Titolo | Vizito sur la Teron | |
Aŭtoro | István Nemere | |
Kategorio | Prozo originala / romanoj | |
Prezo | 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Moskvo, 2001 | |
Eldoninto | Impeto | |
Klarigoj | Romano pri tri tagoj de kosma estaĵo sur nia planedo. | |
ISBN/ISSN | 5716100848 | |
Formato | 168 paĝoj, 20 cm | |
Recenzoj | Libro el malnova verkista arkivo de Nikolao Gudskov Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Ekscita distraĵo de Sten Johansson Facile digestebla romano de Sten Johansson | Aldonu |
Atenton, "Vizito sur la Teron" ne estas havebla!
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/vizitterrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)
Sciencfikciaj romanistoj ofte elpensas, kiamaniere renkontiĝoj inter teranoj kaj ekstergalaksianoj povus okazi. Kompreneble ni, teranoj, supozas, ke la bonuloj estas ni kaj la aliuloj estas aŭ malamikaj al nia civilizacio (tiam ni tamen iamaniere venkas ilin per nia senfina ruzeco) aŭ primitivaj sovaĝuloj (tiam ni feliĉigas ilin per la benoj de nia vivformo). Tiaspecaj verkoj ja paŭsis la kliŝojn de la malvarma milito al popularaj ĝenroj. Tiam ni konis la intencojn de la koncernaj malamikaj papertigroj, eĉ sen interparoloj. Tiam la mondo estis pli simpla, tial ne necesis esplore sperti mem. La pensmaniero de tiuspeca distrado ankoraŭ estas fekunda, kiel montriĝas la sukceso de ekzemple la filmo Sendependa Tago. Nur escepte - kiel en La tago, kiam la tero haltis la eksterteranoj venas por averti nin pri la pereo. Sed tio estis en 1951, kiam la eksteruloj ankoraŭ ne dediĉis sin al kontraŭusona agado.
Sed ankaŭ estas fantaziaĵoj por pensantaj homoj.
Spaco estas senfina. La Spaco estas malvarmega. La Spaco estas malamika. Sed ja la Centralo tion ne spertas. [...]
Per tiuj vortoj komenciĝas la romano Vizito sur la teron de Istvan Nemere. Mi devas konfesi, ke tiu patosa komenco plurfoje funkciis por mi kiel barilo. Post unu paĝo mi jam formetis la libron, ĉar mi atendis iun scienc-filozofian ekskurson en nebulaj regionoj, kie mi ne estas hejme kaj kiujn mi nepre ne volas viziti por distri min. Eble harditaj legantoj de sciencfikciaĵoj simple ignorus. Sed foje legado ja estas kiel plonĝi en fridan akvon kaj iam mi ja daŭrigis legi.
Mi legis pri Helen Serkin, kies edzo laboras en iu eksterlando, ŝia filo Barry kaj la hundo Tom, pri Arvin Fremont, kiu laboras en iu universitato, sed nun ferias - kaj denove pri observoj de tiu Centralo, kiu stiras la viziton de iu Ĝi sur la tero. Hejma idilio, ripoziga somerumado kaj la pripensoj de la Centralo. La sekvontan tagon la hundo Tom estas morta.
Ĝi aplikis troan ilon kaj tiu primitiva, duaranga estaĵo ĉesis ekzisti. Plej verŝajne ĝi definitrve pereis. Tion jam klare signis ankaŭ ĝiaj biosentiloj. Ĝi jam sciis - sekvontfoje, en simila kazo, certe sufiĉos pli malgranda dozo, la duarangajn estaĵojn sufiĉos nur narkotigi. p. 19)
Ĝi esploras, analizas kaj deĉifras la homan socion. Ĝi ne volas, ke la homoj rimarku ĝian viziton. Ĉu tio signifas, ke Ĝi havas malamikajn intencojn? Ni ne scias, sed altrudon ni komprenas ĉiukaze kiel atakon, krome Ĝi ne ĉiam komprenas sufiĉe bone la funkciadon de la homa socio aŭ misinterpretas siajn observojn. Ĝi devas ekzemple lerni, ke biologia neniigo de iu estulo metas la samestulojn en alarman staton:
En la Kosmo Ĝi jam vizitis estaĵojn, kies socia organizo estis multe pli malaltnivela, ol de tiuj ĉi - ilia teknika nivelo tamen estis alta, kaj se unu el ili malaperis fizike aŭ tutsimple ĉesis ekzisti, la aliaj ne reagis. (p. 40)
Kiamaniere la homoj perceptas la ĉeeston de vizitanto el fora kosmo? Helen rimarkas strangan formon entrudintan en sian domon - la estaĵo blindigas ŝin forfuĝante. Post nelonge troviĝas kadavro - krimo denove, certe iu kliko, konkludas la polico. Tial konsiderinda homa povkoncentriĝo klopodas kapti la krimularon. Sed tamen estas detaloj, kiuj indikas ian eksterteran, aŭ almenaŭ neordinaran kapablon. Finfine Ĝi komunikas kun Arvin per telepatio, evidente ankaŭ tia komunikado ne funkcias perfekte. Ĝi fuĝas de la tero, sed antaŭ tio ni rimarkas, ke la konoj de Ĝi povintus utili al ni.
La romano de Nemere priskribas malsukcesintan lingvan ludon (mi pruntas tiun terminon el la filozofio de Ludwig Wittgenstein). Por partopreni en la ludo, necesas koni la regulojn de la ludo. La reguloj de tiu ludo konsistas el sociaj konvencioj. Kiu konas la regulojn, komprenas kiamaniere funkcias la socio. Se venas eksterulo, kiu estas fremda en tiu vivkonekto, kies ludo havas aliajn regulojn, kies reguloj tute ne aŭ nur parte estas komunaj kun tiuj, kies reguloj estas decidaj, tiam komuna ludado ne plu eblas.
Sed ja eblas agnoski, ke ekzistas aliaj - eble ankaŭ allogaj ludoj.
Legi Vizito sur la teron estis por mi - spite al plurfoja stumblado ĉe la eniro - plezuro. Nemere verkas facilstile, flue kaj estante unu el la plej ampleksaj verkistoj de la nuna mondliteraturo ankaŭ ekonomie kaj sur profesia nivelo, kiun ni nur malofte renkontas en la literaturo de esperanto. Li lerte uzas rakontteknikojn de filmoj kaj certe scias, kiel oni kaptas la atenton de la legantoj. Ankaŭ tiun de mi.
Francisko LORRAIN (Montrealo, Kanado) (2005-11-30):
La plej atentokapta Ea romano, kiun mi iam legis. Malkoheraĵoj: kial la tiom potenca eksterteraĵo tiom malbone sin kaŝas? kial ĝi grave vundas 2 policanojn, sed ne aliajn malhelpuntojn? ĉu oni ne denove persekutos Arvinon post la foriro de la raketo?
Via opinio pri Vizito sur la Teron