
Ĉu mastrino parolas al sklavo ĉiam revanta? Ĉu mi aŭdis nun vian belan arĝentan voĉon? Aŭ ĉu sonĝas mi kiel ĉiam, la dolĉan revon ... |
Ni ne vidas logscenojn, nur sentas la problemojn, kiujn Jozefo solvas aŭ provas solvi per la vortoj direktitaj al la filino de Potifara, Asnat:
... Via animo pura Restu en sia sanktejo ..." |
Sed en la fino de la sama akto la sama voĉo kantas la saman kanton kaj ĝi gvidas la du junajn korojn unu al la alia.
La tria akto rakontas pri la altiĝo de Jozefo en la egipta kortego, kie li gajnas rangon kaj ankaŭ la manon de la bela kantintino, kiu forlasas sian pastrinecon por sekvi la vokon de Jozefo:
... La samaj Dioj elektis Vin por task', al kiu mi elektiĝis. Ni ambaŭ Servu la landon de via naskiĝ' kaj mia adopto. |
Poste sekvas epilogo -- dudek jarojn poste: la renkonto inter la maljuna Jakobo kaj lia filo, Jozefo, bele, home kaj sente, tamen ne sentimentale rakontita.
Kiel estas videble la unua akto estas iaspeca enkonduko, la lasta estas la epilogo kaj la mezaj mallongaj tri aktoj ververe rakontas pri la amo de Jozefo en Egiptujo kaj la tuta dramo apenaŭ tuŝas la spektaklajn scenojn de lia vivo. Idilio kun kumuloj, sed transiraj, kaj entute kun serena ĉielo, el kiu la virto ricevas sian benon. La heksametra prezento aldonas la majeston de la biblia temo.
Estas agrable kaj trankvilige legi (aŭ vidi) tiel milde kaj delikate rakontitan teatraĵon, kies aŭtoro meritas atenton, tute sen konsidero de la alta aĝo, en kiu li verkis la libron.
Stafeto-libro ĉiam estas bela libro. Ĉifoje ĝin kompletigas "Babilo pri Stafeto", t. e. la historio kaj programo de la mirinda, kuraĝa kaj energia entrepreno.
Via opinio pri Jozefo