Titolo | Vivo kaj morto de Wiederboren | |
Aŭtoro | Auld, Lorjak, Nemere, Rossetti, Schwartz, Szathmári k.a. | |
Kategorio | Prozo originala / rakontoj | |
Prezo | 6.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Jekaterinburg, 1998 | |
Eldoninto | Sezonoj | |
Klarigoj | 12 originalaj humuraj kaj satiraj rakontoj. | |
Formato | 80 paĝoj, 20 cm | |
Recenzoj | Vivo kaj morto de Wiederboren de Don Harlow Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Tro da vortoj de Håkan Lundberg Mi rekomendas ĝin al ĉiu de Viktor Kudrjavcev | Aldonu |
Atenton, "Vivo kaj morto de Wiederboren" ne estas havebla!
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/wiederborenrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)
La ĝenerala impreso de la volumeto estas, ke la eldonisto Aleksander Korĵenkov sukcesis pri sia ambicio. La "12 humuraj kaj satiraj noveloj" grandparte estas perloj el nia novelarto. La plej multaj el ili estas lerte tajlitaj, legiĝas glate kaj plezure, estas verkitaj en neriproĉebla lingvaĵo kaj donas al la leganto - krom rideton aŭ foje eĉ ridon - ankaŭ iomete por pripensi. Jen noveloj, kiuj povas alporti al kursfininto allogan unuan renkontiĝon kun la esperanta literaturo, kaj al sperta esperantisto plezuran rekonatiĝon. Bela bukedo, mallonge dirite.
La elekto krome prezentas konvene grandan varion en diversaj manieroj. La rakonta teniko varias, de klasika kronikado ĉe Auld ĝis vigla dialogo ĉe Guglielminetti, Parfentjev kaj Sapoĵnikov, kun la taglibra formo de Sullivan kiel aparta kazo. La lingvaĵo varias, de facila ĉe Rossetti kaj Szilágyi ĝis iom pli komplika ĉe Lorjak kaj Szatmári. La evoluo de la eventoj povas esti facile sekvata, kiel ĉe Auld kaj Schwartz, aŭ iom pli sinua, kiel ĉe Lorjak kaj Valano. La noveloj de Schwartz kaj Guglielminetti estas ĉefe humuraj; tiuj de Nemere kaj Rossetti ĉefe satiraj, kaj tiuj de Sapoĵnikov kaj Szatmári eĉ iom absurdaj. La plej longa, tiu de Valano, ampleksas 18 paĝojn; la plej mallongaj - de Nemere kaj Szilágyi - po 2 paĝojn.
Kompreneble oni povus nomi aliajn verkistojn, kies verkoj same konvenus en ĉi tia antologio. Sed sur 80 paĝoj ne eblas postuli "kompletecon" aŭ "reprezentivecon". Tre bona estas la iniciato konatigi al la legantoj du talentulojn el relative juna generacio de rusoj. Volonte oni vidus pli multe el iliaj plumoj!
Post ĉiu verko estas notita la loko kaj jaro de pli frua aperigo. Bedaŭrinde en kelkaj kazoj mankas informo pri la unua aperigo.
Sume, rekomendinda volumeto!
Vivo kaj morto de Wiederboren. 12 humuraj kaj satiraj noveloj originale verkitaj en esperanto. De William Auld, Clelia Conterno Guglielminetti, Lorjak, István Nemere, Aleksandr Parfentjev, Reto Rossetti, Viktor Sapoĵnikov, Raymond Schwartz, James Herbert Sullivan, Sándor Szatmári, Ferenc Szilágyi, Johán Valano. Redaktis Aleksander Korĵenkov. Sezonoj, Jekaterinburg 1998. 80 paĝoj, vinktita.
Via opinio pri Vivo kaj morto de Wiederboren